Reĝa Societo de Kemio

scienca societo en Britio

La Reĝa Societo de Kemio (angle The Royal Society of Chemistry, akronime: RSC) estas sciencula asocio kaj faka asocio en Britio kies celo estas: "progreso de kemiaj sciencoj". La organizaĵo antaŭenigas esploradon, publikigas revuojn, librojn kaj datumbazojn same kiel okazigas konferencojn, seminario, kaj laborgrupojn.

Reĝa Societo de Kemio
emblemo
scienca societo • profesia asocio • eldonejo • sindikata federacio • neprofitcela organizaĵo • eldonejo de malfermita aliro
Komenco1980 vd
AntaŭeChemical Society • Faraday Society • Royal Institute of Chemistry • Societo por Analiza Kemio vd
Geografia situo, 0° 8′ 20″ U (mapo)51.5089-0.1390000000000151° 30′ 32″ N, 0° 8′ 20″ U (mapo)
Lando(j)Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
SidejoBurlington House
Reĝa Societo de Kemio (Granda Londono)
Reĝa Societo de Kemio (Granda Londono)
DEC
Reĝa Societo de Kemio
Reĝa Societo de Kemio
Map
Reĝa Societo de Kemio
Ĉefestro(j)Gillian Reid vd
Membro deORCID • Publikiga Etika Komitato • Publishers Association Limited • Society Publishers' Coalition • Asocio de Akademiaj Publikaĵoj de Malferma Aliro • Asocio de Eldonistoj de Edukaj kaj Profesiaj Societoj • CHORUS • International Association of Scientific, Technical, and Medical Publishers vd
Lingvoj

angla lingvo

RetejoOficiala retejo
vdr

Agado

La organizaĵo estas la profesia korpo por kemio en Britio kaj havas la aŭtoritaton doni la titolon de licencita kemiisto (angle Chartered Chemist, CChem) al kandidatoj kun adekvataj kvalifikoj.

La organizaĵo estis fondita en 1980 de fuzio de la Kemia Societo, la Reĝa Instituto de Kemio, la Societo Faraday kaj la Societo por Analiza Kemio. La Reĝa Societo de Kemio estas membro de la Eŭropa Societo de Kemio (EuChemS) [1].

La organizaĵo subtenas kemian edukadon kaj esploradon sur ĉiuj niveloj. antaŭenigas plejbonecon en kemiaj sciencoj, per subteno en mezlernejoj kaj altlernejoj en Britio kaj Irlando; subteno por bazlernejoj kaj internaciaj lernejoj; subteno por instruado kaj esplorado en universitatoj, atestado kaj trejnado por doktoriĝo; subteno por kompanioj de la kemia industrio; kaj subteno por gradaj kursoj pri kemio, en 70 universitatoj tra la mondo.

Ĝia ĉefsidejo situas en Burlington House, strato Piccadilly, Londono. Ankaŭ, la asocio havas konstruaĵojn en Kembriĝo, inkluzive de la multaj ĵurnalaj sistemoj, kiuj estas eldonataj de la organizaĵo. La organizaĵo aljuĝas premiojn, medalojn, subvenciojn kaj disponigas financadon, subtenon kaj rekonon al tiuj kiuj implikitaj en la kemiaj sciencoj.

La organizaĵo estas organizita en sekcioj bazitaj sur esplorkampoj, kaj regionaj filioj, kaj en Britio kaj eksterlande.

Organizo

La organizaĵo estas organizita en naŭ sekciojn kiuj kovras larĝajn areojn de kemio, sed ankaŭ inkluzivas interesgrupojn kiuj estas pli temigis certajn areojn. La fakoj estas la jenaj:

Lokaj filioj

La organizaĵo estas tutmonde interkonektita de geografia reto konsistanta el 35 lokaj filioj en la Unuiĝinta Reĝlando, kaj 23 lokaj filioj ekster la UR. Ĉiu el tiuj lokaj filioj profitas de unu el dek regionaj grupoj. En la landoj de la Komunumo de Nacioj kaj multaj aliaj landoj ekzistas lokaj reprezentantaroj de la organizaĵo, kaj foje pluraj agadoj estas okazigitaj.

La geografiaj areoj en Britio kie la asocio havas filiojn: Nord-Irlando, Skotlando, Kimrio, Orienta Anglio, la Midlands, Nord-Orienta Anglio, Nord-Okcidenta Anglio, Sud-Orienta Anglio, Sud-Okcidenta Anglio.

La geografiaj areoj kaj landoj kie la asocio havas filiojn: en Afriko: Niĝerio, du filioj en Sudafriko, Tunizio, en Aŭstralio; en Azio; Honkongo, Ĉina Popola Respubliko, kvin filioj en Hindio, Japanio, Malajzio, Novzelando, Pakistano, Singapuro, Sri-Lanko; en Eŭropo: Belgio, Finnlando, Italio; en Mezoriento: Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj; en Ameriko: Orienta Usono [2].

Regionaj kaj internaciaj oficejoj

La asocio havas tri regionajn oficejojn en Britio: en Anglio: Kembriĝo, Londono kaj Nord-Irlando.

Internaciaj oficejoj: Usono: Vaŝingtono, Filadelfio; Ĉina Popola Respubliko: Pekino, Ŝanhajo; Germanio: Berlino; Barato; Bengaluro; Japanio: Tokio

Eldonado

La organizaĵo publikigas multajn akademiajn ĵurnalojn kovrantajn ĉiujn kampojn de kemio. La ĝenerala ĵurnalo eldonita ene de la organizaĵo estas nomata Chemistry World, kiu estas ĉiumonate distribuita inter la membroj de la organizaĵo. Ekde 2004, la ĵurnalo anstataŭigis la antaŭan: Chemistry in Britain. Ĝi ankaŭ publikigas la Ĵurnalo de la Kemia Societo (Journal of the Chemical Society).

La organizaĵo estas neprofitcela eldonisto: profitoj el ĝiaj diversaj publikaĵoj estas investitaj en ĝiaj celoj de antaŭenigado de kemio.

#RSCPoster tvitera konferenco

La RSC funkciigas ĉiujaran konferencon ĉe tvitero [3][4][5]. La evento estas okazigita tute enretan dum 24 horoj. La celo de ties unika formato estas forigi la ekologiajn kaj financajn kostojn ĉeesti tradician sciencan konferencon kaj helpi al esploristoj dividas ilian laboron kaj kontaktreton trans disciplinoj, kie ili ĉeestas en la mondo [6].

Premioj kaj medaloj

Ĉiujare la Reĝa Societo de Kemio aljuĝas diversajn premiojn kaj medalojn kiuj inkluzivas premiojn por plejboneco en ĉiuj kampoj de kemio, por kampoj de kemio aŭ por atingoj en certaj stadioj en la kariero de kemiisto. La medaloj estas aljuĝitaj fare de la sekcioj de la organizaĵo. Ekzistas ankaŭ premioj administritaj fare de interesgrupoj de la organizaĵo [7][8].

La kategorioj en kiuj la organizaĵo aljuĝas plurajn premiojn:

  • Premioj por Plejboneco en Edukado
  • Ofakim-Premioj por Eduko
  • Premioj Horizontoj por Eduko
  • Premioj pri esploro kaj novigado
  • Premio por Inkluziveco kaj Diverseco
  • Volontulaj rekonaj premioj

Galerio

Referencoj

Eksteraj ligiloj