Minas-Ĝerajso

subŝtato de Brazilo
(Alidirektita el Minas Gerais)

Minas-Ĝerajso (aŭ Minas-Ĵerajso, portugale: Minas Gerais /ˌmi.nɐz.ʒeˈɾajs/, prononcata "minasĵerajs' " = ĝeneralaj minoj) estas subŝtato en la sud-oriento de Brazilo, kun 588.384 km² la kvara laŭ grandeco kaj kun 20 milionoj da loĝantoj la dua laŭ loĝateco. Ĝi estas unu el la 27 federaciaj unuoj en Brazilo, estante la kvara subŝtato kun la plej granda teritoria areo kaj la dua en nombro de loĝantoj, situanta en la Sudorienta Regiono de la lando. Ĝi limiĝas sude kaj sudokcidente kun São Paulo, okcidente kun Mato Grosso do Sul, nordokcidente kun Goiás kaj la Federacia Distrikto, norde kaj nordoriente kun Bahia, oriente kun Espírito Santo kaj sudoriente kun Rio-de-eiroanejro. Ĝia teritorio estas subdividita en 853 municipojn, la plej granda nombro de brazilaj ŝtatoj.

Minas-Ĝerajso
portugale Minas Gerais

Flago de Minas-Ĝerajso

Blazono de Minas-Ĝerajso

Flago de Minas-ĜerajsoBlazono de Minas-Ĝerajso
subŝtatoj de Brazilo
moto: Libertas Quæ Sera Tamen
Himno: Himno de Minas Gerais
Nomo de la loĝanto: mineiro
Situo de Minas-Ĝerajso
Situo de Minas-Ĝerajso
Situo
 - RegionoSudorienta
 - LimnajbarojEspirito-Santo, San-Paŭlo, Rio-de-Ĵanejro, Bahio, Suda Mato-Groso, Gojaso, Federacia Distrikto
 - Mezoregionoj12
 - Mikroregionoj66
 - Municipoj853
ĈefurboBelo Horizonte
RegistaroNuntempa
 - Ŝtatestr(in)oRomeu Zema ()
(ekde 1-a de januaro 2019)
Registarode 2015 ĝis 2018
 - Ŝtatestr(in)oAntônio Anastasia (PSDB)
 - Vicŝtatestr(in)oAlberto Pinto Coelho (PSDB)
 - Federaciaj deputitoj53
 - Ŝtataj deputitoj77
Areo 
 - Entute586 528 km² (4º)[1]
Loĝantaro2009
 - proksimume20 033 665 loĝ. ()
 - Loĝdenso32,73 loĝ./km² (14º)
Ekonomio2005
 - MEPR$ 192,611 bilionoj[2] (3º)
 - MEP po kapoR$ 10 012[2] (10º)
Sociaj indikiloj2000
 - IHD0,800 (2005)[3] (10º) – alta
 - Vivdaŭro73,8 jaroj (4º)
 - Analfabetismo8,9% (12º)
HorzonoUTC-3
KlimatoTropika Aw/Cwa/Cwb
MallongigoBR-MG
Retejohttp://www.mg.gov.br/
Mapo de Minas-Ĝerajso
Mapo de Minas-Ĝerajso
vdr

Ĝia situo estas interesa, ĉar ĝi nord-okcidente limas al la Federacia Distrikto (Brazilo) kaj sud-oriente al kvar aliaj ŝtatoj, kiuj je preskaŭ egala distanco de ĉirkaŭ 100 km disigas ĝin de Atlantiko: Bahio, Espirito-Santo, Rio-de-Ĵanejro kaj San-Paŭlo.Okcidente ĝi limas al Gojaso kaj Suda Mato-Groso.

La ĉefurbo de la ŝtato estas Belorizonto, kun ĉirkaŭ 2,2 milionoj da loĝantoj. Antaŭ ĝi estis ĉefurbo la mineja urbo Ouro Preto.

La flago de Minaso montras ruĝan triangulon kaj ĉirkaŭe la latinan devizon libertas quæ sera tamen (libereco, eĉ se malfrue).Ĝi devenas de liberiga movado de 1789, gvidata de Joaquim José da Silva Xavier, nomata Tiradentes (dentotiristo).La movado estis nomita Inconfidência Mineira (minasa malfideleco) de la kolonia potenco Portugalio kaj poste mem alprenis tiun riproĉan nomon kvazaŭ honoran.La liberiĝo tiutempe malsukcesis pro perfido.

La flago, uzata de ĉirkaŭ 1930, estis oficiale adoptita je la 8-a de januaro 1963.

La 5 plej grandaj urboj laŭ loĝantaro en la ŝtato en 2019[4] estas: Belo Horizonte (2.512.070 homoj), Uberlândia (691.305 homoj), Contagem (663.855 homoj), Juiz de Fora (568.873 homoj), Betim (439.340 homoj).

Esperanto en Minas Gerais

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Esperanto-movado en Minas Gerais.

Minas Gerais ĉiam havis tre vigla Esperanto-movadon ekde 19-a jarcento. Tie okazis multaj Esperanto-kunsidoj kaj naskiĝis multaj gravaj esperantistoj.

Tie naskiĝis Ismael Gomes Braga

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