Nacia himno

Nacia himno ĝenerale estas patriota muzika komponaĵo, kiu laŭdas la hejmlandon, la historion, la tradiciojn aŭ la farojn de la nacio, aŭ estas alimaniere por ĝi grava. La himno povas esti aŭ oficiale agnoskita de la registaro, aŭ funkcias en sia rolo pro ĝenerala, tradicia interkonsento de la popolo.

Manuskripto de Wilhelmus (1570-aj j.)

La vorto "himno" originas de la greka vorto Hymnos, kiu signifas "laŭda kanto". En la jaroj de naciŝtata kreado en la 19a kaj 20a jarcentoj, plej multaj nacioj adoptis la himnon per sia deklaro de nacia suvereneco. Per la nacia himno estas kutime malfermi aŭ subskribi ŝtatajn eventojn, militajn eventojn kaj ankaŭ sportajn eventojn.

Laŭnature la nacia himno devas esti mallonga. La averaĝa longo de nacia himno estas ĉirkaŭ unu minuto. Plejparte la naciaj himnoj estas komponitaj en la stilo marŝahimna. Manpleno da landoj elektis trumpetan elvokon kiel la nacian himnon. Eŭropa koloniismo influis la transmarajn koloniojn, do landoj en Afriko, Azio kaj Latin-Ameriko ankaŭ adoptis himnojn laŭ eŭropa stilo.

Himno fariĝas la nacia himno de lando laŭ la konstitucio de la ŝtato (kiel en Francio), per la leĝo (kiel en Usono), aŭ nur per forto de tradicio (kiel en la kazo de Britio). Dramaj ŝanĝoj en la reĝimo aŭ aliaj dramaj eventoj foje kaŭzas ŝanĝon en la nacia himno. Ekzemple la rusa himno estis ŝanĝita kvin fojojn ekde 1833.

Lingvoj

Plej ofte la himnoj uzas la oficialan lingvon de la lando aŭ la lingvon plej popularan en ĝi. Tamen ekzistas esceptoj. La himno de Barato, Ĝana Gana Mana, havas tekston en la bengala lingvo forte influita de sanskrito. En landoj kun pli ol unu nacia lingvo povas esti pluraj lingvoversioj de la teksto. Ekzemple la Svisa psalmo havas kvar diversajn strofojn en la germana, franca, itala kaj romanĉa. O Canada havas du strofojn en la angla kaj franca. La nacia himno de Sud-Afriko estas unika pro tio, ke uzas kvin el dek unu oficialaj lingvoj de la lando en unu teksto.

Kelkaj himnoj estas sentekstaj. Marcha Real, la himno de multetna kaj multlingva Hispanio, malgraŭ diversaj proponoj plu ne havas tekston[1]. Kosovo decidis uzi neniun tekston en sia himno Eŭropo pro multetna karaktero de la lando[2]. Plej rimarkinda restas la eŭropa himno ĉar por eviti lingvajn problemojn, ankaŭ en tiu himno oni rezignis pri teksto. Pro tio la eŭropa himno ne havas oficialan tekston kaj do ne eblas kanti ĝin.

Iuj ekzempleroj

Dum la 19a kaj 20a jarcentoj, kun la progreso de naciismo, plej multaj landoj adoptis nacian himnon, kiu povas ekzisti apud aliaj komunaj patriotaj kantoj. Tamen kelkaj himnoj devenas de pli fruaj epokoj. La plej malnova himno estas Wilhelmus de Nederlando, verkita dum la okdekjara milito inter la jaroj 1568 kaj 1572 kaj oficialigita en 1932.

La nacia himno de Japanio, Kimi Ga Jo, havas la plej malnovan tekston verkitan en Heian-epoko (794-1185), tamen melodio por ĝi estis komponita en la 19-a jarcento. Male estis ĉe la nacia himno de Pakistano - por la melodio komponita en 1949 oni verkis la tekston nur en 1952, kaj intertempe la komponaĵo funkciis sentekste.[3].

