Analiza kemio

studo de la apartigo, identigo, kaj kvantigo de la kemiaj komponentoj de materialoj
(Alidirektita el Kemia analizo)

Analiza kemio estas branĉo de la kemio respondeca pri la identigo de la materikomponado, kaj kvante kaj kvalite. La plejmulto el la kemiistoj ordinare plenumas kvalitajn kaj kvantajn mezuradojn. Verdire, ĉiu studento pri kemio faras kvantajn kaj kvalitajn analizojn en iu kurso pri kemio. Cetere, la analiza kemio studas kaj uzas fizikajn instrumentojn kaj metodojn por separado, identigado kaj kvantigado de la materio.[1] Laŭ la praktiko, separado, identigado kaj kvantigado povas konstitui la tutan analizon aŭ esti kombinitaj kun alia metodo. La separado izolas la analitojn aŭ unuopajn kemiajn substancojn. La kvalita analizo identigas la analitojn, dum la kvanta analizo determinas la koncentriĝon aŭ nombra amaso de ĉiu komponaĵo.

Gustav Kirchhoff (maldekstre) kaj Robert Bunsen (dekstre), organikaj kemiistoj kiuj multe kontribuis por la disvolvo de la analiza kemio.

Analiza kemio konsistas je klasikaj metodoj pri humida kemio kaj modernaj instrumentaj metodoj.[2] Klasikaj kvalitaj metodoj uzadas la separadojn tiaj kiaj precipitigo, ekstraktado kaj distilado. La identigo povas baziĝi sur la diferencoj de koloro, odoro, fandopunkto, bolpunkto, radioaktiveco kaj reakciemo. Klasika kvanta analizo uzas la masan aŭ volumenan ŝangojn por kvantigado de la amaso. Instrumentaj metodoj povas uzati por separado de la specimenoj per uzo de la kromatografio, elektroforezofrakciigo per fluokampo. Tiamaniere ke, kvalita kaj kvanta analizoj povas ofte plenumiĝi per la samaj instrumentoj kaj povas uzi fizikajn proprecojn tiaj kiaj luma kaj varma interagadoj, elektraj kampoj kaj magnetaj kampoj. Ofte la sama instrumento povas separi, identigi kaj kvantigi iun analiton.

La analiza kemio ankaŭ fokusiĝas sur la disvolvoj pri eksperimenta dizajno, kemiometrio[3] krom la kreado de novaj mezurmekanismoj. Analiza kemio havas ampleksajn aplikojn en la leĝaj sciencoj, medicino, sciencaj kampoj kaj inĝenierado.

Historio

Polarografo de Heyrovský.
Esto de kupro en tiu kvalitativa analizo estas indikata de la bluec-verda koloro de la flamo.

Analiza kemio estas la patrino de la moderna kemio kaj unu el la plej gravaj branĉoj de la kemio. La moderna scienca kemio disvolviĝis per la helpo de la analiza kemio. Eĉ poste, preskaŭ ĉiu grava rezulto pri kemio devenis el la adekvata disvolviĝo de la analizaj metodoj. La tiam-konata historia aĝo de la homaro komencis antaŭ 5000-6000 jaroj. Tiutempe, la homoj jam posedis konsiderindan konadon. Ili laboris en agrikulturo kaj en aliaj industriaj branĉoj kaj ili povis konstrui kaj navigi surŝipe. Por plenumado de ĉi-konkeroj la homoj bezonis la konon pri multaj naturfenomenoj. La scienco naskiĝis pro la klasigado kaj uzo de ĉi-kono cele al solvo de la propraj hombezonoj, samkiel per establigo de la internaj interrilatoj. Okaze de la sekvanta disvolvo de la homsocieto, la scienco kaj produktado estis ĉiam en intima rilato, t. e., la disvolvo de la unua rezultis en la disvolvo de la alia. Ĉi-kunrilato iĝis pli tranĉa laŭmezure kiel la strukturo de la homa societo iĝis pli prilaborita, tiamaniere ke en modernaj tempoj la scienco kaj teknologio iĝis malfacile distingeblaj.[4]

