Junono

Junono (latine: Juno) estis la edzino de Jupitero. Simila al Hera de la greka panteono, ŝi estis la reĝino de la romiaj dioj. Simila al Hera, kiu ĵaluzas pri la malfidela Zeŭso, Junono ĵaluzas pri la malfidela Jupitero. Junono estis la protektanto kaj konsilanto de la Romia Ŝtato. Junonon kultis precipe la virinoj. Ŝia festivalo nomiĝis Matronalia (de la matronoj).

Junono
Originala nomoIVNO
Seksoina
Eble samaHera, Uni, Lucino, Juno Sospita
Familio
PatroSaturno
Edzo/EdzinoJupitero
InfanojMarso, Vulkano, Juventa, Belona
v • d • r
Junono
romia dio • diino
Informoj
Eble samaHera • Uni • Lucino • Juno Sospita
Seksoina
PatroSaturno
GefratojJupiteroVestaPlutonoNeptunoCereso
Edzo/EdzinoJupitero
InfanojMarsoVulkano • Juventa • Belona
vdr
"Reĝino Juno" sur monero

Laŭ Francisko Azorín Junona estis Roma diino -simila al la greka Hera-, fratedzino de Jupitro, reprezentita ikonografie per majesta virino kun reĝa diademo.[1] Li indikas etimologion el la latina Juno, Junonis, propra latina nomo de diino.[2]

Kiel ĉefdiino, Junono donis sian nomon al la monato Junio.

Vidu ankaŭ

Notoj