Korsika lingvo

latinida lingvo nun parolata en la insulo Korsiko kaj iom en la nordo de Sardio

La korsika lingvo (a lingua corsa) estas latinida lingvo nun parolata en la insulo Korsiko, kiun Francio entenas. La lingvo, kiu havas ĉ. 400.000 parolantojn, montras similecojn kun la sarda lingvo kaj la lingvo de Toskanio. Ĝi viglas en tiu insulo, kie ĝi kunvivas kun la franca lingvo, kaj iom en la nordo de Sardio. Malgraŭ la fakto ke la korsika popolo tre ligiĝas kun la lingvo, ĝi estas laŭ Unesko malaperiĝanta. Ĝi estas dividebla en du malsamajn dialektojn : la cismonticu (alinome cismontano, "ĉiflanke de la montoj"), en la nordo (la departemento Haute-Corse) kaj simile al la toskana lingvo, kaj la pumuntincu (alinome oltramontano), en la sudo, kaj logike pli proksima el la sarda lingvo.

Korsika lingvo
Dialektoj de la korsa
Dialektoj de la korsa
lingvo • moderna lingvo
italaj latinidaj lingvoj
Parolata enKorsiko
Parolantoj151 000
Denaskaj parolantoj100.000-400.000
Skribolatina alfabeto
Oficiala statuso
Oficiala lingvo enOficiala lingvo en Sardio kaj rekonigita lingvo en Korsiko
Lingva statuso3 sendube endanĝerigita
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1co
  ISO 639-2cos
  ISO 639-3cos
  Glottologcors1241
Angla nomoCorsican
Franca nomocorse
vdr

La lingvo estas evidente la plej bona rimedo por malkovri la korsikan kulturon. La korsika estas cetere tre riĉa en proverboj kaj kantoj.

Specimeno

Patro Nia (PATER NOSTRU)

Pater nostru chì stai in i celi,
ch'ellu sia santificatu u to nome;
ch'ellu venghi u to regnu;
ch'ella sia fatta a to vuluntà,
in celu cum'è in terra.
U pane chì ci abbisogna, dà ci lu oghje,
è togli ci i nostri debbiti,
cum'è no l'avemu tolti à quelli chì ci devianu.
È ùn ci purtà micca ver di a tentazione,
ma franca ci da u male.
Ame.

Muziko

Aŭdeblis kanto en la korsika (O Generale) dum la Eurovision minorities languages 2022[1][2].

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj