Luksemburga lingvo

ĝermana lingvo parolata en Luksemburgio

La luksemburga (aŭ leceburga) lingvo estas ĝermana lingvo parolata en Luksemburgo kaj en Belgio (en la regiono Sankt-Vith kaj Arlon). Ankaŭ en malgranda parto de Germanio kaj Francio (ĉirkaŭ Thionville) oni la lingvon parolas.

Luksemburga lingvo
Lëtzebuergesch
Mapo
lingvo • moderna lingvo
West Moselle Franconian
Parolata enLuksemburgo
Parolantoj391 200
Denaskaj parolantojproksimume 300.000
Fremdlingvo / dua lingvo por?
Skribolatina
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa

Oficiala statuso
Oficiala lingvo enLuksemburgo
Reguligita deneniu oficiala organizaĵo
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1lb
  ISO 639-2ltz
  ISO 639-3ltz
  SILLTZ
  Glottologluxe1244
Angla nomoLuxembourgish
Franca nomoluxembourgeois
Vikipedio
vdr
Nomŝildo dulingva en Luksemburgo

La luksemburga lingvo estas ĝermana lingvo kiu de la popolo de Luksemburgo estas uzata por ĉiutaga komunikado. Ĉar la lingvo estas ne tiom forta, preskaŭ ĉiu luksemburgano ankaŭ parolas la germanan aŭ la francan lingvon. Ne ekzistas ĝis nun alta edukado en la luksemburga lingvo.

Pro malagrablaj rememoroj de la germana okupado dum la Dua Mondmilito, multaj luksemburganoj ne ŝatas kiam eksterlandanoj nomas ilian lingvon "dialekto de la germana". Kvankam la lingvo sufiĉe similas al la germana, estas tamen sufiĉe da diferencoj por nomi la luksemburgan aparta lingvo.

Kelkaj frazoj

  • Jo. Jes.
  • Neen. Ne.
  • Villäicht. Eble.
  • Moien. Saluton.
  • Äddi. Ĝis.
  • Merci. Dankon.
  • Firwat? Kial?
  • Ech weess net. Mi ne scias.
  • Watgelift? aŭ Entschëllegt? Mi pardonpetas?
  • Fräi. Libera.
  • Heem. Hejme.
  • Ech. Mi.
  • A. Kaj.
  • Mäin. Mia.
  • Kand. Infano
  • Wee. Vojo

Eksteraj ligiloj