Prezidento de Respubliko Ĉinio

prezidanto de Respubliko Ĉinio (Tajvano)

La Prezidento de Respubliko Ĉinio, nune ofte referencata kiel la Prezidento de Tajvano,[1][2][3] estas la ŝtatestro de Respubliko Ĉinio, kaj ĉef-komandanto de la Armeo de la Respubliko Ĉinio. Tiu posteno iam havis aŭtoritaton super Kontinenta Ĉinio, sed ĝia restinta jurisdikcio estas limigita al Tajvano, Penghuoj, Ĝinmenoj, Macuoj, kaj aliaj pli malgrandaj insuloj ekde la fino de la dua ĉina enlanda milito.

Prezidento de Respubliko Ĉinio
中華民國總統
emblemo
flago
Tsai Ing-wen
Tsai Ing-wen
pozicio
prezidento de la respubliko
Komenco1-a de januaro 1912 vd
AntaŭeEstro de la Nacia Registaro de Ĉinio vd
Lando(j)TajvanoRespubliko Ĉinio vd
RetejoOficiala retejo
vdr

Origine elektita de la Nacia Asembleo, la prezidenteco estas nun komprenita kiel ceremonia postenon sen reala plenumpovo ĉar Tajvano estas komprenata kiel parlamenta respubliko. Ekde la prezidenta balotado de 1996, la prezidento estas rekte elektita per plureco de voĉdonado por kvar-jara regotempo, kaj la postenuloj estas limigitaj al servado dum maksimume du regotempoj. Tsai Ing-wen sukcedis Ma Ying-jeou la 20an de Majo, 2016, kaj iĝis la unua virino prezidento en la historio de Tajvano.

Referencoj

Eksteraj ligiloj