God Save the Queen (Dio Protektu la Reĝinon), la nacia himno de Britio kaj unu el du himnoj de Nov-Zelando, estis prezentita unuafoje en 1745 sub la titolo God Save the King (Dio Protektu la Reĝon).

En 1780 Danio elektis la unuan el siaj du himnoj, la reĝan himnon Kong Christian stod ved højen mast. Marseljezo estis verkita en 1972 kaj en 1795 iĝis la nacia himno de Francio.

Ee Mungu Nguvu Yetu, la himno de Kenjo, estas unu el la unuaj komisiitaj naciaj himnoj. Verkis ĝin Kenia Himna Komisiono en 1963 por servi kiel la nacia himno post la sendependiĝo de Britio.

Antaŭ la ekŝtatiĝo, la himno de Israelo, Hatikva (La Espero) servis kiel la himno de la cionisma movado, kaj pli kaj pli de la juda popolo, sed kontraŭe al multaj naciaj himnoj, kies muziko estas en maĵora skalo, ties muziko estas en minora.

Himnoj de membroj de UN

Ĉi tiu listo prezentas himnojn de la membroŝtatoj de Unuiĝintaj Nacioj[4]. Por aliaj teritorioj vidu malsupre.

LandoTitolo de la himno
 AfganioMillī Surūd (Nacia Himno)
 AlbanioHymni i flamurit (Himno al la flago)
 AlĝerioKassaman (Ni ĵuras)
 AndoroEl Gran Carlemany (La granda Karolo la Granda)
 AngoloAngola Avante (Antaŭen Angolo)
 Antigvo kaj BarbudoFair Antigua, We Salute Thee (Justa Antigvo, ni salutas vin)
 ArgentinoHimno Nacional Argentino (Nacia himno de Argentino)
 ArmenioMer Hayreniq (Nia Patrujo)
 AŭstralioAdvance Australia Fair (Antaŭeniru Bel-Aŭstralio)
 AŭstrioLand der Berge, Land am Strome (Montara lando, tero sur rivero)
 AzerbajĝanoAzərbaycan marşı (Marŝo de Azerbajĝano)
 BahamojMarch On, Bahamaland (Marŝu Plu, Bahama Lando)
 BarejnoBahrainona (Nia Barejno)
 BangladeŝoAmar Shonar Bangla (Mia ora Bengalo)
 BaratoĜana Gana Mana (Vi, la reganto de ĉiuj mensoj)
 BarbadoIn Plenty and In Time of Need (Dum Multhava kaj Malhava Tempoj)
 BelorusioMy, biełarusy (Ni, belorusoj)
 BelgioLa Brabançonne (La kanto de Brabanto)
 BelizoLand of the Free (Lando de la liberuloj)
 BeninoL'Aube Nouvelle (La nova tagiĝo)
 BirmoKaba Ma Kyei (Ĝis la fino de la mondo)
 BocvanoFatshe leno la rona (Estu Beata, ĉi tiu Lando Nobla)
 BolivioHimno Nacional de Bolivia (Nacia Himno de Bolivio)
 Bosnio kaj HercegovinoIntermeco
 BraziloHino nacional do Brasil (Brazila Nacia Himno)
 BritioGod Save the Queen (Dio protektu la Reĝinon)
 BrunejoAllah Peliharakan Sultan (Alaho benu la sultanon)
 BulgarioMila Rodino (Kara Patrujo)
 BurkinoUne Seule Nuit (Unu sola nokto)
 BurundoBurundi Bwacu (Nia Burundo)
 ButanoDruk tsendhen (La Reĝlando de Tondrodrako)
 Centr-Afrika RespublikoLa Renaissance (La Renaskiĝo)
 ĈadoLa Tchadienne (La kanto de Ĉado)
 ĈeĥioKde domov můj (Kie estas hejmo mia?)
 ĈilioHimno Nacional de Chile (Nacia Himno de Ĉilio)
 ĈinioYìyǒngjūn Jìnxíngqǔ (La Marŝo de la Volontuloj)
