Kloeo Ĝao

filmistino naskita en Ĉinio (naskiĝis 1982)

Kloeo ĜAO (ĉine 赵婷, pinjine: Zhào Tíng), naskiĝis la la  31-an de marto 1982(nun 1982-03-31) en Pekino, estas ĉina scenaristo kaj filmreĝisoro.

Kloeo Ĝao
Oskar-premiito
Persona informo
赵婷
Naskiĝo31-an de marto 1982 (1982-03-31) (42-jaraĝa)
en Pekino
LingvojĉinaNordĉina dialektaroanglausona angla vd
LoĝlokoLos-Anĝeleso vd
ŜtatanecoPopola Respubliko ĈinioUnuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma materKolegio Monto Holyoke • New York University Tisch School of the Arts • Universitato de Novjorko • Los-Anĝelesa Liceo • Liceo Filiiĝinta al Ĉina Popola Universitato vd
Subskribo Kloeo Ĝao
Profesio
Okupofilmreĝisoroscenaristofilmproduktorofilmmuntisto • produktoro • filma scenaristo vd
Laborkampokina reĝisorado • kinfarado • kina scenverkado vd
Aktiva dum2008– vd
Verkado
VerkojSongs My Brothers Taught Me ❦
The Rider ❦
Nomadland vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio

Post kiam ŝi vivis sian tutan infanaĝon en Pekino, ŝi foriris al Londono kaj poste studis politikajn sciencojn ĉe Mount Holyoke College (Masaĉuseco) kaj filmproduktadon en la Universitato de Novjorko[1][2].

Ŝia unua plenlonga filmo, Songs My Brothers Taught Me ("Kantoj kiujn miaj fratoj instruis al mi"), premieris ĉe la Sundance-Filmfestivalo[3] kaj poste ĉe la Quinzaine des réalisateurs ĉe la Festivalo de Cannes en 2015[4].

Ŝia dua plenlonga filmo, The Rider ("La rajdanto"), estis prezentita ĉe la Quinzaine des réalisateurs de la Festivalo de Cannes de 2017, kie ĝi gajnis la Artan Kinejan Premion por plej la bona filmo el ĉi tiu flanka elekto[5]. Ĝi poste estis elektita ĉe la Festivalo de la Usona Filmo de Deauville de 2017 kie ĝi gajnis la Grandpremion[6]. En la 33-a eldono de la Film Independent's Spirit Awards, la premioj, kiuj rekonas la plej bonan sendependan filmon en Usono, la filmo The Rider permesis al Ĝao gajni la unuan eldonon de la Premio Bonnie. La Premio Bonnie estis nomita honore al Bonnie Tiburzi Caputo, la unua ina piloto en komerca aviadkompanio. Ŝi estis dungita en 1973, 24-jaraĝe, de American Airlines, kiu sponsoras la premion. Ĉi tiu subvencio de 50 000 USD helpas kuraĝigi inajn produktorojn en ilia mez-kariero[7].

En 2018, ŝi estis elektita por reĝisori la filmon Eternals por Marvel Studios kun Angelina Jolie kaj Salma Hayek kiel ĉefaj aktorinoj[8].

Ŝi gajnis la Oran Leonon ĉe la Festivalo de Venecio de 2020[9], poste la Golden Globe-n kiel plej bona reĝisoro en 2021 por sia filmo Nomadland[10]. Ŝi tiam fariĝis la dua ina reĝisoro kiu gajnis ĉi tiun Golden Globe-n post Barbra Streisand por Yentl en 1984[11] kaj la unua Aziano ricevinte ĝin[12]. Ŝi gajnis la Oskar-premiojn por Plej Bona Filmo kaj Plej Bona Reĝisoro en de 2021 por la sama filmo[13]. Ŝi estas la dua virino, kiu ricevis la Oskaron kiel Plej bona Reĝisoro post Kathryn Bigelow.

Polemikoj

Ĝao forlasis Ĉinion 15-jaraĝe por studi en Britio kaj poste loĝis en Usono[12]. Ĉi tiu fremdiĝo, kune kun la kritikoj, kiujn ŝi esprimis pri Ĉinio, igis ŝin esti vidata de iuj ĉinoj kiel "perfidulo"[14]. En 2013, en intervjuo por Filmaker Magazine, ŝi diris, ke ŝi memoris Ĉinion de sia infanaĝo kiel lando, kie "mensogoj estas ĉie"[15].

En 2020, unu el ŝiaj intervjuoj por la aŭstralia ĵurnalo News.com kaŭzis polemikon: la teksto ŝanĝis version[12]. En la unua versio, Ĝao estas citita jene: "Usono nun [now] estas mia lando". La artikolo poste estis korektita jene: "Usono ne [not] estas mia lando."[16]

Ŝia filmo The Rider ne estis publikigita en Ĉinio[12]. Nomadland estas publikigota dum aprilo 2021, sed ĝi alfrontas cenzurajn minacojn[17].

Filmografio

  • 2008 : Post
  • 2009 : The Atlas Mountains
  • 2010 : Daughters
  • 2011 : Benachin
  • 2015 : Songs My Brothers Taught Me
  • 2017 : The Rider
  • 2020 : Nomadland
  • 2021 : Eternals

Referencoj

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Chloé Zhao » el la franclingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 7173855 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)