Prezidanto de la Eŭropa Parlamento

La Eŭropa Parlamento estas gvidata de la prezidanto, elektata por 2,5-jara oficperiodo.

Prezidanto de la Eŭropa Parlamento
President of the European Parliament
emblemo
Roberta Metsola
Roberta Metsola
pozicio
parolanto • pozicio
Komenco1952 vd
AntaŭePrezidanto de la Komuna Asembleo de EKKŜ vd
RetejoOficiala retejo
vdr

Tiu oficperiodo estas egala al la duono de la parlamanta oficperiodo. Kutime la ĉefaj frakcioj de la parlamento faras interkonsenton komence de ĉiu parlamenta oficperiodo (tiel nomata "teĥnika interkonsento"), por dividi inter si la du prezidantajn oficperiodojn de la parlamenta oficperiodo.

Prezidanto reprezentas parlamenton ekstere kaj gvidas ĝiajn debatojn.

Kronologio

Kelkaj el la prezidantoj de la Parlamento estis patroj de la eŭropa integriĝo kiel Paul-Henri Spaak, Alcide De Gasperi kaj Robert Schuman. Tri virinoj okupis la postenon, Simone Veil, Nicole Fontaine kaj Roberta Metsola.

Prezidantoj de la Komuna Eŭropa Asembleo, 1952–1958

PeriodoPrezidantoLanda partioEŭropa frakcioLando
19521954Paul-Henri SpaakPSBSocialistoj  Belgio
1954Alcide De Gasperi[1]DCKristanaj Demokratoj  Italio
19541956Giuseppe PellaDCKristanaj Demokratoj  Italio
19561958Hans FurlerCDUKristanaj Demokratoj Federacia Respubliko Germanio

Prezidantoj de la Eŭropa parlamenta Asembleo kaj de la nomumita Eŭropa Parlamento, 1958–1979

PeriodoPrezidantoLanda PartioEŭropa FrakcioLando
Prezidantoj de la Eŭropa Parlamenta Asembleo, 1958-1962
19581960Robert SchumanMRPKristanaj Demokratoj  Francio
19601962Hans FurlerCDUKristanaj Demokratoj Federacia Respubliko Germanio
Prezidantoj de la nomumita Eŭropa Parlamento[2], 1962-1979
19621964Gaetano MartinoPLILiberaluloj kaj proksimuloj  Italio
19641965Jean Pierre DuvieusartPSC-CVPKristanaj Demokratoj  Belgio
19651966Victor LeemansPSC-CVPKristanaj Demokratoj  Belgio
19661969Alain PoherMRPKristanaj Demokratoj  Francio
19691971Mario ScelbaDCKristanaj Demokratoj  Italio
19711973Walter BehrendtSPDPartio de Eŭropaj Socialdemokratoj Federacia Respubliko Germanio
19731975Cornelis BerkhouwerVLDLiberaluloj kaj proksimuloj  Nederlando
19751977Georges SpénalePSSocialistoj  Francio
19771979Emilio ColomboDCKristanaj Demokratoj  Italio

Prezidantoj de la senpere elektita Eŭropa Parlamento (ekde 1979 ĝis nun)

PeriodoTempoNomoFrakcioLando
1.1979–1982Simone VeilLDR  Francio
1982–1984Piet DankertSoc  Nederlando
2.1984–1987Pierre PflimlinEPP  Francio
1987–1989Lord PlumbED  Britio
3.1989–1992Enrique Barón CrespoSoc  Hispanio
1992–1994Egon KlepschEPP  Germanio
4.1994–1997Klaus HänschSoc  Germanio
1997–1999José María Gil-RoblesEPP  Hispanio
5.1999–2002Nicole FontaineEPP  Francio
2002–2004Pat CoxELDR  Irlando
6.2004–2007Josep Borrell FontellesSoc  Hispanio
2007–2009Hans-Gert PötteringEPP  Germanio
7.2009–2012Jerzy BuzekEPP  Pollando
2012–2014Martin SchulzSoc  Germanio
2014Gianni PittellaSoc  Italio
8.2014–2017Martin SchulzSoc  Germanio
2017–2019Antonio TajaniEPP  Italio
9.2019–2022David SassoliSoc  Italio
2022Roberta MetsolaEPP  Malto

Referencoj