Oscar Pistorius

Oscar Leonard Carl Pistorius (familinoma prononco pɪstɔriəs; naskiĝinta la 22-an de novembro 1986, do nun 37-jara) estas sudafrika kurtdistanca kuristo. Kvankam ambaŭ kruroj de li estis amputitaj sub la genuo kiam li aĝis 11 monatojn, li konkurencas en sportaj eventoj por homoj de nur unu kruro amputita sub la genuo kaj en eventoj por sportistoj sen ortopedia malhelpo.

Oscar Pistorius
Pistorius je la Mondĉampionado de Atletiko 2011 en Daegu, Suda Koreio
Pistorius je la Mondĉampionado de Atletiko 2011 en Daegu, Suda Koreio
atleto
atletiko
kurtadistanca kuro
NomoOscar Pistorius
Naskiĝola 22-an de novembro 1986 en Johannesburg,  Sud-Afriko
Alto184 cm
Pezo80,6 kg
Medaloj
Olimpikoj
OroSomera Paralimpiko 2004200-metra kuro
BronzoSomera Paralimpiko 2004100-metra kuro
OroSomera Paralimpiko 2008100-metra kuro
OroSomera Paralimpiko 2008200-metra kuro
ArĝentoSomera Paralimpiko 2008400-metra kuro
ArĝentoMondĉampionado de Atletiko 20114 x 400 metra stafeta kuro
OroSomera Paralimpiko 2012400-metra kuro
OroSomera Paralimpiko 20124 x 400 metra stafeta kuro
ArĝentoSomera Paralimpiko 2012200-metra kuro
vdr

Post kiam li ĉampioniĝis en pluraj Paralimpikoj, Pistorius provis eniri internaciajn konkuradojn por sportistoj sen ortopedia malhelpo, malgraŭ persistaj protestoj de la Internacia Asocio de Atletikaj Federacioj (IAAF) kaj akuzoj ke liaj artefaritaj korpopartoj donus al li maljustan avantaĝon. Pistorius fine venkis en tiu leĝa kverelo. En la Mondĉampionado de Atletiko en 2011, Pistorius fariĝis la unua amputito kiu gajnis mondĉampionadan medalon. En la Somera Olimpiko de 2012, Pistorius fariĝis la unua amputito de du kruroj kiuj akceptiĝis kiel olimpika sportisto. Aldone en la Somera Paralimpiko de 2012, Pistorius gajnis orajn medalojn en la viraj 400-metra kuro kaj en la 4 x 400 metra stafeta kuro. Krome li prenis arĝentan medalon en la 200-metra kuro, starigante mondan rekordon en la duonfinalo.

En februaro 2013, Pistorius fatale pafis sian fianĉinon, Reeva Steenkamp, en lia loĝejo en Pretoria. Li diris, ke li erare supozis ke la fianĉino estus entrudanta bandito, sed li estis arestita kaj akuzita pro murdo. Ĉe lia proceso en 2014 li estis juĝita kulpa de murdo. La 21-an de oktobro 2014 li estis kondamnita al kvin jaroj de enkarcerigo. En novembro 2021, la sudafrikaj prizonaj aŭtoritatoj lanĉis la unuajn procedurajn paŝojn por konsideri la provliberigon de Oscar Pistorius, malliberigita pro la murdo de sia amatino.