Miĥail Lomonosov

Miĥail Vasiljeviĉ LOMONOSOV (ruse: Михаи́л Васи́льевич Ломоно́сов [mʲɪxɐˈil vɐˈsʲilʲjɪvʲɪtɕ ləmɐˈnosəf] naskiĝis la 19-an de novembro, 1711, mortis la 15-an de aprilo, 1765) estis rusa sciencisto, poeto kaj tutfakulo.

Miĥail Lomonosov
Persona informo
Михаил Васильевич Ломоносов
Naskiĝo8-an de novembro 1711 (1711-11-08)
Morto4-an de aprilo 1765 (1765-04-04) (53-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Mortis pronaturaj kialoj vd
Mortis perkancero vd
TomboLazarev Cemetery vd
EtnoRusoj vd
Lingvojrusa vd
ŜtatanecoRusia Imperio vd
Alma materUniversitato de Marburg • Slava-Greka-Latina Lernejo • Kyiv-Mohyla Academy • Academic University at the St. Petersburg Academy of Sciences • Universitato de MarburgTechnische Universität Bergakademie Freiberg vd
Subskribo Miĥail Lomonosov
Memorigilo Miĥail Lomonosov
Familio
PatroVasily Dorofeyevich Lomonosov vd
PatrinoElena Ivanovna Sivkova vd
Edz(in)oElisabeth Christine Zilch vd
InfanojYelena Lomonosova vd
Profesio
Okupoastronomogeologofizikistokemiistolingvisto • poeto • verkistohistoriistofilozofoinventistomozaikistogeografo • universitata instruisto • matematikisto • politikisto • pentristo • sciencistotradukisto vd
Laborkamponatura historiokemiofizikomineralogiohistoriofilologiometalurgiofilozofioastronomio vd
Doktoreca konsilistoJohann Friedrich Henckel • Christian Wolff vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Lomonosov naskiĝis en Denisovka, regiono Arĥangelsk. Post studado en Peterburgo kaj la germanaj urboj Marburg kaj Freiberg li en la jaro 1745 fariĝis profesoro pri kemio en la Peterburga Akademio de Sciencoj.

La scienca agado de Lomonosov estis ege ampleksa: Li priesploris ĉiujn kampojn de la natursciencoj, estis elstara filozofo, historiisto kaj ankaŭ lingvisto. Per sia rusa gramatiko (Rossijskaja grammatika) kaj aliaj lingvoteoriaj traktatoj li kreis la bazon por la moderna rusa literaturlingvo. Lia beletra verkaro influis i.a. al Aleksandr Puŝkin. Li mortis en Sankt-Peterburgo.

En 1745 li kaŭzis veran revolucion, kiam li estis la unua, kiu komencis prelegi en la rusa anstataŭ la latina, kiel kutime. Tiucele li devis elpensi multajn vortojn en la rusa lingvo por priskribi diversajn sciencajn konceptojn kaj enkonduki fremdajn terminojn en ĝin. Ne vane Lomonosov estis nomata "nia unua universitato". En 1755 Lomonosov fondis la Moskvan Universitaton.

Listo de verkoj

  • Veĉernee razmyŝlenie o boĵiem veliĉestve (poemoj, 1748)
  • Tamira i Selim (tragedio, 1750)
  • Oda na vzjatie Ĥotina (odo, 1751)
  • Demofont (tragedio, 1752)
  • Rossijskaja grammatika (gramatiko, 1757)
  • Predislovie o polze knig cerkovnyĥ v russkom jazyke (traktato, 1757)
  • Petr Velikij (eposo nefinita, 1760/61)
  • Pismo o pravilaĥ rossijskogo stiĥotvorstva (traktato, verk. 1739, eld. 1778)

Eksteraj ligiloj



Vidu ankaŭ