Kamerona Montaro

Kamerona Montaro estas unu el plej etenda montostacioj de Malajzio. Ties grando estas kvazaŭ kiel tiu de Singapuro, ĝi okupas areon de 712 km² en la Titivangsa Montaro.

Verda trankvileco de teplantejoj ĉe Kamerona Montaro.

Norde, ties limo tuŝas tiujn de Kelantano; okcidente, ĝi kunhavas parton de ties bordo kun Perako.

Situanta ĉe la nordokcidenta pinto de Pahango, la “Kameronoj” estas proksimume je 90 km el Ipoh aŭ je ĉirkaŭ 200 km el Kuala-Lumpuro. Ĝi estas la plej malgranda distriktaro en Pahango.

Ĝi konsistas el tri distriktoj, nome Ringlet (5,165 hektaroj), Tanah Rata (2,081 hektaroj) kaj Ulu Telom (63,981 hektaroj). Ties altoj gamas el 1100 m al 1600 m super marnivelo.

La areo havas diversan loĝantaron de pli ol 38,000 personoj. Ĝi konsistas el bumiputeroj (malajoj (7,321); aliaj (5,668)), malajĉinoj (13,099), malaj hindoj (6,988), nemalajoj (5,193), kaj aliaj (202).[1] Parolataj lingvoj estas malaja, mandarina, tamila kaj angla. Islamo, Budhismo, Taoismo, Hinduismo kaj Kristanismo estas la ĉefaj religioj.

Notoj

Eksteraj ligiloj