 DanioDer er et yndigt land (Jen estas ĉarma lando)
 Dominika RespublikoNacia himno de Domingo
 DominikoIsle of Beauty, Isle of Splendour (Insulo de Belo, Insulo de Pompo)
 Ebura BordoL'Abidjanaise (Kanto de Abiĝano)
 EgiptioBiladi, Biladi, Biladi (Mia lando, mia lando, mia lando)
 EkvadoroSalve, Oh Patria (Saluton, ho Patrujo)
 Ekvatora GvineoCaminemos pisando las sendas de nuestra inmensa felicidad (Ni iru la vojon de nia granda feliĉo)
 EritreoErtra, Ertra, Ertra (Eritreo, Eritreo, Eritreo)
 EstonioMu isamaa, mu õnn ja rõõm (Mia patrujo, mia feliĉo kaj ĝojo)
 EtiopioWodefit Gesgeshi, Widd Innat Ityopp'ya (Marŝu antaŭen, kara patrino Etiopio)
 FiĝioBlessing Grant, O God of Nations (Donu benon al Fiĝio, Dio de l' nacioj)
 FilipinojLupang Hinirang (Elektita Lando)
 FinnlandoMaamme (Nia lando)
 FrancioMarseljezo
 GabonoLa Concorde (La Konkordo)
 GambioFor The Gambia Our Homeland (Por Gambio Nia Hejmlando)
 GanaoGod Bless Our Homeland Ghana (Dio Benu Nian Hejmlandon Ganaon)
 GermanioDas Deutschlandlied (La kanto de l' germanoj)
 GrekioImnos is tin Eleftherian (Himno je la libero)
 GrenadoHail Grenada (Saluton Grenado)
 GujanoDear Land of Guyana, of Rivers and Plains (Kara Lando Gujana, Rivera kaj Palma)
 GvatemaloHimno Nacional de Guatemala (Nacia Himno de Gvatemalo)
 GvineoLiberté (Libereco)
 Gvineo-BisaŭoEsta É a Nossa Pátria Bem Amada (Tio estas nia amata hejmlando)
 ĜibutioDjibouti (Ĝibutio)
 HaitioLa Dessalinienne (La kanto de Dessalines)
 HispanioMarcha Real (Reĝa Marŝo)
 HonduroHimno Nacional de Honduras (Nacia Himno de Honduro)
 HungarioHimnusz (Himno)
 IndonezioIndonesia Raya (Granda Indonezio)
 IrakoMawtini (Mia Patrujo)
 IranoSorud-e Melli-je Ĝomhuri-je Eslami-je Iran (Nacia Himno de la Islama Respubliko Irano)
 IrlandoAmhrán na bhFiann (La kanto de soldato)
 IslandoLofsöngur (Himno)
 IsraeloHatikva (Espero)
 ItalioIl Canto degli Italiani (La kanto de la italoj)
 JamajkoJamaica, Land We Love (Jamajko, lando kiun ni amas)
 JapanioKimi Ga Jo (Via Regado)
 JemenoUnuiĝinta Respubliko
 JordanioAs-Salam al-Malaki al-Urduni (Pacon al la Reĝo de Jordanio)
 KaboverdoCântico da Liberdade (Kanto de la Libereco)
 KamboĝoNokoreach (Majesta Reĝlando)
 KamerunoÔ Cameroun, Berceau de nos Ancêtres (Ho Kameruno, Lulilo de niaj Prauloj)
 KanadoO Canada (Ho Kanado)
 KartvelioTavisupleba (Libero)
 KataroAs-Salam al-Amiri (Pacon al Amir)
 KazaĥioMeniñ Qazaqstanım (Mia Kazaĥio)
 KenjoEe Mungu Nguvu Yetu (Ho Dio de tuta kreaĵaro)
 KiproImnos is tin Eleftherian (Himno je la libero)
 KirgizioNacia himno de Kirgizio
 KiribatoTeirake Kaini Kiribati (Ekstaru Kiribato)
 KolombioNacia Himno de Kolombio
 KomorojUdzima wa ya Masiwa (La Unio de la Grandaj Insuloj)
 Respubliko KongoLa Congolaise (La kanto de Kongo)