Kemio kiel scienco ne ekzistis en la antikva epoko kvankam la homaro posedis ioman konadon pri multaj aferoj, kiuj nune apartenas al la kemia kampo. Eĉ de la komenco, kiam la historio ekregistris sian historion, homoj estis kapablaj tinkturi teksaĵojn, tani ledojn, kaj fabriki ceramikajn kaj vitrajn vazojn. La virinoj jam uzadis variecon da kosmetikaĵoj, kies manufakturo postulis la lertecon je prilaborado de grasoleoj kaj distilado de volatilaj likvaĵoj. Tamen, kio estis pli grava, homo jam povis fari metalojn kaj alojojn ekde ercoj kaj jam sciis kiel manipuli ilin. En antikva tempo pluraj metaloj estis konataj, inter ili, oro, arĝento, kupro, stano, plumbo, fero kaj hidrargo. Krom tio la plejmulto el la oksidoj de ĉi-tiuj metaloj jam estis konataj. La acetata acido estis la sola acido konata de la antikvuloj, kaj el la alkaloj nur la estingita kalko kaj la hidroksidoj de la alkalaj metaloj estis preparitaj per kaŭstikigado de la sodo aŭ de la kalio. La kalia hidroksido estis same produktita el vegetalaj cindroj. Ili ankaŭ konis la vitriolojn el kiuj la kupra kaj fera sulfatoj estis preparitaj. Kune kun kelkaj metalaj acetatoj, preparitaj per dissolvado de metaloj kun acetata acido, ĉi-tiu estis la grandecon de la konataj kemiaj komponaĵoj dum la antaŭ-helenisma epoko.

Dum la moderna epoko, gravaj kemiistoj donis siajn kontribuaĵojn por la disvolvo de la sistema elementa analizo fare de Justus von Liebig kaj sistematigita organika analizo pri la specifaj reakcioj de la funkciaj grupoj.

La unua metodo pri instrumenta analizo estis disvolvita de Robert Bunsen kaj Gustav Kirchhoff bazita sur la spektroskopio de flama atomabsorbado. Per la uzo de ĉi-tekniko ili malkovris, en 1860, la elementojn rubidion kaj la cezion, en 1860.[5] La plejparto el la disvolviĝoj de la analiza kemio okazis post 1900. Dum tiu periodo, la instrumenta analizo iĝis laŭgrade superreganta en la kampo. Aparte, multaj el la bazaj spektroskopaj kaj spektrometraj teknikoj estis malkovritaj en la komenco de la 20-a jarcento kaj rafiniĝis en la fino de la sama jarcento.[6]

Studento de Farmacio faras kemiajn analizojn pere de fluorometro.

La scienco pri separado sekvis similan kronologion je disvolviĝo kaj same iĝis nekredeble transformita en instrumentoj de alta plenumo.[7] En la jardeko 1970 multaj el tiuj teknikoj komencis uziĝi kune kun la hibridaj teknikoj por atingado de kompleta karakterizado de la specimenoj.

Proksimume komencante en la jardeko 1970 ĝis la nunaj tagoj, analiza kemio iom post iom iĝis pli inkluziva rilate al biologiaj demandoj (bioanaliza kemio), dum antaŭe ĝi larĝe fokusiĝis sur la neorganikaj kaj etaj organikaj molekuloj. Laseroj rimarkinde estis uzataj en kemio kiel sondiloj kaj eĉ por ekigi aŭ influi vastan variaĵon da reakcioj. En la fino de la 20-a jarcento ankaŭ okazis ekspansion en la aplikado de la analiza kemio ekde la akademiaj kemiaj demandoj cele al leĝaj, vivmediaj, industriaj kaj medicinaj aferoj, tia kia la histologio.[8]

