Laupen (distrikto)


La distrikto Laupen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 administra unuo de Kantono Berno. Ĝi havis 14507 loĝantojn la 31-an de decembro 2008. Ĝia ĉefurbo estis la samnoma urbo Laupen.

Distrikto Laupen
Blazono de la distrikto Laupen
Laupen
Distriktoj de Kantono Berno
Mapo de la distrikto Laupen
Kantono Berno
ĈeflokoLaupen
Geografia situo584356 / 194342 (mapo)46.97.233330555555646° 54′ N, 7° 14′ O; CH1903: 584356 / 194342 (mapo) f1

Map

Nombro de loĝantoj14507  (2008-12-31)
Areo88 km²
Loĝantardenseco165 loĝantoj/km²
Federacia Kodo0213
v • d • r

Geografio

La distrikto Laupen situas ĉe la transiro de la Antaŭalpoj al la Svisa Mezlando sude de la lago Wohlensee, baraĵlago de la rivero Aro kaj norde de la rivero Sense. En okcidento ĝin trafluas de nordo al sudo la rivero Sarino, kiu en la nordo de la distrikto alfluas al Aro. Vaste konata estas la komunumo Mühleberg, ĉar tie situas la unua komerce uzata nuklea centralo de Svislando.

Najbaraj distriktoj

La distrikto Laupen limas en nordo kaj oriento al la distrikto Berno, en sudo al la distrikto Sense (Kantono Friburgo), en okcidento al la Lagodistrikto (Kantono Friburgo), kaj en nordokcidento al la distrikto Aarberg. La eksklavo Clavaleyres tute en okcidento ankaŭ limas al la distrikto Broye-Vully (Kantono Vaŭdo).

Trafiko

La distrikto Laupen situas inter la svisa aŭtovojo A1 en nordo kaj la svisa aŭtovojo A12 en sudo. En la sudo de la distrikto pasas la grava trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Berno al Laŭzano, en la nordo trapasas la distrikton la trajnlinio de Berno-Lötschberg-Sempiono-Fervojo de Berno tra Kerzers al Bielo. Krome de Neuenegg al la urbeto Laupen cirkulas flanka fervojlinio.

Komunumoj de la distrikto Laupen

La distrikto Laupen konsistas (stato en 2009) el 11 komunumoj, el kiuj la Neuenegg estas la plej granda. La unika urbo en la distrikto estas la ĉefurbeto Laupen, kiu posedas historian urborajton. Jen la listo de la komunumoj:

BlazonoNomoLoĝantoj
(2008-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Clavaleyres491,00661
Ferenbalm12429,20662
Frauenkappelen12729,30663
Golaten2912,80664
Gurbrü2571,80665
Kriechenwil4014,80666
Laupen27794,10667
Mühleberg264026,30668
Münchenwiler3992,50669
Neuenegg477322,00670
Wileroltigen4044,10671
Totale2338386680,510211
}

Eksteraj ligiloj