Pamonjo
Pamonjo estas brazila bongustaĵo, ofta en la ŝtatoj de la nordoriento kaj ankaŭ en Gojaso, Mato-Groso, Minas-Ĝerajso, Paranao, San-Paŭlo kaj Tokantinoj. Ĝi probable devenas de indiĝena kuirarto.[1]
Pamonjo | |||
---|---|---|---|
Pamonjo pakita en maizaj pajleroj | |||
Ĉefaj ingrediencoj | Maizo, sukero aŭ salo, margarino aŭ butero kaj lakto | ||
Origino | Brazilo | ||
Etimologio
La nomo "pamonha" devenas de la vorto tupia pa'muñã[2], kiu signifas "glueca".
En la libro O dialeto caipira, de Amadeu Amaral, oni aludas kaj al la pamonha kaj al la curau.
Populare, en Brazilo, iu maldiligenta, malrapida aŭ stulta estas nomata "pamonha".[3]
Preparado
La ĝenerala maniero prepari la kaĉon, komuna al pluraj receptoj, estas jena: la verda (ne matura) maizo estas raspita kaj la rezulta maso estas miksita kun lakto (aŭ kokosa lakto), salo (aŭ sukero), butero, cinamo kaj herboj. Ĉi tiu pasto estas metita en tubojn faritajn per la maizspika ŝelo mem (aŭ per banana folio), ligitaj ĉe la ekstremaĵoj. La pamonjoj estas kuiritaj ĝis ilia pasto atingas firman kaj molan konsistencon.
En la Brazila Mezokcidento ekzistas salita kaĉo, nomata sala kaĉo, plenigita de viando aŭ kolbaso, aŭ dolĉa kaĉo, kiu havas fromaĝon el Minas-Ĝerajso kiel plenigaĵon.[4]
En la Brazila Nordoriento,[5] la kaĉo estas preparita kun kokosa lakto. En aliaj regionoj, ĝi povas esti maiza kuko, kiu, kiam ĝi estas preta, estas envolvita en bananajn foliojn, kaj servata, ĝi estas dissolvita en akvo kaj sukero, ricevante la nomon "drinkaĵo de pamonjo".[5]
Pamonjo de Piracikabo
La pamonjoj de Piracicaba (Piracikabo) akiris famecon en la 1960-aj jaroj, kiam la komunumo fabrikis pli ol 5 000 pamonjojn ĉiutage por esti distribuataj tra la tuta ŝtato San-Paŭlo. Ili fariĝis tiel nacie konataj, ĉefe pro la vokoj de la laŭtparoliloj de vendistaj aŭtoj : "Pamonjoj, pamonjoj de Piracicaba estas la pura maiza kremo, venu provi mian sinjorinon ...".
La pamonjoj de Piracicaba jam estas parto de populara brazila kulturo kaj, nuntempe, ekzistas projektoj por eksporti la pamonjoj al aliaj landoj.
Vidu ankaŭ
- Tamalo
- Zongzio
Bildaro
- Envolvitaj pamonjoj
- Familia produktado de pamonjo
- Malferma envolvaĵo de pamonjo
Referencoj
Eksteraj ligiloj kaj noto
- Pamonhas de Piracicaba
- Pamonhas de Caeté
- Pamonha é sabor do Vale
- O Sabor Junino Arkivigite je 2006-06-26 per la retarkivo Wayback Machine
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Pamonha en la portugala Vikipedio.