Mauborget

komunumo de Svislando

Mauborget estas komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 103 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Mauborget
Blazono de Mauborget
Blazono de Mauborget
Blazono de Mauborget
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
DistriktoVaŭda Nordĵuraso
Koordinatoj 46° 51′ 21″ N 6° 37′ 0″ O / 46.85583 °N, 6.61667 °O / 46.85583; 6.61667 (mapo) 6° 37′ 0″ O / 46.85583 °N, 6.61667 °O / 46.85583; 6.61667 (mapo)
Nombro de loĝantoj103
Areo5,51 km²
Alteco1170 m super marnivelo
Poŝtkodo1453
Komunumkodo5562
Mapo de Mauborget
Mapo de Mauborget
Situa mapo de Mauborget
vdr

Geografio

La komunumo Mauborget situas en la Ĵurasa Montaro sur la suda flanko de la montoĉeno Chasseron 5 kilometrojn norde de la Lago de Neŭŝatelo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Mauborget kaj diversaj izolitaj bienoj sur la altaĵo de Ĵuraso.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,51 km², de kiuj 66,0% estas kovritaj de arbaro, 29,7% servas por agrikulturo kaj 4,2% por setlado.[2]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Mauborget limas en nordo al Val-de-Travers (NE), en oriento kaj sudoriento al Tévenon, kaj en sudo kaj okcidento al Fontaines-sur-Grandson.

Trafiko

Mauborget situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Al la komunumo kondukas flankaj vojoj de Grandson kaj de Sainte-Croix kaj paseja vojo al Couvet en Val-de-Travers. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A5 situas 5 kilometrojn sude de la komunumo en Grandson. Pere de poŝtaŭtolinio al Yverdon-les-Bains la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio

La unua dokumenta mencio de Mauborget datiĝas el la jaro 1403 kiel Malborget. dum mezepoko la vilaĝo apartenis al la Voktejo Grandson, el kiu sub la berna regado fariĝis berna voktejo kaj post la Helveta Revolucio de 1798 distrikto. Surbaze de la administra reformo de 2006 la komunumo kun efiko de la 1-a de januaro 2008 estis integrita al la nova Distrikto Vaŭda Nordĵuraso.[3]

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj