Prezidanto de la Eŭropa Konsilio

Tiu ĉi artikolo temas pri la prezidanto de la Eŭropa Konsilio, antaŭvidata laŭ la Traktato de Lisbono. Por la jam ekde 1958 dufoje jare nomumita prezidanto de la Konsilio de la Eŭropa Unio vidu la artikolon Prezidanto de la Konsilio de la Eŭropa Unio.

La prezidanto de la Eŭropa Konsilio estas pozicio ene de la instituciaro de la Eŭropa Unio, kiu estis redifinita laŭ la Traktato de Lisbono de la jaro 2007. La unua prezidanto de la Eŭropa Konsilio estis Herman Van Rompuy (Belgio), la 1-an de decembro 2014 anstataŭis lin Donald Tusk (Pollando), kiun la 1-an de decembro 2019 sekvis Charles Michel.

Prezidanto de la Eŭropa Konsilio
President of the European Council
Charles Michel
Charles Michel
publika posteno
Komenco1-a de decembro 2009 vd
AntaŭePresident-in-Office of the European Council vd
RetejoOficiala retejo
vdr
Herman Van Rompuy (Belgio), prezidanto de la Eŭropa Konsilio de la 1-a de decembro 2009 ĝis la 30-a de novembro 2014
Donald Tusk (Pollando), prezidanto de la Eŭropa Konsilio de la 1-a de decembro 2014 ĝis 30-a de novembro 2019

Historio

Laŭ iama stato, la prezidanto de la Eŭropa Konsilio estis la registara gvidanto de tiu EU-membroŝtato, kiu laŭvice havis la taskon prezidi la Konsilion de la Eŭropa Unio (tiun prezidon plenumas laŭ temaj kunvenoj la koncernaj fakaj ministroj el la registaro de la prezidanta membroŝtato, plej elstare la ministro pri eksteraj rilatoj de tiu registaro, kiu kutime dum la sesmonata oficoperiodo nomatas la "prezidanto de la konsilio de la Eŭropa Unio").

Ambaŭ pozicioj en la Eŭropa Unio laŭ la tiam validaj traktatoj ŝanĝiĝis ĉiujn ses monatojn inter la EU-membroŝtatoj laŭ fiksita listo, kies sinsekvo povis esti nur unuanime ŝanĝata de la Eŭropa Konsilio laŭ artikolo 203 frazo 2 de la traktato pri fondo de la Eŭropa Komunumaro. Laŭ la devena ŝtato de ambaŭ prezidantoj oni parte en la amaskomunikiloj vortumas, ke la koncerna ŝtato "prezidas la EU-konsilion".

