Kazaĥa lingvo

tjurka lingvo parolata en Kazaĥio

Kazaĥa lingvo (kazaĥe қазақ тілі, kazaĥe qazaq tili) estas nordokcidenta tjurka lingvo parolata ĉefe de kazaĥoj. Ĝi estas kun rusa lingvo unu el naciaj lingvoj de Kazaĥio. Ĝiaj ISO 639 kodoj estas kaz kaj kk. Ĝi estas simila al kirgiza lingvo kaj karakalpaka lingvo.

Kazaĥa lingvo
Қазақ тілі (Qazaq tili)
Mapo
lingvo • moderna lingvo
Kipchak–Nogai • Kipĉaka lingvaro
Parolata enKazaĥio, Rusio, Uzbekio, Mongolio, Kirgizio, Ĉinio
Parolantoj12 900 000
Skribocirila, araba, latina alfabetoj
Lingvistika klasifiko
Altaja (diskutata)
Tjurkaj lingvoj
Kipĉakaj lingvoj
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Kazaĥio
Reguligita deMinisterio pri Kulturo kaj Informado de Kazaĥio, Ministerio pri Kulturo kaj Sporto de Kazaĥio
Lingva statuso1 sekura
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1kk
  ISO 639-2kaz
  ISO 639-3kaz
  Glottologkaza1248
Angla nomoKazakh
Franca nomokazakh
Vikipedio
vdr
Kazaĥlingvanoj

Kazaĥa lingvo estas ankaŭ parolata en Afganio, Ĉinio, Irano, Kirgizio, Mongolio, Rusio, Taĝikio, Turkio, Turkmenio, Ukrainio kaj Uzbekio, entute estas proksimume 10 milionoj da parolantoj. Signifa parto de parolantoj loĝas en Germanio. Pri Rusio vidu artikolon Kazaĥa lingvo en Rusio.

Kazaĥa lingvo uzas modifitan cirilan alfabeton, modifitan araban (en Ĉinio, Irano, Afganio) kaj la latinan alfabeton (en Turkio). Estas antaŭvidata (dekreto, leĝo[1]) ke en 2025 ankaŭ Kazaĥio enkondukos la latinan skribon kiu konsistos el 32 literoj[2]. Per tiu decido Kazaĥio volus malproksimiĝi de la rusa intelekta kaj kultura spacoj, laŭ la rusa magazino Expert[3]

Kazaĥa lingvo en Rusio

Laŭ tutrusia popolnombrado de 2010 kazaĥan lingvon en Rusio konas 401 455 loĝantoj (0,29 % de la tuta respondintaro)[4].

Vidu ankaŭ: Lingva lernejo en Muzeono.

Vidu ankaŭ

Referencoj