Lumeno

Lumeno (simbolo lm) estas mezurunuo de lumflukso en SI, montranta la lumkvanton dum unu sekundo el punkta lumfonto. Laŭ difino, ĝi estas lumvolumeno de elradianta lumo el homogena punktofonto kun lumintenso de unu kandelo al steradiano (steradiano estas unuo de la spacoangulo).

Se la lumfonto radias kun lumintenso de en spacoangulo de dω, tiam la tuta lumflukso estas:

Se ekzemple izotropa lumfonto radias kun 1 kandelo, tio estas 1 lm je 1 sr elradias, oni ricevas la lumflukson per sumigo (integralo) de lumintenso tra tuta spaco, kiu ĉirkaŭas la lumfonton:
, tio estas ĉirkaŭ .

Lumeno estas subjektiva unuo, kiu permesas taksi kiel estas perceptata lumkvanto; tialkonsiderante la elsenditan energian lumflukson je unu sekundo pri la pli impresa ondolongo (555 nm) de homa okulo, sekvas la rilaton:
1 vato = 683 lumenoj .

Ekzemploj:

inkandeska lampo (100 vatoj)1400 lumenoj
lumtubo (30 vatoj)1600 lumenoj
kompakta fluoreska lampo (30 vatoj)1700 lumenoj
videoprojekciila lampo800-2000 lumenoj
blanka 1W-LEDĉirkaŭ 30 lumenoj
doma kandelo10 lumenoj

Vidu:

Eksteraj ligiloj