Pohan

urbo en Sud-Koreio

Pohang (aŭ Pohan, koree 포항시, laŭ ĉinaj literoj 浦項市) estas metropolo, universitata urbego kaj mara havenurbo en Sud-Koreio.

Larĝa panoramo en Pohan
Pohan
urbo en Sud-Koreio • urbego
Administrado
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro520 305  (2011) [+]
Loĝdenso462 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 129° 22′ O (mapo)36.032222222222129.36536° 2′ N, 129° 22′ O (mapo) [+]
Areo1127,24 km² ( 112 724 ha) [+]
Pohan (Suda Koreio)
Pohan (Suda Koreio)
DEC
Pohan
Pohan
Situo de Pohan

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pohang [+]
vdr
Urbodomo de Pohan

Bazaj informoj

Geografio

Poŝtejo
Kampuso

Pohan situas en la sudorienta parto de la lando laŭ la Japana Maro ĉe enfluo de rivero. Teguo troviĝas 80, Seulo 272 km [1].

Historio

En areo Pohan arkeologoj trovis malgrandajn vilaĝojn kaj dolmenojn el periodo de 1500-300 a.K. Daŭre estis tie nur malgranda fiŝkaptista vilaĝo ĝis la 20-a jarcento. En 1930 oni konstruis modernan havenon, poste la iama fiŝkaptista vilaĝo kreskis rapide havanta la statuson urbeto (1931) kaj urbo en 1949. Dum la korea milito la haveno estis tre signifa. En la 21-a jarcento jam gravas la instruado, 2 universitatoj funkcias en la metropolo.

Ekonomio

En 1968 la Pohan iĝis pezindustria centro kun produktado de ŝtaloj, tio alportis la lokan ekonomion (ŝipkonstruado, fiŝbredejoj, ktp). La ĉirkaŭaj ebenaĵoj produktas diversajn agrikulturajn produktojn, kaj la maro provizas fiŝojn. Tradiciaj industrioj estas produktado de vinoj kaj brandoj.

Klimato

En Pohan la jara averaĝa temperaturo estas 14 °C, tio varias inter 10-19 °C. Inter novembro-marto foje estas ankaŭ frostoj. En la plena jaro oni mezuras precipitaĵojn averaĝe 1,152 mm. Inter junio-septembro pli ofte falas pluvo.

Trafiko

Monumento en Pohan
Turo en Pohan

Pohan havas bonajn ligilojn voje kaj fervoje. En la haveno funkcias ankaŭ pramoj al la proksimaj insuloj. La metropolo havas flughavenon. Enurbe aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.

Vidindaĵoj

  • marborda strando
  • Budhisma templo
  • monumento

Servoj

Famuloj

En Pohan naskiĝis politikisto Ji Mjong-bak

Ĝemelurboj

Fontoj