 Demokratia Respubliko KongoDebout Congolais (Leviĝu Konganoj)
 KroatioLijepa naša domovino (Bela nia patrujo)
 KostarikoHimno Nacional de Costa Rica (Nacia himno de Kostariko)
 KuboHimno de Bayamo
 KuvajtoAl-Nasheed Al-Watani (Nacia Himno)
 LaosoPheng Xat Lao (Himno de la laosa popolo)
 LatvioDievs, svētī Latviju (Dio, benu Latvion)
 LesotoLesotho Fatse La Bontata Rona (Lesoto, la lando de niaj patroj)
 LibanoKulluna lil-Watan lil-Ula lil-Alam (Ĉiuj ni! Por niaj Patrujo, Flago kaj Gloro)
 LiberioAll Hail, Liberia, Hail! (Ĉiuj salutu, Liberion salutu)
 LibioLibio, Libio, Libio
 LiĥtenŝtejnoOben am jungen Rhein (Supre ĉe l' juna Rejn')
 LitovioTautiška giesmė (Nacieca himno)
 LuksemburgoOns Hémécht (Nia Hejmlando)
 MadagaskaroRy Tanindrazanay malala ô (Ho nia amata pralando)
 MalajzioNegaraku (Mia lando)
 MalavioMulungu dalitsa Malaŵi (Dio benu Malavion)
 Nord-MakedonioDenes nad Makedonija (Hodiaŭ super Makedonio)
 MaldivojGaumii salaam (Nacia saluto)
 MalioPour l’Afrique et pour toi, Mali (Por Afriko kaj por vi, Malio)
 MaltoL-Innu Malti (La himno de Malto)
 MarokoAl-naŝid al-ŝarif (Himno Ŝerifa)
 Marŝala InsularoForever Marshall Islands (Por ĉiam Marŝala Insularo)
 MaŭricioMotherland (Patrujo)
 MaŭritanioNacia himno de Maŭritanio
 MeksikoHimno Nacional Mexicano (Nacia Himno de Meksiko)
 Federacio de MikronezioPatriots of Micronesia (Patriotoj de Mikronezio)
 MoldavioLimba noastră (Nia lingvo)
 MonakoHymne Monégasque (Monaka himno)
 MongolioNacia himno de Mongolio
 MontenegroOj, svijetla majska zoro (Ho, hela maja mateno)
 MozambikoPátria Amada (Patrujo Amata)
 NamibioNamibia, Land of the Brave (Namibio, Lando de la Bravuloj)
 NauroNauru Bwiema (Nauro, nia patrujo)
 NederlandoWilhelmus (Vilhelmo)
 NepaloSajaun Thungā Phulkā (Centoj da floroj)
 NiĝeroLa Nigérienne (La kanto de Niĝero)
 NiĝerioArise, O Compatriots (Leviĝu, ho sampatrujanoj)
 NikaragvoSalve a ti, Nicaragua (Gloron al vi, Nikaragvo)
 Nord-KoreioPatriota Kanto
 NorvegioJa, vi elsker dette landet (Jes, ni amas ĉi landon)
 Nov-ZelandoGod Defend New Zealand (Dio Defendu Nov-Zelandon)
God Save the Queen (Dio Protektu la Reĝinon)
 OmanoAs-Salam as-Sultani (Sultana saluto)
 Orienta TimoroPátria (Patrujo)
 PakistanoQaumi Tarana (Nacia Himno)
 PalaŭoBelau rekid (Nia Palaŭo)
 PanamoHimno Istmeño (Istma Himno)
 Papuo-Nov-GvineoO Arise, All You Sons (Ho Leviĝu, Ĉiuj Filoj)
 ParagvajoParaguayos, Républica o muerte! (Paragvajanoj, Respubliko aŭ morto!)
 PeruoNacia Himno de Peruo
 PollandoMazurek Dąbrowskiego (Mazurko de Dąbrowski)
 PortugalioA Portuguesa (La kanto de Portugalio)
 RuandoRwanda Nziza (Belega Ruando)
 RumanioDeșteaptă-te, române! (Vekiĝu, ho rumano!)
 RusioNacia Himno de la Rusia Federacio
 SalomonojGod Save Our Solomon Islands (Dio protektu niajn Salomonojn)
