Semej

(Alidirektita el Semipalatinsk)

Semej, laŭ kazaĥa lingvo Семей estas urbego en Provinco Orienta Kazaĥio (Kazaĥio). Ĝis 2007 la oficiala nomo (pli konata nomo) estis Semipalatinsk.

Larĝa panoramo pri Semej
Semej
urbo • urbego

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo070000–071411
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro350 201  (2020) [+]
Loĝdenso1 668 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 80° 14′ O (mapo)50.41111111111180.2275 [+]
Alto206 m [+]
Areo210 km² (21 000 ha) [+]
HorzonoUTC+06:00 [+]
Semej (Orienta Kazaĥio)
Semej (Orienta Kazaĥio)
DEC
Situo de Semej
Semej (Kazaĥio)
Semej (Kazaĥio)
DEC
Situo de Semej

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Semey [+]
vdr
Situon de Semej montras la ruĝa punkto
Vojo en Semej
Irtiŝo ĉe Semej

Bazaj informoj

Geografio

Semej situas en la nordorienta parto de la lando laŭ ambaŭ bordoj de Irtiŝo. La maldekstra urboparto estas Nova-Semej. Oskemeno troviĝas 176, Pavlodar 310, Astano 624, Kokŝetau 809, Almato 834, Petropavlo 895, Taraz 1073, Kostanaj 1182, Turkistano 1201, Ŝimkento 1214, Aktobe 1629, Atirau 2097 kilometrojn.

Katedralo de Semej

Loĝantaro

JaroLoĝantaro
188117,820
189726,353
191034,400
192656,100
1939109,700
1959149,800
1979270,400
1989317,100
1999269,600

Historio

Arta muzeo en Semej

La iama Semipalatinsk estis fondita kiel rusa fortikaĵo en 1718, tamen je distanco 18 km de la nuna loko. Proksime estis monaĥejo, kiu konsistis el sep palacoj, pri tio Semipalatinsk ricevis la loknomon. Post jardekoj la loko iĝis komerca centro, tial en 1728 la fortikaĵo ricevis la rajton preni doganon. En 1778 pro la oftaj inundoj la homoj translokiĝis al la nuna loko. Semipalatinsk urbiĝis en 1782, tiutempe oni jam konstruis ponton. En 1854 la urbo iĝis regiona administra centro. Post jardekoj la urbo havis ankaŭ industrion. En 1930 alvenis la unua trajno.

Atombombaj eksperimentoj

En 1949 je distanco de 150 km oni tie eksplodigis la unuan sovetunian atombombon, tial la urbo ricevis fifamon. Resume okazis 456 eksplodoj.La radioaktiva elfalaĵo disvastiĝis super grandega areo, kaj entute pli ol 2 milionoj da homoj estis elmetitaj al la radiado kaj radioaktiva elfalaĵo[1].

En 1991 pro protesto de la loĝantoj finiĝis la eksplodadoj. En 2007 la urbo estis alinomita Semej por ne rememori pri la nukleaj eksperimentoj.

Trafiko

Semej havas flughavenon kun flugoj eĉ al Moskvo, du stacidomojn, 2 vojajn kaj fervojan pontojn, fine havenon. En la urbego aŭtobusoj servas.

Eduko

En Semej pluraj universitatoj kaj 29 mezlernejoj funkcias.

Klimato

La klimato de Semej estas seka, jare pluvas nur 275 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, en julio iom pli. La averaĝa temperaturo estas 4,3 °C, vintre iam estis −48 °C, somere ofte pli ol 40 °C.

Vidindaĵoj

Moskeo en Semej

Famuloj

Ĝemelurboj

Vidu ankaŭ

Referencoj

Eksteraj ligiloj