Montara kuono

La Montara kuono, Cuon alpinus, nomta ankaŭ Azia natura hundoHindia natura hundo, estas specio de kanisedo indiĝena de Suda kaj Sudorienta Azio. Ĝi estas la nura vivanta membro de la genro Cuon, kiu diferencas el Canis pro sia limigita nombro de molaroj kaj pli granda nombro de mampintoj. La kuonoj estas klasitaj kiel endanĝeritaj fare de IUCN, pro pliiĝanta habitatoperdo, malpliiĝo de predbazo, konkurenco kun aliaj predantoj, persekutado kaj eble malsanoj devenaj kaj el hejmaj kaj el sovaĝiĝintaj hundoj.[1]

Cuon.alpinus-cut.jpg
Cuon.alpinus-cut
Paro de kuonoj ĉe Animala Parko Port Lympne, Kent, GB.
Cuon-alpinus-map.png
Cuon-alpinus-map

La kuono esta tre sociema animalo, kiu loĝas en grandaj klanoj kiu eventuale disiĝas al malgrandaj hundaroj por ĉasadi. Ili ĉefe predas mezgrandajn hufulojn. Malkiel plej sociemaj kanisedoj (sed similaj al Makul-likaonoj), kuonoj lasas siajn idojn unue manĝi post la ĉasmortigo. Kvankam ili timas el homoj, kuonaroj estas sufiĉe kuraĝaj por ataki grandajn danĝerajn animalojn kiaj aproj, bubaloj, kaj eĉ tigrojn.

Bildaro

Referencoj

Eksteraj ligiloj