Metroo de Londono

Granda Londona metroo

La Londona metroo (angle Underground [ANdagraŭnd] (subgrundo) aŭ the Tube [da TJUB] (la tubo)) estas la metroo kiu kunligas la 274 haltejojn disigitajn en areo de 408 km² en la Granda Londono. Ĝi komenciĝis plejparte sub la strata nivelo, sed ĉi-tempe 55% de la metroo estas ĉe stratnivelo (aŭ superstrate), precipe en ekstera Londono. La plej malnova parto de la sistemo estas apud la stacio Paddington. La servado komencis en 10-a de januaro 1863, al la Metropolitan Railway; hodiaŭ, plejparte la vojo komenca tia estas Hammersmith & City Line.

Metroo de Londono
London Underground
emblemo
metroorapidtramo
Komenco1890 vd
Geografia situo, 0° 6′ 3″ U (mapo)51.49277778-0.1008333351° 29′ 34″ N, 0° 6′ 3″ U (mapo)
Lando(j)Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
SidejoLondono
SituoGranda Londono
Metroo de Londono (Granda Londono)
Metroo de Londono (Granda Londono)
DEC
Metroo de Londono
Metroo de Londono
Map
Metroo de Londono
Membro deCommunity of Metros Benchmarking Group vd
PosedatojCanning Town vd
RetejoOficiala retejo
Jura formoKompanio kun limigita Respondeco
vdr
La londona metroo estas kromnomita «la tubo» pro la tuboformaj tuneloj en kiujn la metroo veturas

Poste de 2003, la metroo estiĝis parto de Transport for London (TfL), kio, krom de la metroo, regas busojn en la Londona administra regiono kaj faras multe da farindoj transportaj en la regiono; malposte, nomita London Underground Limited, ĝi estis parteto de la korporacio London Regional Transport.

Historio

Dum la dua mondmilito oni uzis la substratajn staciojn kiel sekuran lokon por tranokti dum la naziaj flugbombantoj atakis.

Reto

Terzono 1 (la centra terzono)

La plej longa distanco inter stacioj estas en nord-okcidenta londono, inter Chalfont and Latimer kaj Chesham. Estas proksimume 6 km (kontrolenda) La plej mallonga distanco estas inter Leicester Square kaj Covent Garden (en Centra Londono), nur kelkdek metroj.

Vagonaro

La vagonaro de la metroo konstruita de 1960 ĝis 1996. La vagonaro de la linioj subgrundnivelaj identiĝas per literoj (p.e., vagonaro A uzata en la linio Metropolitan Line). La vagonaro de la linioj tubaj identiĝas per jaroj de la desegnado (p.e., 1996-a vagonaro, uzata en la Jubilee line). Sola tipo de la vagonaro uzata en ĉiu linio, krom de la District Line, kiu uzas C-an kaj D-an vagonaron. Nune, du tipoj de vagonaro estas desegnataj, 2009-a vagonaro por la Victoria Line kaj vagonaro S por la subgrundnivelaj linioj. Oni planas komence anstataŭigi la A-an vagonaron. Oni atendas ke la du novaj vagonaraj tipoj komencos siajn servadojn dum 2009.

Linioj

Estas multaj linioj en la metroo, kaj ĉiu linio havas sian propran koloron sur la mapo. La oficiala mapo de la linioj ne montras la ĝustan lokon de la stacioj.

Londonaj Metro-linioj
NomoMap-kolorode ...al ...Unua sekcio
aperita en
Nomo
datiĝas de
TipoKm-ojn
longa
Mejlojn
longa
HaltejojVojaĝantoj
jare (000-oj)
Bakerloo LineBrunaElephant & CastleHarrow & Wealdstone19061906Profunda23.214.52595,947
Central LineRuĝaEpping / Woodford / HainaultEaling Broadway / South Acton19001900Profunda744649183,582
Circle LineFlavaHammersmithEdgware Road (La linio haltas dufoje en "Edgware Road")18841949Malprofunda22.5142768,485
District LineVerdamultajmultaj18681868-1905Malprofunda644060172,879
East London LineOranĝa18691980jMalprofunda7.44.6810,429
Hammersmith & City LineRoza18631988Malprofunda26.516.52845,845
Jubilee LineGriza18791979Profunda36.222.527127,584
Metropolitan LinePurpura18631863Malprofunda66.741.53453,697
Northern LineNigra18901937Profunda583650206,734
Piccadilly LineMalhelblua19061906Profunda7144.352176,177
Victoria LineHelblua19681968Profunda2113.2516161,319
Waterloo & City LineTurkisblua18981898Profunda2.51.529,616
Docklands Light Railway (DLR)Blanka1987??????31???38???

Krom tiuj, estas ankaŭ aliaj fervojaj linioj en Londono kiuj ne apartenas al la metroa sistemo, ekzemple la linio Heathrow (Flughaveno) de Paddington.

La stacio Knightsbridge havas ses sinsekvajn konsonantojn.

Biletado

Dosiero:London-underground-travelcard.jpg
London Underground One-Day Travelcard (bileto de unu-taga vojaĝo)

Por uzi la metroon, necesas havi karton kiu nomiĝas Oyster ("Ostro"). Sen ĝi, vi povas uzi monon, sed ĝi estas iom pli kosta.

Enireblo

La plej profunda stacio estas en norda Londono, kaj nomiĝas Hampstead.

Sekureco

Estonto

Investado planita

Malplivarmigado

Dum somero, en partoj de la metroo la temperaturoj tro altiĝas pro la profundaj kaj malbone ventolitaj tuneloj tubaj, kaj oni ne sentas komforte — dum la Eŭropa varmondo de 2006 la temperaturoj tie atingis 47 °C. Vulgara malplivarmigado de la aero ne estas ebla en la profundaj linioj pro la malmulteco de spaco en la vagonoj por meti la aparataron, kaj pro la problemoj de la fortransportado de la varmado kioj estus. Por jarlanga provaĵo, komence de junio 2006, en la Victoria station funkcias sistemo de malplivarmigado, uzante akvojn grundajn. Se ĝi sukcesos, pluiĝos al 30 aliaj profundaj stacioj.

La tuneloj subgrundnivelaj estas plu ebla por fortransporto de la varmado, kaj pro tio la estonta vagonaro S havos aparataron de malplivarmigado.

Planitaj kaj proponitaj konstruadoj

Desegno

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Oficiaj

Facilaj

Teknikaj