La moderna analiza kemio estas superregata de la instrumentanalizo. Multaj el la analizaj kemiistoj fokusiĝas sur ununura tipo de instrumento. Akademiuloj inklinas aŭ sur fokusado de novaj aplikoj kaj malkovroj aŭ sur novaj analizmetodoj. La malkovro de kemiaĵo ĉeestanta en la sango kiu povus pligrandigi la kancerriskon estas malkovro kiu ĉiu analiza kemiisto ŝatus implikiĝi. Ia klopodo por disvolvi novan metodon povus impliki en la uzo de direktebla lasero por pligrandigi la specifecon kaj sensivecon de ia spektrometra metodo. Multaj metodoj, kvankam disvolvitaj, restas intence statikaj tenataj tiel ke la datumoj povu kompariĝi dum longaj tempoperiodoj. Ĉi-tio estas aparte vera en la industria garantio pri kvalito, kaj leĝaj kaj vivmediaj aplikoj. Analiza kemio plenumas notinde grava rolo en la farmacia industrio kie, paralele al la garantio pri kvalito, ĝi estu uzata en la malkovro de novaj drogoj kaj en klinikaj aplikoj kie la komprenado de la interagadoj inter la drogoj kaj la pacientoj estas kritikaj.

Klasikaj metodoj

Kvankam la moderna analiza kemio estas dominata de la prolaborita instrumentaro, la radikoj de la analiza kemio kaj kelkaj de la principoj uzitaj en la modernaj instrumentoj devenas de tradiciaj teknikoj, multaj el kiuj ankoraŭ uzatas en la aktualo. Tiuj teknikoj krome tendencas formi la vertebraran de la plimulto de la edukaj laboratorioj de analiza kemio antaŭakademiaj.

Kvalita analiza kemio

Kvalita analiza kemio determinas la eston aŭ foreston de difinita kemia elemento aŭ komponaĵo, sed ne la mason aŭ la koncentriĝon. Laŭdifine, la kvalitaj analizoj ne mezuras la kvanton.

Kemiaj testoj

Estas nombraj kvalitaj kemiaj testoj, por ekzemplo, la testo per acido por kontroli oron kaj la testo de Kastle-Meyer por detekti la eston de sango.

Flameksperimento

La neorganika kvalita analizo ĝenerale referencas al sistema skemo por konfirmi la eston de iaj jonoj aŭ elementoj, ĝenerale akvecaj, se temas pri realigo de serio de reakcioj kiuj eliminas la rangojn de ebloj kaj poste konfirmas la suspektajn jonojn per konfirmopruvo. Foje oni inkludas malgrandajn jonojn kiuj enhavas karbonon en tiaj skemoj. Pere de la moderna instrumentaro, tiajn pruvojn rare oni uzas, sed ili povas esti utilaj por edukaj celoj kaj en kampolaboroj aŭ aliaj situacioj en kiuj la aliro al instrumentoj de lasta generacio ne estas disponibla aŭ ne estas konvena.

Kvanta analiza kemio

La kvanta analizo estas la mezuro de la kvantoj de apartaj kemiaj konstituantoj ĉeestantaj en difinita substanco.

Gravimetria analizo

La gravimetria analizo celas determini la kvanton de materialo ĉeestanta pesante la montraĵon antaŭ kaj/aŭ post ia transformaĵo. Ofta ekzemplo uzita en la antaŭakademia edukado estas la determinado de akvokvanto en hidrato varmigante la montraĵon por elimini akvon tiel ke la pezdiferenco rilatu al la akvoperdo.

Volumetria analizo

La volumetria analizo celas la aldonon de reakciilo al analizota solvaĵo ĝis oni atingas iun punkton de ekvivalenteco. Ofte eblas determini la kvanton de materialo en la analizata solvaĵo. Tre familiara por tiuj kiuj elektis kemion en la mezlernejo estas la kombinaĵo acido-bazo kiu rezultas en indikilo de kolorŝanĝo. Estas multaj aliaj tipoj de kombinaĵoj, por ekzemplo, potencimetriaj kombinaĵoj. Tiuj povas uzi diferencajn tipojn de indikiloj por atingi iun punkton de ekvivalenteco.

Instrumentaj metodoj

Spektroskopio

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Spektroskopio.
Triangula prismo malkomponas blankan lumon.