 SalvadoroHimno Nacional de El Salvador (Nacia Himno de Salvadoro)
 San-MarinoInno Nazionale della Repubblica (Nacia Himno de la Respubliko
 Sankta LucioSons and Daughters of Saint Lucia (Filoj kaj Filinoj de Sankta Lucio)
 Sankta-Kito kaj NevisoO Land of Beauty! (Ho Lando de Belo)
 Sankta Vincento kaj la GrenadinojSaint Vincent, Land so beautiful (Sankta Vincento, Lando tiel belega)
 SamooThe Banner of Freedom (La Standardo de Libero)
 Santomeo kaj PrincipeoIndependência total (Plena Sendependeco)
 Sauda ArabioAs-Salam al-Malaki (La reĝa saluto)
 SenegaloPincez tous vos koras, frappez les balafons (Premu ĉiujn viajn koraojn, frapu la balafonojn)
 SerbioBože pravde (Dio justa)
 SejŝelojKoste Seselwa (Aliĝu ĉiuj sejŝelanoj)
 SieraleonoHigh We Exalt Thee, Realm of the Free (Alte ni Gloras Vin, Lando de la Liberuloj)
 SingapuroMajulah Singapura (Progresu Singapuro)
 SirioHumat ad-Diyar (Gardantoj de la Hejmlando)
 SlovakioNad Tatrou sa blýska (Super Tatro fulmas)
 SlovenioZdravljica (Tosto)
 SomalioQolobaa Calankeed (Gloru la Patrujon)
 SrilankoSri Lanka Matha (Patrino Srilanko)
 Sud-AfrikoNacia himno de Sud-Afriko
 SudanoNahnu Jund Allah Jund Al-watan (Ni estas la soldatoj de la Dio kaj de nia Patrujo)
 Sud-KoreioNacia himno de Sud-Koreio
 Sud-SudanoSouth Sudan Oyee! (Sud-Sudano hura!)
 SurinamoGod zij met ons Suriname (Dio kun nia Surinamo)
 SvazilandoNkulunkulu Mnikati wetibusiso temaSwati (Ho nia Di-sinjoro de la svazioj)
 SvedioDu gamla, du fria (Vi maljuna, vi libera)
  SvislandoSvisa psalmo
 TaĝikioSurudi milli (Nia amata lando)
 TajlandoPhleng Chat (Nacia Himno)
 TanzanioMungu ibariki Afrika (Dio benu Afrikon)
 TogolandoSalut à toi, pays de nos aïeŭ (Saluton al vi, lando de niaj prauloj)
 TongoKo e fasi 'o e tu'i 'o e 'Otu Tonga (Kanto de la reĝo de Tongo-insuloj)
 Trinidado kaj TobagoForged from the Love of Liberty (Forĝita el la Amo de Libero)
 TunizioHimat Al Hima (Defendantoj de la Patrujo)
 Turkioİstiklâl Marşı (Marŝo de Sendependeco)
 TurkmenioGaraşsyz, Bitarap Türkmenistanyň Döwlet Gimni (Nacia Himno de Sendependa Neŭtrala Turkmenio)
 TuvaloTuvalu mo te Atua (Tuvalo por Dio)
 UgandoOh Uganda, Land of Beauty (Ho Ugando, Lando de Belo)
 UkrainioŜĉe ne vmerla Ukraina (Ankoraŭ ne mortis Ukrainio)
 Unuiĝintaj Arabaj EmirlandojĪschī Bilādī (Longe vivu mia nacio)
 UrugvajoHimno Nacional Uruguayo (Urugvaja Nacia Himno)
 UsonoThe Star-Spangled Banner (La Stelplena Standardo)
 UzbekioNacia himno de Uzbekio
 VanuatuoYumi, Yumi, Yumi (Ni, Ni, Ni)
 VenezueloGloria al Bravo Pueblo (Gloron al la Brava Popolo)
 VjetnamioTiến quân ca (La Marŝkanto)
 ZambioStand and sing for Zambia, proud and free (Stariĝu kaj kantu por Zambio, fiera kaj libera)
 ZimbabvoSimudzai Mureza WeZimbabwe (Estu Benita la lando Zimbabvo)

