Nemo Mettler

svisa kantisto

Nemo Mettler (naskiĝis la 3-an de aŭgusto 1999 en Biel/Bienne), pli bone konata kiel Nemo, estas svisa repisto kaj kantisto, kiu ludas violonon, pianon kaj drumon.[1] Nemo reprezentis Svislandon kaj venkis la Eŭrovizian Kantokonkurson 2024 per la kanto "The Code".[2][3] Ri loĝas en Berlino. Pri sia kanto, Nemo deklaris: "Mi volas rompi kelkajn kodojn"[4]. La kanto referencas al duuma kodo, kiu rilatas al la klasifiko de genra duumismo.

Nemo Mettler
Persona informo
NaskonomoNemo Mettler
Naskiĝo3-an de aŭgusto 1999 (1999-08-03) (24-jaraĝa)
en Bielo
Lingvojgermanaanglasvisgermana
ŜtatanecoSvislando
Okupo
Okupokantisto • repisto • muzikisto • plurinstrumentisto • musical theatre actor • kantoverkistoproduktoro
VerkojThe Code
TTT
Retejohttps://www.nemothings.com
vdr

Persona vivo

En novembro 2023, Nemo elŝrankiĝis kiel neduuma en artikolo de SonntagsZeitung. En la artikolo Nemo diras, ke ri preferas esti referencata per sia persona nomo anstataŭ pronomoj en la germana[5], kaj per they/them en la angla.[6][7]

Referencoj