Lamarck - Caulaincourt (pariza metrostacio)

metrostacio en Parizo

Lamarck - Caulaincourt ​[lamark colɛ̃kuʁ] estas stacio de la Metroo de Parizo sur linio 12, en la 18-a arondismento de Parizo.

Lamarck - Caulaincourt
Stacio Lamarck - Caulaincourt
Stacio Lamarck - Caulaincourt
subtera stacio • metrostacio
Lokigo
LandoFrancio
UrboParizo
Arondismento18-a
Geografia situo, 2° 20′ 19″ O (mapo)48.8898492.33869348° 53′ 23″ N, 2° 20′ 19″ O (mapo)
Lamarck - Caulaincourt (Parizo)
Lamarck - Caulaincourt (Parizo)
DEC
Lamarck - Caulaincourt
Lamarck - Caulaincourt
Lamarck - Caulaincourt
Situo sur mapo de Parizo
Map
Lamarck - Caulaincourt
Ecoj
Trakoj2
Kajoj2
Tarifa zono1
Jara trafiko1 875 717 vojaĝantoj (2021)
Historio
Malfermo31-a de oktobro 1912
Administrado kaj utiligado
ProprietuloRATP
TrafikantoRATP
Kodo2012
Metro-linioM12
vdr

Stacio

La stacio estis malfermita al publiko la 31-an de oktobro 1912.

Planita por nomiĝi Pecqueur, pro la apudeco de Placo Constantin-Pecqueur, la stacio nomiĝis Lamarck ĉar la enirejo troviĝas apud Strato Lamarck. Ĝi poste alprenis la nomon Lamarck (Caulaincourt) (Strato Caulaincourt estas ankaŭ apuda), antaŭ ol nomiĝi Lamarck - Caulaincourt. Sur la kajoj, estas skribite « Lamarck » sur ceramikaĵoj.


« Lamarck » sur ceramikaĵo

Strato Lamarck estas dediĉita al franca botanikisto Jean-Baptiste Lamarck, dum Strato Caulaincourt estas dediĉita al generalo Armand Augustin Louis de Caulaincourt.

Alirejoj

Strato Lamarck, ununura kaj pitoreska enirejo, ĉirkaŭita ambaŭflanke de ŝtuparoj de Strato Pierre-Dac. Kajoj situas 25 metrojn sub la enirejo; oni atingas ilin per lifto aŭ helikforma ŝtuparo.

Interkonektoj

Proksime

Vidu ankaŭ