Himnoj de aliaj landoj kaj teritorioj

La listo inkluzivas himnojn de fakte sendependaj ŝtatoj, kiuj ne estas membroj de Unuiĝintaj Nacioj. Pluraj el ili havas malgrandan aŭ nenian rekonon de la internacia komunumo. Iujn el ili oni trovas partoj de la supre listigitaj landoj.

LandoTitolo de la himno
 AbĥazioAiaaira (Venko)
ĈednestrioHimno de Ĉednestrio
 KosovoEŭropo (himno)
Montara KarabaĥoAzat u ankakh Artsakh (Libera kaj sendependa Arcaĥo)
 Turka Respubliko Norda Kiproİstiklâl Marşı (Marŝo de Sendependeco)
 PalestinoFida'i (Mia redempto)
SomalilandoSamo ku waar (Vivu longe en paco)
Sud-OsetioNacia Himno de Sud-Osetio
 Tajvano (Respubliko Ĉinio)San Min Ĉu-i (La Tri Principoj de la Nacio)
Himno de la Nacia Flago
  VatikanurboInno e Marcia Pontificale (Himno kaj Marŝo Pontifika)

Himnoj de dependaj teritorioj kaj regionoj

LandoTitolo de la himno
 AndaluzioHimno de Andaluzio
 AnglioGod Save the Queen (Dio Protektu la Reĝinon)
Land of Hope and Glory (Lando de espero kaj gloro)
And did those feet in ancient time (Pratempe en Anglujo ĉu)
BalearojLa Balanguera (nur Majorko)
BretonioBro gozh ma zadoù (Antikva lando de miaj patroj)
CuraçaoHimno di Kòrsou
 EŭskioNacia himno de Eŭskio
 FeroojTú alfagra land mítt (Ho, mia plej kara lando)
FlandrioDe Vlaamse Leeuw (La flandra leono)
GalegioOs Pinos (La pinoj)
GroningenGrönnens laid (La kanto de Groningen)
 GronlandoNunarput utoqqarsuanngoravit (Nia lando, kiu fariĝis do malnova)
 ĜibraltaroGod Save the Queen (Dio Protektu la Reĝinon)
Ĝibraltara Himno
KantabrioHimno a la Montaña (Himno al la Monto)
KatalunioEls Segadors (La Agristoj)
 Kajmana InsularoBeloved Isles Cayman (Amataj Insuloj Kejmanaj)
 KimrioHen Wlad Fy Nhadau (Lando de miaj patroj)
KornvaloBro Goth Agan Tasow (Antikva lando de niaj patroj)
Aŭtonoma Respubliko KrimeoHimno de Krimeo
 KukinsulojTe Atua Mou E (Dio estas vero)
 ManksoO Land of Our Birth (Ho Lando de Nia Naskiĝo)
 Porto-RikoLa Borinqueña
  SkotlandoThe Flower of Scotland (Floro de Skotlando)
Scotland the Brave (Skotlando Brava)
TatarioHimno de Tatario
 Turkoj kaj KajkojGod Save the Queen (Dio Protektu la Reĝinon)
Valo de KaŭkoHimno al Valle del Cauca
ValonioLe chant des Wallons (La kanto de la valonoj)

Vidu ankaŭ

Referencoj