Kuŝinagaro

La loko, kie la budho Gaŭtamo atingis la parinirvanon.
83° 53′ 17″ Oriento / 26.741 °N, 83.888 °O / 26.741; 83.888 (mapo)

Kuŝinagaro (कुशीनगर, Kuśīnagar) estas urbo kaj nagar-panĉajato en la distrikto Kuŝinagaro de la barata ŝtato Utar-Pradeŝo. Ĝi estas grava budhisma pilgrimejo, kie budhanoj kredas, ke la budho Gaŭtamo atingis la parinirvanon post sia morto.[2] Anoj de budhismo, ĉefe el Azio, emas viziti ĉi tiun lokon almenaŭ unu fojon en siaj vivoj.[3]

Kuŝinagaro
Kuśīnagar
Urbo kaj budahista pilgrimejo
Statuo de la parinirvano de la budho Gaŭtamo en la templo Mahaparinirvano, Kuŝinagaro.
Oficiala nomo: hindie कुशीनगर ⟨Kuśīnagar⟩
LandoBarato
RegionoUtar-Pradeŝo
DistriktoKuŝinagaro
Koordinatoj26° 44′ 28″ Nordo 83° 53′ 17″ Oriento / 26.741 °N, 83.888 °O / 26.741; 83.888 (mapo)
Loĝantaro22 214[1] (2011)
Horzono+5:30
Poŝtkodo274403
Situo enkadre de Barato
Situo enkadre de Barato
Situo enkadre de Barato
Vikimedia Komunejo: Kushinagar
Retpaĝo: http://www.kushinagar.nic.in/

Etimologio

La nomo de la urbo devenas de ĝia antaŭa nomo, Kuŝavatio (sanskrite कुशावती, Kuśāvatī). Laŭ unu el la teorioj, Kuŝavatio estis la iama ĉefurbo de Kosalo kaj, laŭ la Ramajano, ĝi estis konstruita kaj nomita de la raĝo Kuŝo, filo de Ramo, la ĉefrolulo de la epopeo. Ankaŭ, laŭ la budhisma tradicio, la urbo estis nomita antaŭ ol la regado de la raĝo Kuŝo, onidire pro abundo de desmostaĥio (kuśa)[noto 1][3] en la regiono.

Demografio

Laŭ la 2011-a Barata censo, Kuŝinagaro havis loĝantaron de 22,214[1] kun 3462 domoj. Viroj estis la 52% (11,502 viroj) el la loĝantaro kaj virinoj la 48% (10,712 virinoj). Kuŝinagaro havas legopovan meznombron de 74%; vira legopovo estas 85%, kaj virina estas 72%, En Kuŝinagaro, 11% el la loĝantaro estas sub 10 jaraĝa.[1]

Historio

La nuna Kuŝinagaro estas identigita kun Kuŝavatio (en la antaŭbudha periodo) kaj Kuŝinaro (en la budha periodo). Kuŝinaro estis la ĉefurbo de Malao, kiu estis unu el la ses mahaĝanapadoj de la −6-a jarcento. De tiam, ĝi restis kiel grava parto de pasintaj imperioj de Maŭrja, Ŝunga, Kuŝana, Gupta kaj Harŝa dinastioj.

En la mezepoka periodo, Kuŝinagaro iĝis suzerenejo de Kulturiaj raĝoj. Kuŝinaro daŭris kiel vivanta urbo ĝis la 12-a jarcento kaj estis de tiam forlasita kaj forgesita.

Malgraŭ tio, la moderna Kuŝinagaro aperis en la 19-a jarcento kun la arĥeologia elfosado de Alexander Cunningham, la unua Arĥeologia Enketo de Barato kajposte sekvita de C. L. Carlleyle, kiu malkovris la ĉefan stupaon kaj ankaŭ trovis 6.10 metrojn longan statuon de kuŝanta budho Gaŭtamo en 1876. Elfosadoj daŭris dum la komenco de la 20-a jarcento dank’ al J. Ph. Vogel,[4] kiu kondukis arĥeologiajn kampanjojn en 904-5, 1905-6 kaj 1906-7, malkovrante multe da budhismaj materialoj.

Ĉandro Svamio, Birma monaĥo, alvenis al Barato en 1903 kaj faris la templon Mahaparinirvanon vivanta relikvujo.

Post la Barata sendependiĝo, Kuŝinagaro restis kiel parto de la distrikto Deorio. La 13-an de Majo de 1994, ĝi iĝis parto de la nova distrikto Utar-Pradeŝo.[5]

Loko de la morto kaj la parinirvano de la budho Gaŭtamo

Kremacia stupao de la budho Gaŭtamo, Kuŝinagaro.

En 1896, Waddell sugestis, ke la loko de la morto kaj parinirvano de la budho Gaŭtamo estis en la regiono de Rampurvo.[6] Tamen, laŭ la Mahāparinirvāṇa Sutta, la budho Gaŭtamo vojaĝis al Kuŝinagaro, forpasis kaj estis kremaciita tie.[7]

Trafiko

En Kuŝinagaro internacia flughaveno funkcias.

Bildgalerio

Notoj

Referencoj