Marso (dio)

Romia dio de milito kaj agro
Ĉi tiu artikolo temas pri dio el la romia mitologio. Por planedo rigardu la paĝon Marso (planedo). Por kompanio legu la artikolon Mars (kompanio).

Marso estis la romia dio de la milito kaj de la agrikulturo. Li estis filo de Jupitero kaj Junona. Li similas la grekan dion Areson.

Marso
Seksovira
Eble samaAreso, Budenicus, astrologia Marso, Camulus, Q3853003, Mamerte, Mamers
Familio
PatroJupitero
PatrinoJunono
Edzo/EdzinoNerio
InfanojRemus, Romulus, Piko, Formido, Kupido
AmkunulojRhea Silvia, Aemilia
v • d • r


Marso
romia dio • milita dio • sabena dio
Informoj
Originala nomoMars
Eble samaAreso • Budenicus • astrologia Marso • Camulus • Q3853003 • Mamerte • Mamers
Seksovira
PatroJupitero
PatrinoJunono
Edzo/EdzinoNerio
KunuloRhea Silvia • Aemilia
InfanojRemus • Romulus • Piko • Formido • Kupido
vdr

Laŭ Francisko Azorín Marso estas Militdio, protektanta dio, filo de Jupitro k. Junona, reprezentita ikonografie kiel fortika militisto armita per ŝildo, lanco k. kasko.[1] Li indikas etimologion el la latina Mars, el etruska Maris.[2]

Bronza statueto de Mars Balearicus (Baleara Marso).

Priskribo

Kiel Mars Quinius, la dio savis la ĝemelojn Romulon kaj Remon, kiuj droniĝis en la rivero Tibero iam antaŭ 753 a.K.. Marso prizorgis la fondintojn de la urbo de Romo kun la helpo de lupino. Pro tio, la romanoj konsideris lin la patro de sia urbo.

Li estis tre grava dio por la romianoj, kiuj festis la Feriae Marti je la 1-a de marto. La romianoj donis lian nomon al planedo Marso, la monato Marto kaj la tago mardo.

Oni kutime imagas Marson portanta batalan kirason. Du ĉevaloj, Timor ("timo") kaj Fuga ("fuĝo") tiris lian ĉaron. Ankaŭ la planedon Marson akompanas duopo; la lunetoj, Fobo (Phobos greke) kaj Dejmo (Deimos greke) .

Bildaro


Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj