Monda raporto pri feliĉo

World Happiness Report (esperante, la Monda raporto pri feliĉo) estas eldono kiu enhavas artikolojn kaj rangotabelojn de nacia feliĉo, sur bazo de taksoj inter respondantoj de iliaj propraj vivoj, kiu la raporto ankaŭ igas korelativaj kun diversaj faktoroj de vivkvalito.[1] Je la marto de 2023, oni ses fojoj laŭvice rangis Finnlandon kiel la plej feliĉa lando en la mondo.[2][3][4][5]

Tutmondaj niveloj de feliĉo kiel mezuras la Monda raporto pri feliĉo (2023).

La raporto estas eldonita de la tiel nomita Sustainable Development Solutions Network (“Solvada reto pri daŭripova disvolviĝo”), tutmonda iniciato de la Unuiĝintaj Nacioj.[1] La raporto ĉefe uzas datumojn el opinisondo de la Enketo Gallup. La publiko povas elŝuti la ĉiujarajn raportojn el la retejo de la Monda raporto pri feliĉo.[1] La redaktoroj de la raporto por 2023 estas John HELLIWELL, Richard LAYARD, Jeffrey SACHS, Jan-Emmanuel DE NEVE, Lara AKNIN kaj WANG Shun.

Historio

En julio de 2011, la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj adoptis rezolucion N-ro 65/309, Happiness: Towards a Holistic Definition of Development (“Feliĉo: Cele al tuteca difino de disvolviĝo”), kiu invitis membrajn landojn mezuri la feliĉon de iliaj homoj kaj uzi la datumojn por gvidi publikan politikon.[6] La 2an de aprilo, 2012, tio ĉi estis sekvita de unua UN altnivela renkontiĝo, la t.n. Wellbeing and Happiness: Defining a New Economic Paradigm (“Bonfarto kaj feliĉo: Difini novan ekonomian paradigmon”), kie prezidis la UNa Sekretario Ĝenerala BAN Ki-moon kaj Ĉefministro Jigme THINLEY de Butano, nacio kiu adoptis Malnetan enlandan feliĉon anstataŭ Malneta enlanda produkto kiel ilia ĉefa indikilo de disvolviĝo.[7][8]

La unua Monda raporto pri feliĉo estas eldonita la 1an de aprilo 2012 kiel baza teksto por altnivela renkontiĝo de la UN: Bonfarto kaj feliĉo: Difini novan ekonomian paradigmon, kiu ricevis internacian atenton.[7][9] La unua raporto skizis la staton de l’ monda feliĉo, la kialoj de feliĉo kaj mizero, kaj politikaj implicoj rezulte de kazaj studoj. En 2013, la dua Monda raporto pri feliĉo estis eldonita, kaj en 2015 la triona. Ekde 2016, oni eldonis ĝin ĉiujare la 20an de marto, por koincidi kun la Internacia Tago de Feliĉo, fiksita de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj.[10]

Referencoj