Listo de iamaj prezidantoj

PrezidantoDeĜisLando
Jean-Luc Dehaene199331-a de decembro 1993Belgio
Andreas Papandreou1-a de januaro 199430-a de junio 1994  Grekio
Helmut Kohl1-a de julio 199431-a de decembro 1994  Germanio
François Mitterrand1-a de januaro 199517-a de majo 1995  Francio
Jacques Chirac17-a de majo 199530-a de junio 1995  Francio
Felipe González1-a de julio 199531-a de decembro 1995  Hispanio
Lamberto Dini1-a de januaro 199618-a de majo 1996  Italio
Romano Prodi18-a de majo 199630-a de junio 1996  Italio
John Bruton1-a de julio 199631-a de decembro 1996  Irlando
Wim Kok1-a de januaro 199730-a de junio 1997  Nederlando
Jean-Claude Juncker1-a de julio 199731-a de decembro 1997  Luksemburgo
Tony Blair1-a de januaro 199830-a de junio 1998  Britio
Viktor Klima1-a de julio 199831-a de decembro 1998  Aŭstrio
Gerhard Schröder1-a de januaro 199930-a de junio 1999  Germanio
Paavo Lipponen1-a de julio 199931-a de decembro 1999  Finnlando
António Guterres1-a de januaro 200030-a de junio 2000  Portugalio
Jacques Chirac1-a de julio 200031-a de decembro 2000  Francio
Göran Persson1-a de januaro 200130-a de junio 2001  Svedio
Guy Verhofstadt1-a de julio 200131-a de decembro 2001  Belgio
José María Aznar1-a de januaro 200230-a de junio 2002  Hispanio
Anders Fogh Rasmussen1-a de julio 200231-a de decembro 2002  Danio
Konstantinos Simitis1-a de januaro 200330-a de junio 2003  Grekio
Silvio Berlusconi1-a de julio 200331-a de decembro 2003  Italio
Bertie Ahern1-a de januaro 200430-a de junio 2004  Irlando
Jan Peter Balkenende1-a de julio 200431-a de decembro 2004  Nederlando
Jean-Claude Juncker1-a de januaro 200530-a de junio 2005  Luksemburgo
Tony Blair1-a de julio 200531-a de decembro 2005  Britio
Wolfgang Schüssel1-a de januaro 200630-a de junio 2006  Aŭstrio
Matti Vanhanen1-a de julio 200631-a de decembro 2006  Finnlando
Angela Merkel1-a de januaro 200730-a de junio 2007  Germanio
José Sócrates1-a de julio 200731-a de decembro 2007  Portugalio
Janez Janša1-a de januaro 200830-a de junio 2008  Slovenio
Nicolas Sarkozy1-a de julio 200831-a de decembro 2008  Francio
Mirek Topolánek1-a de januaro 20098-a de majo 2009  Ĉeĥio
Jan Fischer9-a de majo 200930-a de junio 2009  Ĉeĥio
Fredrik Reinfeldt1-a de julio 200931-a de decembro 2009  Svedio

Traktato de Lisbono

Laŭ la Traktato de Lisbono de 2007 la prezidanto de la Eŭropa Konsilio estas elektata de la Eŭropa Konsilio por la oficperiodo de du jaroj kaj duono. Por elektiĝo necesas du-triona plimulto kaj sama plimulto necesas por eventuala malelekto. Elektiĝo aŭ nur konfirmo de la Eŭropa Parlamento ne estas necesa. La prezidanto povas plenumi la oficon maksimume dum du 2,5-jaraj oficperiodoj.

Inter la taskoj de la prezidanto estas precipe la preparo de la laboro de la Eŭropa Konsilio. Tiom longe kiom li ne interferas kun la taskaroj de la Alta Reprezentanto por la komuna ekstera kaj sekureca politiko de la Eŭropa Unio, la prezidanto de la Eŭropa Konsilio ankaŭ estas la ekstera reprezentanto de la Unio rilate al la komuna ekstera kaj sekureca politiko de la Eŭropa Unio. Dum sia eŭropa oficodaŭro, la prezidanto ne rajtas plenumi nacian postenon.

Salajro

La salajro de la posteno similas al tiu de la prezidanto de la Eŭropa Komisiono, kiu ricevas proksimume 270.000 € ĉiujare. Kiel prezidanta sidejo antaŭvidatas la Résidence Palace en Bruselo.[1]

Kritiko

Ankoraŭ ne klaras, kiun efiko havos la novdifino de la pozicio pri la prezidanto de la Eŭropa Konsilio al la rango kaj politika potenco de la prezidanto de la Eŭropa Komisiono. Multaj politike engaĝitaj eŭropanoj timas, ke la komunuma kaj almenaŭ parte demokratie strukturigita karaktero de la Eŭropa Unio povus endanĝeriĝi pro tio, ke la pinta reprezentanto de la Eŭropa Unio ne estas la pinta reprezentanto de la Eŭropa Komisiono, kaj ne estas legitimata fare de la EU-parlamento[2].

Prezidantoj

La 19-an de novembro 2009 Herman Van Rompuy, tiam ĉefministro de Belgio estis nomumita la unua prezidanto de la Eŭropa Konsilio. La 1-an de decembro 2014 anstataŭis lin Donald Tusk, eksĉefministro de Pollando.

Eksteraj ligiloj

Referencoj