Volto

internacia mezurunuo de elektra tensio

La volto (simbolo: V) estas mezurunuo de elektra tensio (alinome "potenciala diferenco") kaj de elektromova forto. Ĝi estas la oficiala mezurunuo por tensio kadre de la Sistemo Internacia de Unuoj. Oni nomis ĝin omaĝe al la itala fizikisto Alessandro Volta (1745–1827), kiu inventis la unuan modernan pilon, kiu tranformas kemian energion en elektran.

Unu volto estas difinita kiel la potenciala diferenco (tensio) inter la du finoj de tia konduktilo, en kiu unu ampero da elektra kurento produktas povumon de unu vato.

Tial, oni povas prezenti volton per la jenaj rilatoj inter aliaj internaciaj unuoj:

Dekoblaj kaj dekonaj unuoj

Dekoblaj kaj dekonaj unuoj de volto (V) laŭ la Internacia Sistemo
Dekonaj unuojDekoblaj unuoj
ValoroSimboloNomoValoroSimboloNomo
10–1 VdVdecivolto101 VdaVdekavolto
10–2 VcVcentivolto102 VhVhektovolto
10–3 VmVmilivolto103 VkVkilovolto
10–6 VµVmikrovolto106 VMVmegavolto
10–9 VnVnanovolto109 VGVgigavolto
10–12 VpVpikovolto1012 VTVteravolto
10–15 VfVfemtovolto1015 VPVpetavolto
10–18 VaVatovolto1018 VEVeksavolto
10–21 VzVzeptovolto1021 VZVzetavolto
10–24 VyVjoktovolto1024 VYVjotavolto

Malgraŭ tio, ke la volto estas difinita kiel kunmetaĵo de aliaj bazaj unuoj, la grando de unu volto estas sufiĉe taŭga por priskribi multajn fenomenojn en la ĉiutaga vivo (malkiel la farado, ekzemple, kiu estas rimarkinde tro granda por priskribi kapacitancojn, kiujn oni kutime spertas en sciencaj laborejoj).

Tamen, memkompreneble ankaŭ por volto eblas formi dekoblajn kaj dekonajn unuojn laŭ la oficialaj prefiksoj de SI.

Jen kelkaj el la plej kutimaj ekzemploj pri uzo de volto kaj ties obloj kaj onoj:

  • Nervoĉeloj havas bazan tension de ĉirkaŭ −75 mV[1]
  • Unuĉela, reŝargebla baterio NiMH aŭ NiCD: 1,2 V
  • Merkura baterio: 1,355 V
  • Unuĉela, nereŝargebla alkalina baterio (kiel tiuj, kiuj uzatas en la ĉiutaga vivo): 1,5 V
  • Tensio provizita en domoj: 230 V en Eŭropo, Azio kaj Afriko, 120 V en Norda Ameriko, 100 V RMS en Japanio (kvadrata averaĝo)
  • Kontaktrelo por elektraj metrooj: 600 – 1200 V, laŭ la diversaj landoj
  • Tensio provizita al trajnoj: 1,5 – 25 kV.
  • Fulmo: tre diversaj valoroj, plej ofte ĉirkaŭ 100 MV.

Referencoj