Nevada-Semipalatinsk

kontraŭnuklea movado

Nevada-Semipalatinsk (kazaĥe Невада-Семей) estas internacia kontraŭnuklea movado organizita de la publika persono kaj verkisto de Kazaĥia SSR Olĵas Sulejmenov la 28-an de februaro 1989 kiu rezultis en unu el ĉefaj kontraŭnukleaj movadoj en Sovetunio.[1] Tiu movado altiris milojn da personoj al ties protestoj kaj kampanjoj kiuj finfine kondukis al la fermo de la atomtestejo de Semipalatinsk en nordorienta Kazaĥio en 1991.[2][3][4] La movado estis nomita "Nevada Semipalatinsk" por montri solidarecon kun similaj movadoj en Usono cele al la fermo de la Nevada Atomtestejo.[5]

Nevada-Semipalatinsk
aspekto de geografia regiono
kontraŭatomenergia movado
Komenco28-a de februaro 1989
Lando(j)Kazaĥio vd
SidejoAlmato, Kazaĥio
Fondinto(j)Olĵas Sulejmenov vd
Retejo[http:// Oficiala retejo]
vdr

Referencoj

Vidu ankaŭ