Kranio
ostaro ĉirkaŭ la cerbo
Kranio estas ostaro de la kapo, parto de la skeleto, kiu entenas kaj ŝirmas la cerbon de la vertebruloj
Kranio | |
---|---|
Fronta vido de kranio, Gray's Anatomy | |
Flanka vido de kranio, Gray's Anatomy | |
organism subdivision type • klaso de anatomia unuo | |
latine | cranium |
La 22 ostoj de la kranio de homoj
- okcipitalo (okcipitosto)
- sfenoido
- temporaloj (tempiostoj)
- parietaloj (parietostoj)
- fruntalo (fruntosto)
- etmoido
- vomero
- malsupraj nazkonkoj
- lakrimaloj (larmostoj)
- nazostoj
- maksiloj (supra makzelo)
- zigomoj
- palatostoj
- mandiblo (malsupra makzelo)
(la plurale indikitaj estas paraj)
Krom jenaj 22 ostoj situas en la kolo la hioido kaj en ambaŭ oreloj la maleo (martelo), inkudo (amboso) kaj la stapedo (piedingo).Kelkaj homoj havas plian oston nome la inkaoston (os interparietal aŭ os incae).
Vidu ankaŭ
Proverboj
Ekzistas pluraj proverboj pri kranio en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
„ De tro multa scio krevas la kranio. ” „ En ĉiu kranio regas aparta opinio. ” „ Kapoj diferencas, kranioj egalas. ”
Referencoj
🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiCarles Puigdemont i Casamajó14-a de junio17-a de septembro25-a de majo28-a de marto18-a de junioMarie-AntoinetteSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojEsperantoPortalo:KomunumoHelpo:EnhavoVikipedio:KontaktojVikipedioDigesta sistemoVikipedio:AktualaĵojMichael JacksonDua MondmilitoVikipedio:Bonvenon al VikipedioVikipedio:MalgarantioMichael BeckerDigestadoVikipedio:DiskutejoKrystyna Łuczak-SurówkaHelpo:Alŝuti dosieron11-a de junioWilhelm HegelerDobra (Satu Mare)Juan Antonio VillacañasȘugagVikipedio:AdministrantojBirdumoŜablono:RomSerĉilo-optimumigoKategorio:Vilaĝoj de RumanioFelix EpsteinUzanto:DominikPornhub