Mick Jagger

Mick JAGGERSiro Michael Phillip JAGGER (naskiĝis la 26-an de julio 1943 en Dartford, Kent, Anglio) estas brita muzikisto, kantisto, komponisto kaj aktoro. Kiel artisto li uzas la nomon Mick Jagger, eĉ post kiam li estis nobligita.

Mick Jagger
Mick Jagger en 2007
Mick Jagger en 2007
Bazaj informoj
NaskonomoMichael Phillip Jagger
Naskiĝo26-an de julio 1943 (1943-07-26) (80-jaraĝa)
en Dartford
Edz(in)oBianca Jagger • Jerry Hall
Ĝenrojrokmuziko, rokenrolo, psiĥedelika roko, bluso, kontreo, regeo, blusa roko
Profesiokantisto, komponisto, muzikisto, producento
Instrumentojbuŝharmoniko, gitaro, voĉa muziko
Tipo de voĉoaldo
Aktivaj jaroj1962 - nuntempo
EldonintoVirgin, Rolling Stones, ABKCO
Parencaj
temoj
The Rolling Stones
RetejoMickJagger.com
Persona informo
NaskonomoMichael Philip Jagger
Lingvojangla
ŜtatanecoUnuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma materLondona Lernejo de Ekonomiko • Dartford Grammar School • Wentworth Primary School
Familio
PatroJoe Jagger
PatrinoEva Jagger
Frat(in)oChris Jagger
Edz(in)oBianca Jagger • Jerry Hall
AmkunuloCleo Sylvestre • Chrissie Shrimpton • Marianne Faithfull • Marsha Hunt • Jerry Hall • L'Wren Scott • Melanie Hamrick • P. P. Arnold • Claudia Lennear • Anita Pallenberg • Ava Cherry • Bebe Buell • Carla Bruni • Vanessa Neumann • Luciana Gimenez • Sophie Dahl • Noor Alfallah
InfanojCorrina Jagger • Karis Jagger • Jade Jagger • Elizabeth Jagger • James Jagger • Georgia May Jagger • Gabriel Jagger • Lucas Jagger • Dev Jagger
Okupo
Okupoaktorokantaŭtorogitaristokomponistokantistofilmproduktoro • poeto • muzikproduktisto • produktoro
TTT
Retejohttp://www.mickjagger.com
vdr

Lia patro, Basil Fanshawe ('Joe') Jagger devenis el norda Anglio kaj estis sportinstruisto. Lia patrino Eva Ensley Mary Jagger (naskiĝinta Scutts) naskiĝis en Aŭstralio, transloĝiĝis kiel junulino al Anglio. Mick Jagger havas fraton, Chris, 4 jarojn pli junan ol li, kiu ankaŭ estas muzikisto. Mick Jagger famiĝis kiel kantisto kaj komponisto de la brita rok-bando The Rolling Stones; li ludas buŝharmonikon, gitaron kaj pianon.

Bianca Jagger (1945) estas homrajta kaj socia aktivulino el Nikaragvo, intertempe vivanta en Britio, kiu june ankaŭ estis filmaktoro, kaj en la 1970-aj jaroj estis la edzino de Mick Jagger.

Eksteraj ligiloj