La spektroskopio mezuras la interagadon de la molekuloj pere de la elektromagneta radiado. Ĝi konsistas el multaj diferencaj aplikaĵoj. La spektroskopio estas la studo de la spektro de fenomeno, tio estas ties malkomponigo en eroj ordigitaj laŭ energio, maso aŭ alia dimensio. Historie, tiu termino aplikiĝis al la malkomponigo de la lumo en videbla spektro, ekzemple, per prismo. Oni tiel analizis lumon, por observi la ondolongojn kiuj ĉeestas, aŭ malĉeestas en ĝi, ĉar ili estas elsendataj de la lumfonto aŭ sorbataj de la trairata medio. Oni hodiaŭ aplikas tiun principon al ĉiuj fakoj de la fiziko[9]: astronomio, biologio, kemio, atoma fiziko, nuklea fiziko, partikla fiziko, meĥaniko, akustiko, sismologio, solid-stata fiziko, kristalografio, ktp.

Spektrometrio de masoj

Mas-spektrogramo estas teĥniko por apartigi jonojn. Mas-spektromezurilo estas aparato, kiu kapablas detekti molekulojn. Tiucele ĝi igas molekulojn kvazaŭ eraj ĵetaĵoj (per ties jonigo kaj poste danke akcelado per elektra kaj magneta), kiuj veturas en vakuo. Tiel ĝi apartigas la masojn de la eroj laŭ ĝiaj trajektorioj.

Flugtempa spektromezuro konsistas el mezuri la tempon kiun uzas jono por laŭiri ian distancon, sekve mezuri ties rapidecon.
Konante la rapidecon, oni ankaŭ konas la kinetikan energion kaj se oni konas la ŝargon oni povas ekkoni la mason.
La kinetika energio valoras jene:

m estante la maso kaj v la rapideco. Cetere jono kun ŝargo z eltenante akcelan tension V akiras kinetikan energion

e estante la elementa ŝargo.

Maso kaj ŝargo estas karakterizaĵoj de la jono kiu ebligas distingi ĝin kun malgranda ambigueco.

Elektrokemia analizo

Elektroanalizaj metodoj mezuras la potencialon (voltojn) kaj/aŭ la kurenton (amperojn) en elektrokemia ĉelo enhavanta la analizoton.[10][11] Tiujn metodojn oni povas kategoriigi laŭ kiuj aspektoj de la ĉelo estas kontrolataj kaj laŭ kiuj estas mezurataj. La kvar ĉefaj kategorioj estas jenaj: potencialometrio (nome oni mezuras la diferencon en elektrodaj potencialoj), kulombometrio (nome oni mezuras transferencitan ŝarĝon laŭlonge de la tempo), amperometrio (oni mezuras la ĉelan kurenton laŭlonge de la tempo), kaj voltamperotrio (oni mezuras la ĉelan kurenton aktive ŝanĝante la ĉelan potencialon).

Termoanalizo

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Termoanalizo.

Termoanalizo estas grupo de teknikoj por studi la rilaton inter specifa atributo de specimeno kaj ties temperaturo. Termoanalizo ampleksas la jenajn teknikojn (kaj aliajn) kaj atributojn priskribitajn de Landsperský[12]:

Tipa aparato por gravimetria termoanalizo (Setaram TG-DTA 92 B); oni ne desegnis la tubon por malvarmiga akvo.

La temperaturo povas pliiĝi kaj/aŭ malpliiĝi dum la eksperimento (kutime je konstanta rapido), aŭ resti konstanta, kaj oni povas varii la rapidon de ŝanĝo de temperaturo, ekzemple ripete varmigi kaj malvarmigi. La temperaturo povas atingi malaltan temperaturon (sub nul celsia grado) aŭ pli ol mil celsiajn gradojn (ekzemple por mineraloj).

