Manifesto de la Komunista Partio

manifesto pri teorio de celoj de komunismo; verkita de K. Marx kaj F. Engels, eldonita je 1848

La Manifesto de la Komunista Partio (germane Manifest der Kommunistischen Partei), ofte nomata La Komunista Manifesto, estis eldonita la 21-an de februaro 1848 kaj estas unu el la plej influantaj politikaj traktaĵoj. Ĝin verkis Karl Marx kaj Friedrich Engels, komisiitaj de la Komunista Ligo, kies celoj estas esprimitaj en la teksto. Ĝi insistas pri historio de klasbataloj kaj proponas agovojon al proletara revolucio celanta forigi la burĝaron el la regado de la ŝtato por poste veni al senklasa socio.

Das Kommunistische Manifest
OrigineManifest der Kommunistischen Partei
Unua eldono
Unua eldono
skribita verko
Aŭtoroj
AŭtoroKarl Marx kaj Friedrich Engels
Lingvoj
Lingvogermana lingvo
Eldonado
Eldondato21-a de februaro 1848
EldonintoWorkers' Educational Association
LandoUnuiĝinta Reĝlando
Trajtoj
TemoHistoria materiismo, klasbatalo, socialismo
ĜenroManifesto
Loko de rakontoGermanio
Tradukado
TradukintoArthur Baker
vdr

Aŭtoreco

Kvankam aperas la nomoj de Engelso kaj Markso ĉe la titolo, Engelso skribis en la antaŭparolo al la germanlingva eldono de 1883, ke la Manifesto estas "esence verko de Markso" kaj ke "la baza penso apartas nure kaj ekskluzive al Markso". En 2013 manuskripto de la Manifesto de la Komunista Partio kun La Kapitalo estas elektita kadre de Memoro de la Mondo.[1]

En Esperanto

Manifesto de la Komunista Partio
La komunista manifesto
AŭtoroKarl Marx kaj Friedrich Engels
Eldonjaro1907 (C.H. Kerr & Co.)
1923 (SAT 1-a eldono)
1924/1925 (SAT 2-a eldono)
1936 (SAT 3-a eldono)
1990 (Progreso)
2015 (MAS)
2017 (MAS)
UrboChicago
Leipzig
Moskvo
• Embres-et-Castelmaure
Eldoninto• C.H. Kerr & Co.
Sennacieca Asocio Tutmonda
Progreso
Monda Asembleo Socia
vdr
  • Manifesto de la Komunista Partio (Chicago: C.H. Kerr & Co 1907) 65 p.
    • el la angla tradukis Arthur Baker.

Ĉiuj kvar supre menciitaj tradukoj, kun parta traduko farita de T. Veder kaj kun la germana originalo, aperis en 2017 ĉe MAS:

  • Karlo Markso kaj Frederiko Engelso, Manifesto de la Komunista Partio en la tradukoj de Arturo Baker (1908), Emil Pfeffer (1923), (T. Veder [1933]), Detlev Blanke (1990), Vilhelmo Lutermano (2015) kaj la germana originalo, komp. Vilhelmo Lutermano, Embres-et-Castelmaure: Monda Asembleo Socia (MAS), 2017, 386 p., ISBN 978-2-36960-085-5.

Citaĵoj

 Tremu la regantajn klasojn pro komunitaj revolucioj. La proletoj povas en ĝi nenion perdi krom siajn katenojn. Ili povas gajni mondon. 
 La komunistoj povas resumi sian teorion en tiu ĉi sola esprimo: forigo de la privata proprieto. 

Eksteraj ligiloj

La Manifesto kaj muziko

En 1932 Erwin Schulhoff (1894–1942) muzikigis la tekston de Marx kaj Engels kiel kantaton laŭ iom modifita teksta aranĝo de R. Fuchs sub titolo Das kommunistische Manifest.

Referencoj

Eksteraj ligiloj