Niĝero

lando en okcidenta Afriko
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la ŝtato en Afriko. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Niĝero (rivero).

Niĝero (oficiala nomo: Niĝera respubliko en la franca lingvo République du Niger) estas respubliko, eksa franca kolonio, en Okcidenta Afriko kun demokrate elektita registaro. Ĝi havas limon kun Alĝerio kaj Libio norde, Ĉado oriente, Niĝerio kaj Benino sude kaj Malio kaj Burkina Faso okcidente. La nomo devenas de la rivero Niĝero, kiu trafluas la relative dense loĝatan sudokcidentan parton de la lando.

Niĝero
Niĝera respubliko
République du Niger

Detaloj

Detaloj

DetalojDetaloj
Nacia himno: 'La Nigérienne'
situo
respublikosuverena ŝtatolando sen maralirolando
Bazaj informoj
ĈefurboNiameo
Oficiala(j) lingvo(j)franca lingvo
Uzata(j) lingvo(j)haŭsa
Plej ofta(j) religio(j)islamo
Areo1 267 000 km²
Loĝantaro22 772 361 (2020)
Loĝdenso165 loĝ./km²
LoĝantojHaŭsoj
Zarmaoj
Horzono+1
Interreta domajnone
LandokodoNE
Telefona kodo+227
Internacia aŭtokodoRN
Plej alta punktoMont Idoukal-n-Taghès
Plej malalta punktoNiĝero
Politiko
Politika sistemorespubliko
ŜtatestroMohamed Bazoum (ekde 2021)
ĈefministroOuhoumoudou Mahamadou (ekde 2021)
Sendependiĝo disde Francio3-a de aŭgusto 1960
Ekonomio
Valutookcidentafrika franko (CFA)
MEPlaŭ 2007
– suma4,17 mrd US$
– pokapa313 US$
vdr

Niĝero estas lando sen maraliro enhavanta partojn de Saharo, Sahelo kaj partojn de la sudana regiono. La loĝantaro ofte suferas pro troa sekeco kaj malsatego[1] La lando estas unu el la plej malriĉaj de la mondo laŭ la indico de homa disvolviĝo. Dum la lastaj jaroj ekestis defioj rilate al la stabileco en la lando pro infiltrado de ĵihadismaj milicoj[2].

Historio

Vodabaj virinoj en tradiciaj vestaĵoj

En 1921 la lando iĝis kolonio de Francio kaj parto de Franca Okcidenta Afriko. En 1960 ĝi akiris sendependecon, sed fariĝis milita respubliko. En 1993 okazis la unuaj multpartiaj elektoj.

Ekonomio

Grava ekonomia faktoro estas la minado de Urano norde de Agadez fare de la franca firmao Areva. Niĝero estas la plej grava afrika produktanto de Urano[3] kaj liveras 40% de la Urano bezonata de Francio.[4]

Naturo

La Nacia Parko W inkludas areojn de tri landoj, nome Niĝero, Benino kaj Burkino.

Politiko

La niĝera konstitucio aprobita per referendumo en 2010 estas surbaze de tiu en Francio konsistante el duonprezidenta sistemo de registaro kun rekta demokratio por la elekto de la prezidento (ĉiujn kvin jarojn). La ŝtatestro kaj ĉefkomandanto de la armetrupoj havas ampleksajn potencojn. La preziento nomumas kaj eksigas la registaron estrita de la ĉefministro. La tradiciaj regantoj (france: chefs traditionnels) estas sub la kontrolo de ŝtato. Sur loka nivelo ili prenas sur sin juĝajn taskojn, interalie[5].

Politikaj indicoj publikigitaj de neregistaraj organizaĵoj
Indeksa nomoindeksa valoroMonda Rangointerpreta helpoJaro
Indekso de fragilaj ŝtatoj96 el 12021 de 179Stabileco de la lando: Alarmo

0 = tre daŭrigebla / 120 = tre alarmaRango: 1 = plej delikata lando / 179 = plej stabila lando

2021[6]
indekso de demokratio3.22 el 10125 de 167Aŭtoritata reĝimo

0 = aŭtoritata reĝimo / 10 = plena demokratio

2021[7]
Libereco en la Monda Indekso51 el 100Libereco statuso: parte libera

0 = ne libera / 100 = libera

2022[8]
Gazetara Libereco-Indekso67,8 el 10059 el 180Rekoneblaj problemoj por gazetara libereco

100 = bona situacio / 0 = tre serioza situacio

2022[9]
Indekso de Korupta Percepto (CPI)31 el 100124 el 1800 = tre korupta / 100 = tre pura2021[10]

La 26-an de julio 2023 sekve de puĉo prezidanto Mohamed Bazoum estis eksigita kaj la potencon transprenis la Nacia Konsilio pri Gardado de la Patrujo subestre de generalo Abdourahamane Tchiani. La Ekonomia Komunumo de Okcidentafrikaj Ŝtatoj kondamnis la puĉon, same kiel Unuiĝintaj Nacioj, Francio kaj Usono. Malio, Burkino kaj Gvineo subtenis ĝin.

Ekstera politiko

Niĝero apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de ĉi-momente 77 ŝtatoj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano. Ĝi estas ankaŭ membro de la Afrika Unio kaj la Komunumo Ekonomia de Okcidentafrikaj Ŝtatoj kaj membras ankaŭ en la Niĝeria Basena Aŭtoritato kaj la Basena Komisiono de la Lago Ĉadio (franca mallongigo CBLT), la Movado de Nealiancitaj Landoj, la Organizaĵo de Islama Kunlaboro kaj la Organizaĵo por la Harmoniigo de Komerca Juro en Afriko (angla mallongigo OHADA). La plej okcidentaj regionoj de Niĝerio estas kunigitaj kun apudaj regionoj de Malio kaj Burkino sub la Integrita Disvolva Aŭtoritato de la Regiono Liptako-Gurma, ofte konata kiel la Aŭtoritato de Liptako-Gurma (akronime ALG).

La 17-an de septembro 2023 Malio, Niĝero kaj Burkino establis Aliancon de Ŝtatoj de Sahelo, kadre de kiu ili aranĝos komunan defendon kaj kunlaboron. La 16-an de marto 2024 Niĝero informis pri nuligo de la milita kunlaboro kun Usono kaj postulis foriron de la usonaj trupoj de sia teritorio.

Lingvoj

Lingvoj: haŭsa (parolata de 56% de la loĝantaro kaj kiun 85% niĝeranoj komprensas), la songai-djerma lingvaro, la fulana, la tamaja kaj la franca.

Esperanto

En Niĝero ekzistas Niĝerlanda Esperanto-Klubo ne aliĝinta al UEA.

Bibliografio

  • Thomas Krings, Sahelländer, WBG-Länderkunden, Wissenschaftliche Buchgesellschaft Darmstadt, 2006, ISBN 3-534-11860-X

Referencoj

Vidu ankaŭ