Dum termoanalizo ofte estas grave regi la atmosferon ĉirkaŭ la specimeno. Foje oni deziras nuligi reakciojn do oni uzas inertan gason (ekzemple nitrogenonargonon); foje oni volas pliigi reakciojn, do oni uzas reakcieman gason (ekzemple oksigenonkarbonan dioksidon). Oni povas en taŭga aparato aŭ pliigi la premon aŭ malpliigi ĝin (eĉ vakuigi ĝin). La atmosfero povas esti fluanta aŭ nefluanta. Oni povas, per taŭga aparato, detekti aŭ analizi la gasojn kiuj lasas la specimenon dum la eksperimento. Tempo estas implica variablo en ĉiu termoanaliza tekniko. Foje oni grafikas laŭ tempo, foje laŭ temperaturo: dependas de la aparato. La formo de la specimeno ankaŭ estas signifa variablo. Iuj aparatoj taŭgas por maldika tavolo de pulvoro; aliaj por cilindro de pakita pulvoro; aliaj por folio de polimero aŭ de metalo.

Plejofte la rezulto estas kurbo de iu atributo kontraŭ temperaturo (aŭ tempo): maso, konduktivo, dimensio, ktp. Foje estas utile (ankaŭ) komputi la diferencialon de la mezurita atributo. Tio ofte helpas distingi superkuŝantajn reakciojn. Per la diversaj teknikoj oni povas mezuri la procenton de iu komponanto per la ŝanĝo de maso aŭ nerekte per alia atributo. Per diferenca termoanalizo aŭ kalorimetria termoanalizo oni povas kalkuli la reakcivarmon. En iuj cirkonstancoj, oni kalkulas kineton de reakcio.

Apartigo de miksaĵoj

Apartigajn procezojn oni uzis por malpliigi la kompleksecon de materiaj miksaĵoj. Kromatografio, elektroforezo kaj frakciigo de kampofluo estas ekzemploj de tiu fako.

Aŭtomata kolektilo de frakcioj kaj de montraĵoj por la kromatografio.

La kromatografio estas fizika metodo de disigo por la karakterizado de kompleksaj miksaĵoj kies celo estas disigi la diversajn komponantoj, kio estas aplikebla en ĉiuj branĉoj de la scienco; en la principo de elekta reteno, kies celo estas disigi la diversajn komponantojn de miksaĵo, kio permesas identigi kaj determini la kvantojn de ties komponantojn. Subtilaj diferencoj en la koeficiento de dispartigo de la komponantoj rezultigas diferencialan retenon de la stata fazo kaj, tial, efika disigo depende de la tempoj de reteno de ĉiu komponanto de la miksaĵo. La kromatografio povas plenumi du bazajn funkciojn kiuj reciproke ekskludas sin unu la aliajn:

  • Disigi la komponantojn de la miksaĵo, por akiri ilin pli puraj kaj kiuj povu esti uzataj poste (fina etapo de multaj sintezoj).
  • Mezuri la proporcion de la komponantoj de la miksaĵo (analiza celo). Tiuokaze, la kvantoj de materialo uzataj estas kutime tre malgrandaj.

Elektroforezo estas apliko de elektra kurento ĉe ĝelo kiu enhavas DNA-fragmentojn por ilin migrigi. Tiuj DNA-fragmentoj povas disiĝi laŭ sia longeco en agara aŭ akrilamida ĝelo. La miksaĵo kiu enhavas la DNA-n tranĉitan de restrikt-enzimo au ne estas deponita preter la ĝel-bordo, en putojn, kaj estas poste submetata al elektra kampo. La DNA-molekuloj (negative ŝarĝitaj) migras en la elektran kampon al anodo laŭ la trako kongrua kun la puto en kiun ĝi estis deponita. Trapasante agarajn aŭ akrilamidajn maŝojn, ili disiĝas laŭ sia longeco: la pli longaj molekuloj havas avantaĝon esti pli retenataj kaj bremsataj ol pli etaj kaj migras malpli rapide kaj konsekvence malpli foren de la start-migr-punkto. Akrilamido havas pli gravan disigan povon ol agaro. Tamen, akrilamida ĝel-farado malpli facilas kaj krome la produktaĵo mem toksas.

Elektroforeza ĝelo post migrigo de DNA havigita pere de PĈR (migrotrako 2 kaj 3). En la migrotrako 1 estis migrigita la molekula pezmarkilo.

