Kvara Respubliko de Francio

La Kvara Respubliko de Francio (franclingve Quatrième République) estis la politika reĝimo de Francio ekde la 24-a de oktobro 1946 ĝis la 4-a de oktobro 1958.

Kvara Respubliko de Francio
1946 – 1958

republic regime in France • historia epoko • historia lando
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr
Historio de Francio
Libereco gvidanta la popolon, fare de Eugène Delacroix.
Libereco gvidanta la popolon, fare de Eugène Delacroix.

Antikva epoko

Mezepoko

Moderna epoko

19-a / 20-a jarcentoj

Vidu ankaŭ :

Kronologio de Francio

Naskiĝo

La Kvara Respubliko aperis post la Dua mondmilito kaj la "Provizora Registaro" (Gouvernement Provisoire) de la generalo de Gaulle. Komence de la milito, la germanfavorareĝimo de Vichy forigis la TrianRespublikon por starigi diktaturon. Tial, necesis elpensi novanreĝimon post la malvenko de Germanio. Unua plano de konstitucio estis malakceptita per referendumo la 5-an de majo 1946. Ĝi proponis parlamentan reĝimon, kun nur unu parlamenta ĉambro. Sekve, dua Konstituanta Asembleo estis balotita la 2-an de junio kaj pripensis alian, duĉambran reĝimon : la Malalta Ĉambro (Nacia Asembleo) unue balotus leĝojn, kaj la Alta Ĉambro (la "Konsilio de la Respubliko", franclingve Conseil de la République), sendependa de la Nacia Asembleo, sekve ratifus ilin. Tia reĝimo estas klare parlamentema : la veran ekzekutivan potencon posedas la Konsiliprezidento (ĉefministro), ne la Prezidento, iom samkiel en Britio.

Tiu propono estis aprobita per referendumo la 13-an de oktobro 1946 kaj validiĝis la 24-an. Ekde tiam, oni konas tiun tekston kiel la "konstitucio de 1946".

Historio

La du prezidentoj de la Kvara Respubliko estis Vincent Auriol, antaŭa socialista ministro dum la Tria Respubliko, kaj René Coty, mezdekstrulo. Laŭ la konstitucio de tiu parlamenta reĝimo, la prezidento tamen ne havis gravan rolon : la efektivan ekzekutivon havis fakte la Konsiliprezidento, la estro de la registaro, kiu baziĝis sian legitimecon sur la politika plimulto ĉe la Asembleo. La voĉdona sistemo por baloti la deputitojn estis proporcia : tio plifaciligis la kreaĵon de multaj, malgrandaj politikaj partioj, kies senĉesaj aliancoj aŭ kontraŭaliancoj kaŭzis la falon de multnombraj registaroj. Laŭ kelkaj taksoj, la Kvara Respubliko spertis ministrajn krizojn averaĝe ĉiu 9 tagoj ! Tiu deprimita kaj nestabila etoso aliparte faciligis la plifortigon de ekstremaj aŭ demagogiaj politikistoj.

Paradokse, la registara nestabileco ne malrapidigis la ekonomian rekonstruadon de Francio, kiu estis senhava post kvar jaroj de germana okupacio. La ministroj, kiuj apenaŭ havis sufiĉan tempon por ekkoni iliajn dosierojn, fakte lasis la administradon de la lando al iliaj ĉefaj ŝtatoficistoj, kiuj sukcesis agadi efike. Okazis do la rekonstruo de la plej bazaj instalaĵoj (elektro, telefono, fervojoj, vojoj, ktp...) tiel rapide, kiel en la aliaj demokratioj de okcidenta Eŭropo (Unuiĝinta Reĝlando, Belgio...).

Falo

La Kvara Respubliko spertis la du ĉefajn senkoloniigajn krizojn en la historio de Francio : la Hindoĉina Milito (1945-1954) kaj la Alĝeria Milito de Sendependeco (1954-1962). Tiu ĉi kaŭzis precipan gravan politikan krizon : oni petis la revenon de Charles de Gaulle al la registaro. La fama generalo tuj organizis la redakton de nova konstitucio en 1958, kiu ricevis kolosan aprobon per referendumo kaj validiĝis la 4-an de oktobro : tiel naskiĝis la Kvina Respubliko.

Ĉefaj realigoj de la Kvara Respubliko

La Kvara Respubliko faris plurajn gravajn decidojn dum sia nedaŭra historio:

prezidentoj

prezidentooficoperido
Vincent Auriol1947–1954
René Coty1954–1959

ministroprezidentoj

ministroprezidentoekoficopartio
Paul Ramadier22-a de januaro 1947SFIO
Robert Schuman24-a de novembro 1947MRP
André Marie26-a de julio 1948Radicaŭ
Robert Schuman5-a de Septembero 1948MRP
Henri Queuille11-a de Septembero 1948Radicaŭ
Georges Bidault28-a de oktobero 1949MRP
Henri Queuille2-a de julio 1950Radicaŭ
René Pleven12-a de julio 1950UDSR
Henri Queuille10-a de marto 1951Radicaŭ
René Pleven11-a de aŭgusto 1951UDSR
Edgar Faure20-a de januaro 1952Radicaŭ
Antoine Pinay8-a de marto 1952CNIP
René Mayer8-a de januaro 1953Radicaŭ
Joseph Laniel27-a de junio 1953CNIP
Pierre Mendès-France18-a de junio 1954Radicaŭ
Edgar Faure23-a de Februaro 1955Radicaŭ
Guy Mollet31-a de januaro 1956SFIO
Maurice Bourgès-Maunoury12-a de junio 1957Radicaŭ
Félix Gaillard6-a de novembro 1957Radicaŭ
Pierre Pflimlin13-a de majo 1958MRP
Charles de Gaulle1-a de junio 1958UNR
8-a de januaro 1959

Vidu ankaŭ