Karl Landsteiner

Karl LANDSTEINER [kal lantŝtajne] (naskiĝis la 14-an de junio 1868 en Vieno, mortis la 26-an de junio 1943 en Novjorko) estis aŭstra kemiisto kaj bakteriologo.

Karl Landsteiner
Nobel-premiito
Persona informo
Karl Landsteiner
Naskiĝo14-an de junio 1868 (1868-06-14)
en Vieno,  Aŭstrio-Hungario
Morto26-an de junio 1943 (1943-06-26) (75-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Mortis pronaturaj kialoj vd
Mortis perkorinfarkto vd
TomboProspect Hill Cemetery vd
Religiokatolikismo vd
Lingvojgermana vd
ŜtatanecoAŭstrio-HungarioUsono vd
Alma materUniversitato de VienoUniversitato de Ĝenevo vd
Subskribo Karl Landsteiner
Familio
PatroLeopold Landsteiner vd
Edz(in)oLeopoldine Helene Wlasto vd
Profesio
Okupofiziologo • imunologo • kuracistoprofesoro • hematologist • patologo • biologo • scienca esploristo vd
Laborkampokemio vd
Aktiva enVienoNov-Jorko vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Li studis medicinon en sia hejmurbo Vieno kaj kemion en Würzburg, Munkeno kaj Zuriko.

En la tago 14-an de novembro de jaro 1901 li malkovris la klasikajn sangogrupojn A-B-0. Unu jaron poste li kune kun Max Richter evoluigis metodon por eltrovi la sangogrupojn el sangomakuloj. Pro tiu ĉi eltrovo li en 1930 gajnis la Premion Nobel de Fiziologio aŭ Medicino. En 1937 li kune kun Alexander Salomon Wiener malkovris la resusfaktoron.