Manitobo

provinco de Kanado

Manitobo (angle Manitoba) estas preria provinco de Kanado inter Ontario kaj Saskaĉevano, kaj la Nordokcidentaj Teritorioj kaj la Hudsona Golfo norde kaj Usono (Norda Dakoto kaj Minesoto) sude. Laŭ la stato de 2017 en la provinco vivis 1 343 371 loĝantoj sur areo de 647 797 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 loĝantoj/km².

Manitobo
Alternativa nomoManitoba
Plena nomoManitobo
Flago de ManitoboBlazono de Manitobo
Devizo: AreaRank = 8-aGloriosus et Liber (latina =: Glora kaj libera)
Mapo de Kanado kun Manitobo ruĝa
Oficialaj lingvojangla kaj franca, laŭ konstitucia leĝo de 1982
Floropulsatilo
Arboblanka piceo
Birdonebula strigo
ĈefurboVinipego
Plej granda urboVinipego
Leŭtenanta GuberniestroAnita Neville

(ekde 24-a de oktobro 2022)

ĈefministroWab Kinew

(ekde 18-a de oktobro 2023)

Reprezentiĝo en la Parlamento
 - Deputitoj
 - Senatanoj

14
6
Areo
Tuto
 - Tero
 - Akvo  (% de tuto) 
rango
647797 km²
553.556 km²
94.241 km² (14,5{%)
Loĝantaro
 - Tuto (2017)
 - Loĝdenso
5-a rango
1343371
2 po km²
MEP (2005)
 - Tuto
 - Popersone

$41,933 miliardoj (6-a)
$35.609 (10-a)
Aliĝo al Konfederacio15-a de julio 1870 (5-a)
TempozonoUTC -6
Mallongigoj
 - Poŝta
 - ISO 3166-2
 - Poŝtkoda(j) prefikso(j)

MB
CA-MB
R
Retejowww.gov.mb.ca
Ĉiu rangigo inkluzivas la teritoriojn
vdr

La nuna ĉefministro de Manitobo ekde la 18-a de oktobro 2023 estas Wab Kinew. La guberniestro, kiu formale reprezentas la britan monarkion, estas Anita Neville.

La nomo Manitobo venas de la kria vorto, "maniotwapow", kaj signifas "markolo de la Spirito" (markolo en la Manitoba Lago).

Geografio

La ĉef-urbo kaj plej granda urbo, kun pli ol duono de la loĝantaro de Manitobo, estas Vinipego. Inter aliaj gravaj urboj de Manitobo estas Brandon, Thompson, Dauphin, Swan River, Churchill, The Pas, Selkirk, Portage la Prairie, Gimli, Flin Flon, Steinbach, Morden kaj Winkler.

Plej grandaj municipoj laŭ nombro de loĝantoj
Municipo20011996
Vinipego690,100678,600
Brandon39,71639,175
Thompson13,25614,385
Portage la Prairie12,97613,078

La kvar tre grandaj lagoj de la provinco, kiuj jam de malproksime videblas sur ĉiu provinca mapo, estas la Cedra Lago, Manitoba Lago, Vinipega Lago kaj Lago Winnipegosis. Sed vizitindas ankaŭ la multegaj, nur relative pli etaj lagoj, kiuj al homo staranta ĉe la bordo tamen ŝajnas vastaj. El ili menciindas ekzemple la Lago de la Arbaroj, Boacolago, Lago Boundary, Dia lago, Egenolf, Falka Lago, Insula Lago, Kasmere, Kipahigan, Kississing, Lac Brochet, Lago Minnedosa kaj la Okcidenta Akcipitra Lago.

Historio

En 1612, Thomas Button atingis Manitobon en la marbordo de la Hudsona Golfo. La brita Kompanio de Hudsona Golfo formiĝis en 1670. En 1682, la franca esploristo Pierre-Esprit Radisson atingis Manitobon, kaj poste estis luktoj inter la anglaj kaj la francaj pelt-komercistoj. La Verendrye konstruis Fortikaĵon Mauropas (1734), Fortikaĵon Rouge (1738), kie estas hodiaŭ Vinipego, kaj Fortikaĵon La Reine. Dum la Ribelo de Red River, 1869, Louis Riel kaj la metisoj penis malebligi unuigon kun angla Kanado. Hodiaŭ, la franca kun la angla ankoraŭ estas oficiala lingvo de Manitobo, sed, laŭ la censo de 1996, nur 47.665 homoj en la provinco kutime ĝin parolas.

La Ĉefministro de Manitobo (angle Premier of Manitoba, france Premier ministre du Manitoba) estas la ĉefministro de la provinco Manitobo. La ĉefministro estas la registarestro de la provinco.

Eksteraj ligiloj