Puerto Montt


Puerto Montt estas urbego, havenurbo, ĉefdiocezo, universitata urbo en suda Ĉilio, en regiono Los Lagos. Ĝi estas ankaŭ regiona kaj provinca ĉefurboj, krome ĝi estas konsiderita la "ĉefurbo" de ĉilia Patagonio.

Puerto Montt
urbo en Ĉilio • urbego

Flago

Blazono

FlagoBlazono
Administrado
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro169 736  (2017) [+]
Loĝdenso3 331 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 72° 56′ U (mapo)-41.4718-72.939641° 28′ S, 72° 56′ U (mapo) [+]
Alto14 m [+]
Areo50,95 km² (5 095 ha) [+]
HorzonoUTC-04:00 [+]
Puerto Montt (Ĉilio)
Puerto Montt (Ĉilio)
DEC
Puerto Montt
Puerto Montt
Situo de Puerto Montt

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Puerto Montt [+]
vdr
Mapo pri Ĉilio, kie estas trovebla Puerto Montt en la suda landparto

Bazaj informoj

Geografio

Puerto Montt situas apud golfo de Pacifiko. Temuco troviĝas en distanco de 306 km, Koncepciono estas 516 km for, Talcahuano 529, Rancagua (Ĉilio) 835,Santiago de Ĉilio 914, Valparaiso 944, Viña del Mar 950, Punta Arenas 1308, Antofagasta (urbo) 1996, Iquique 2379 kaj Arica 2569 km.

Historio

Origine tiu loko estis kovrita per densa arbaro. En 1851 ekspedicio alvenis por fari vojon, sed ili konstruis ankaŭ domojn. Puerto Montt mem estis fondita post 2 jaroj, la loknomo venis de aktuala prezidanto Manuel Montt, kiu tiutempe allogis germanojn vivi tie ĉi. En 1969 malriĉuloj okupis lokojn por konstrui domojn. Post tagoj 250 policanoj atakis ilin, ĉiuj ĵuskonstruitaj hejmoj estis bruligitaj kaj 8 domokupantoj estis mortpafitaj.

Panoramo en Puerto Montt
Urbodomo de Puerto Montt

Ekonomio

Ekonomio de Puerto Montt estas bazita sur agrikulturo, brutaro, fiŝkaptado de salmoj kaj lignaĵindustrio.

Trafiko

Puerto Montt havas signifan havenon kaj flughavenon. El la urbego kuras vojoj al nordo kaj sudo.

Klimato

Puerto Montt havas malsekan oceanan klimaton kun abunda pluvokvanto. Jare pluvas po 1765 mm. En ĉiuj monatoj pluvas. La averaĝa temperaturo estas 10 °C. Frostoj estas tre maloftaj, la ĉefaj frostaj monatoj estas inter aprilo kaj oktobro. Inter januaro-aprilo foje mezuris eĉ 30 °C.

Vidindaĵoj

Katolika kirko en Puerto Montt
Panoramo en Puerto Montt

Ĝemelurboj

Eksteraj ligiloj