Nematodoj

Nematodojfadenvermoj (NematodaNemathelminthes) [1] estas filumo de muduloj. Multaj el ili estas parazitoj. Unu el iliaj apartaĵoj estas la konstanta nombro de ĉeloj por ĉiuj individuoj el la sama specio. Unu el la plej famaj fadenvermoj estas Caenorhabditis elegans, kiu utilas kiel model-organismo por genetiko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nematodoj

Biologia klasado
Regno:Bestoj Animalia
Subregno:Eumetazoa
(senranga filumo)Duflankuloj Bilateria
Superfilumo:Muduloj Ecdysozoa
Filumo:Nematodoj Nematoda
Rudolphi, 1808
Klasoj (disputataj)

La moderna taksonomio ne plu uzas la unuan el la du sekvaj tradiciaj klasoj:
Adenophorea
   Subklaso Enoplia
   Subklaso Chromadoria
Secernentea
   Subklaso Rhabditia

ordo Rhabditida
ordo Strongylida

   Subklaso Spiruria

ordo Ascaridida
ordo Camallanida
ordo Drilonematida
ordo Spirurida

   Subklaso Tylenchia

ordo Aphelenchida
ordo Tylenchida
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La nematodoj estas varia besta filumo enloĝanta larĝan gamon da medioj. Nematodaj specioj estas malfacile distingeblaj unuj disde aliaj, kaj kvankam super 25 000 el ili estis priskribitaj,[2][3] de kiuj pli ol duono estas parazitaj, estas taksite ke pli ol 40 000 specioj ekzistas; taksoj de 500 000 ĝis 1 miliono da specioj[4] ne estas apogitaj per postaj taksoj.[5] Nematodoj estas klasigitaj kune kun insektoj kaj aliaj similaj bestoj en la klado Mudulo, kaj, male al platvermoj, havas tubulajn digestajn sistemojn kun malfermaĵoj ĉe ambaŭ finoj.

Nematodoj sukcese adaptiĝis al preskaŭ ĉiu ekosistemo de mara (salakvo) ĝis dolĉakvo, al plej diversaj grundoj, kaj de la polusregionoj ĝis la tropikoj, same kiel de la plej alta ĝis la plej malsupra de altecoj. Ili estas ĉieaj en dolĉakvaj, maraj, kaj surteraj medioj, kie ili ofte plimultas ol aliaj bestoj en kaj individuaj kaj speciaj kalkuloj, kaj estas trovitaj en lokoj tiel diversspecaj kiel montoj, dezertoj kaj profundaj submaraj fosegoj. Ili estas trovitaj en ĉiu parto de la litosfero de la tero,[6] eĉ ĉe grandaj profundoj, 0.9-3.6 km (3,000-12,000 ft), sub la surfaco de la Tero en orminejoj en Sudafriko.[7][8][9][10][11] Ili reprezentas 90% de ĉiuj bestoj sur la marfundo.[12] Ilia nombra hegemonio, ofte superante milionon da individuoj por kvadrata metro kaj respondeca pri proksimume 80% de ĉiuj individuaj bestoj sur la tero, ilia diverseco de vivocikloj, kaj ilia ĉeesto sur diversaj trofaj niveloj indikas gravan rolon en multaj ekosistemoj.[13][14] Ekzistas proksimume 2271 genroj en 256 familioj.[15] La multaj parazitaj formoj inkludas patogenojn en la plej multaj plantoj kaj bestoj. Triono de la genroj ekzistas kiel parazitoj de vertebruloj; proksimume 35 nematodaj specioj troveblas en homoj.[15]

Nathan Cobb, nematologo, priskribis la ĉie-econ de nematodoj sur la Tero tiel:

Citaĵo
 Mallonge dirite, se la tuta afero en la universo krom la nematodoj estus balaita for, nia mondo daŭre estus malklare rekonebla, kaj se, kiel senkorpaj spiritoj, ni tiam povis esplori ĝin, ni devus trovi ĝiajn montojn, montetojn, valojn, riverojn, lagojn, kaj oceanojn reprezentitajn de filmo de nematodoj. La loko de urboj estus deĉifrebla, ĉar por ĉiu amasiĝado de homoj ekzistus ekvivalenta amasiĝado de certaj nematodoj. Arboj daŭre starus kiel fantomaj vicoj reprezentantaj niajn stratojn kaj aŭtovojojn. La loko de la diversaj plantoj kaj bestoj daŭre estus deĉifrebla, kaj, se havus ni sufiĉan scion, en multaj kazoj eĉ iliaj specioj povus esti determinitaj per ekzameno de iliaj iamaj nematodparazitoj. 

La termino "nematodo" derivas el la greka νηματώδης (plurale νηματώδεις), aliĝenre νηματῶδες (plurale νηματώδη);[16] en Latino: Nematoda.

Kelkaj taksonoj

Referencoj

Bibliografio

  • (August 1976) “The structure of the ventral nerve cord of Caenorhabditis elegans”, Philos. Trans. R. Soc. Lond. B Biol. Sci. 275 (938), p. 327–348. doi:10.1098/rstb.1976.0086. 
  • (2004) “A new system for Nematoda: combining morphological characters with molecular trees, and translating clades into ranks and taxa”, R Cook: Nematology Monographs and Perspectives 2. E.J. Brill, Leiden, p. 633–653.