Por videbligi la DNA-fragmentojn post elektroforezo, oni trempas la ĝelon en solvaĵon enhavanta broman etidiomon (mi ne trovis esperantan nomon). Tiu molekulo ŝoviĝas inter nukleajn bazojn kaj havas la trajton elradii ruĝ-oranĝan fluoreskon kiam ĝi eksitiĝas pro ultravioleta lumo. La ĝelo tiam observeblas sub UV-lampo kaj DNA-molekuloj kompleksitaj kun BE videbliĝas. Ĉar la migra distanco proporcias je la nukleotid-nombro-logaritmo, estas eble determini la havigitajn tranĉitajn fragmentoj-longecojn komparante ties eletroforezan moviĝ-kapablon kun tiuj de la referencaj DNA-fragmentoj kies longecojn oni konas (molekula pezmarkilo). Ankaŭ ekzistas markiloj kiuj ebligas taksi por ĉiu fragmento la dufadenan DNA-kvanton.

Hibridaj teknikoj

Kombinaĵoj de la supre menciitaj teknikoj produktas "hibridan" aŭ "hifenan" teknikon.[13][14][15][16][17] Kelkaj ekzemploj estas en populara uzado nuntempe kaj oni disvolvigas novajn hibridajn teknikojn. Por ekzemplo, gasa kromatografio kun masa spektrometrio, gasa kromatografio kun infraruĝa spektroskopio, likva kromatografio kun masa spektrometrio, likva kromatografio kun nuklemagneta rezonanca spektroskopio, likva kromatografio kun infraruĝa spektroskopio, kaj kapilara elektroforezo kun masa spektrometrio.

Strekapartigaj teknikoj referencas al kombinado de du (aŭ pliaj) teknikoj por detekti kaj apartigi kemikaĵojn disde solvaĵoj. Plej ofte plimulto de aliaj teknikoj estas kelkaj formo de kromatografio. Strekapartigaj teknikoj estas amplekse uzataj en kemio kaj biokemio. Foje oni uzas oblikvajn frakcistrekojn anstataŭ streketojn, speciale se la nomo de unu el la metodoj mem jam enhavas oblikvon.

Mikroskopio

Mikroskopio estas aro da teknikoj por esploro pere de mikroskopo.

Aplikaĵoj

Sciencisto de la usona servo Food and Drug Administration uzas porteblan aparaton de preskaŭ-infraruĝa spektroskopio por inspekti laktozon pri ebla poluado per melamino.

Analiza kemio havas diversajn aplikaĵojn kiel en jura medicino aŭ kriminaliko, bioanalizo, klinika analizo, media analizo, kaj analizo de materialoj. Esploradon de analiza kemio oni plenumas pere de perceptado (sensiveco, detektolimigo, elektiveco, fortikeco, dinamika rango, lineara rango, akurateco, precizeco, kaj rapideco), kaj kosto (aĉetado, operacio, trejnado, tempo kaj spaco). Inter la ĉefaj branĉoj de nuntempa analiza atoma spektrometrio, la plej disvastigita kaj universala estas la optika kaj masa spektrometrio.[18] En la rekta elementa analizo de solidaj specimenoj, la novaj ĉefaj fakoj estas la masa spektrometrio pere de spektroskopio de plasmo laserinduktita kaj de laserablacio, kaj la rilataj teknikoj kun transferenco de la laserablaciaj produktoj en induktive kongruigita plasmo. Oni esperas, ke etendiĝos antaŭeniroj en dezajno de diodaj laseroj kaj ke optikaj parametriaj oscilatoroj helpos en la disvolvigoj en fluoresko kaj joniga spektrometrio kaj ankaŭ en absorbaj teknikoj en kiuj oni uzas optikajn kavaĵojn por pliigi efektivan absorbon de vojlongo. La uzado de plasmo- kaj laser-bazitaj metodoj pliiĝas. Intereso al absoluta (nenormiga) analizo reviviĝis, aparte ĉe spektrometrio de elsendado.

