John Adams

2-a prezidento de Usono
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri prezidento de Usono. Por informoj pri alia persono John Adams, vidu la artikolon John Adams (ribelanto).

John ADAMS [ĝan adamz], la dua prezidento de Usono, naskiĝis en la 30-a de oktobro 1735 en Braintree, Masaĉuseco. Li mortis 90-jaraĝa, la 4-an de julio 1826 en Quincy, Masaĉuseco, pro pneŭmonio kaj kora misfunkcio.

John Adams
2-a Prezidanto de Usono
Persona informo
John Adams
Naskiĝo19-an de oktobro 1735 (1735-10-19)
en Braintree, Provinco de Masaĉuseca Golfo,  Reĝlando de Granda Britio
Morto4-an de julio 1826 (1826-07-04) (90-jaraĝa)
en Quincy, Masaĉusetso,  Usono
Mortis pronaturaj kialoj vd
TomboUnited First Parish Church vd
ReligioUnitariano
Lingvojanglafrancalatina vd
LoĝlokoMasaĉusetso vd
ŜtatanecoUsonoReĝlando de Granda Britio vd
Alma materUniversitato Harvard
PartioFederalisto
Subskribo John Adams
Familio
DinastioAdams family vd
PatroJohn Adams, Sr. vd
PatrinoSusanna Boylston vd
GefratojElihu Adams • Peter Boylston of Braintree Adams vd
Edz(in)oAbigail Smith Adams
InfanojAbigail ("Nabby"), John Quincy, Susanna, Charles, Thomas kaj Elizabeth (morte naskiĝinta)
ParencojHenry Adams vd
Profesio
Alia nomoNovanglus vd
Okupoadvokato
Aktiva enBostono vd
2-a Prezidento de Usono
Dum4-a de marto 17974-a de marto 1801
VicprezidentoThomas Jefferson
AntaŭuloGeorge Washington
SekvantoThomas Jefferson
1-a Vicprezidento de Usono
Dum21-a de aprilo 17894-a de marto 1797
PrezidentoGeorge Washington
AntaŭuloNeniu
SekvantoThomas Jefferson
Delegito el Masaĉuseco por la Dua Kontinenta Kongreso
Dum10-a de majo 17751778
Delegito el Provinco de Massachusetts Bay por la Unua Kontinenta Kongreso
Dum5-a de septembro 177426-a de oktobro 1774
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

John Adams helpis verki la Usonan Deklaron de Sendependeco, kaj estis vicprezidento en la administrado de Georgo Vaŝingtono. Li estis 168 cm alta. Abigail SMITH estis lia edzino. Li estis Unitariano.

Adams venis el familio de puritanoj kaj, post studado de juro ĉe la universitato Harvard, praktikis la profesion de advokato. En Bostono li kontaktiĝis kun sia kuzo Samuel Adams kaj la Filoj de Libereco dum la frua Usona Revolucio. Komence ankoraŭ lojala al la Brita Konstitucio, li pli kaj pli proksimiĝis al la kolonianoj, kiuj klopodis disiĝi de la patrujo. Kiel membro de la Kontinenta Kongreso de 1774 ĝis 1778, li antaŭenigis la sendependecon de la Dektri Kolonioj de la regno Britio. Kune kun Thomas Jefferson, Benjamin Franklin kaj aliaj, li estis implikita en la koncepto de la Deklaracio de Sendependeco de Usono.

Inter du diplomatiaj misioj en la Reĝlando Francio, kiu staris ĵus antaŭ la Franca Revolucio, Adams ellaboris la Masaĉusecan Konstitucion hejme. Li tiam gvidis intertraktadojn en Eŭropo kun la Reĝlando Britio, kiu kulminis per la paco de Parizo en 1783. Adams tiam laboris kiel reprezentanto por la juna respubliko Usono en diversaj ŝtatoj kaj ekde 1782 li estis la unua ambasadoro de Usono en Nederlando, kaj ekde 1785 unua ambasadoro de Usono en Britio.

En la unua unua prezidant-baloto en 1789, Adams estis en dua pozicio sub George Washington, kaj iĝis ties vicprezidanto. En la baloto de 1792 li povis defendi tiun ĉi oficon kontraŭ George Clinton. En la sekva baloto, de 1796, li mallarĝe venkis kontraŭ Thomas Jefferson, estante la kanditato de la nove fondita Federalista Partio de Usono. La oficperiodo de Adams estis ombrita de la kvazaŭ-milito kun la Revolucia Francio kaj la intrigoj de Jefferson kaj Alexander Hamilton kontraŭ li. En tre polariza prezidanta baloto en 1800, Adams estis venkita fare de Thomas Jefferson. Li tiam retiriĝis en privatan vivon kaj, baldaŭ antaŭ la fino de sia vivo, vidis sian plej aĝan filon John Quincy Adams esti elektita prezidanto en 1824.