Oni entreprenas grandajn klopodojn en trudado de analizaj teknikoj en la malgrando de icoj. Kvankam estas malmultaj ekzemploj de tiaj sistemoj konkurencaj kun la tradiciaj analizaj teknikoj, eblaj avantaĝoj estas malgrando/portebleco, rapideco, kaj kosto, (mikro-sistemo de totala analizo (μSTA) aŭ "lab-on-a-chip! (laboratorio ice)). Mikroskala kemio malpliigas la kvantojn de kemiaĵoj uzataj.

Multaj disvolvigoj plibonigas la analizon de biologiaj sistemoj. Ekzemploj de rapide etendiĝantaj kampoj en tiu areo estas genomiko, DNA-vicrivelado kaj rilata esplorado en genetika fingrospuro kaj DNA mikroaranĝo; proteomiko, nome analizo de protein-koncentraĵoj kaj modifaĵoj, speciale reage al variaj stresoroj, je variaj stadioj de disvolvigo, aŭ en variaj partoj de la korpo; metabolomiko, kiu temas pri metabolitoj; transskriptomiko, inkludanta mRNA kaj asociajn kampojn; lipidomiko, kiu temas pri lipidoj kaj iliaj asociaj kampoj; peptidomiko, pri peptidoj kaj iliaj asociaj kampoj; kaj metalomiko, kiu temas pri metalaj koncentraĵoj kaj speciale kun ilia rilato al proteinoj kaj aliaj molekuloj.

Analiza kemio ludis gravan rolon en la kompreno de elementa scienco ĝis vario de praktikaj aplikaĵoj, kiel ĉe biomedicinaj aplikaĵoj, medikontrolado, kvalitkontrolado de industria fabrikado, jurmedicina scienco, kaj tiel plu.[19]

La ĵusaj disvolvigoj en komputila aŭtomatiko kaj informoteknologioj etendis analizan kemion al nombroj de novaj biologiaj kampoj. Por ekzemplo, aŭtomataj maŝinoj por DNA-vicrivelado estis la bazo por la kompletigo de hom-genaj projektoj kondukantaj al la nasko de genomiko. Proteinidentigado kaj peptida vicrivelado pare de masa spektrometrio malfermis novan kampon de proteomiko. Aldone al aŭtomataj specifaj procezoj, estas klopodoj por aŭtomatigi pli grandajn fakojn de la laboratoria testado, kiel ekzemple ĉe kompanioj kiel Emerald Cloud Lab kaj Transcriptic.[20]

Analiza kemio estis nemalhavebla areo en la disvolvigo de nanoteknologio. Surfacaj karakteriziloj, elektronaj mikroskopoj kaj skanprovaj mikroskopoj ebligis, ke sciencistoj povu rigardi atomajn strukturojn pere de kemiaj karakterizaĵoj.

Gravuloj

Vidu ankaŭ

Referencoj

Bibliografio

  • N. Baccan., L.M.Aleixo., E.Stein, O.E.S.Godinho, Introdução à Semimicroanálise Qualitativa, Editora da Unicamp, 1988.
  • Bard, A.J.; Faulkner, L.R. Electrochemical Methods: Fundamentals and Applications. New York: John Wiley & Sons, 2nd Edition, 2000.
  • Bettencourt da Silva, R; Bulska, E; Godlewska-Zylkiewicz, B; Hedrich, M; Majcen, N; Magnusson, B; Marincic, S; Papadakis, I; Patriarca, M; Vassileva, E; Taylor, P; Analytical measurement: measurement uncertainty and statistics, 2012, ISBN 978-92-79-23070-7.
  • Gurdeep, Chatwal Anand (2008). Instrumental Methods of Chemical Analysis, Himalaya Publishing House (India) ISBN 978-81-8318-802-9
  • Ralph L. Shriner, Reynold C. Fuson, David Y. Curtin, Terence C. Morill: The systematic identification of organic compounds - a laboratory manual, Verlag Wiley, New York 1980, 6. edition, ISBN 0-471-78874-0.
  • Skoog, D.A.; West, D.M.; Holler, F.J. Fundamentals of Analytical Chemistry, New York: Saunders College Publishing, 5th Edition, 1988.

Eksteraj ligiloj