Revizia latinliteriga transskribo de la korea lingvo

latiniga sistemo de korea lingvo, oficiala en Sud-Koreio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la nuna latinliteriga transskriba sistemo. Por informoj pri iama latinliteriga sistemo ekde 1984 ĝis 2000, vidu la artikolon McCune-Reischauer.

La Revizia latinliteriga transskribo de la korea lingvoRLT (국어의 로마자 표기법 lit. transskribo de la nacia lingvo en latinaj literoj) estas la oficiala transskriba sistemo uzata en Sud-Koreio por transkribi la korean alfabeton per la latina alfabeto ekde 2000. Ĝi anstataŭis la malnovan sistemon bazitan sur la sistemo de McCune-Reischauer. La nuna latinliteriga transskribo estis farita de la nacia akademio de la korea lingvo (국립국어원) kaj publikigita de la Ministerio por Kulturo kaj Turismo de Respubliko Koreio, la 1-an de julio 2000.

Transkriba sistemo

Vokaloj

Simpla vokaloj

aeooueuiaeeoewi

Diftongoj

yayeoyoyuyaeyewawaewoweui

Noto:

  • ㅢ transskribiĝas kiel ui, ankaŭ kiam ĝi prononciĝas kiel i.
  • Oni ne distingas longajn kaj mallongajn vokalojn en transskribado.

Konsonantoj

La nuna latinliteriga transskribado baziĝas principe sur la norma prononco.

g/kkkkd/ttttb/ppppjjjchssshnmngr/l

Esceptoj

  • La literoj ㄱ, ㄷ kaj ㅂ transskribiĝis kiel g, d kaj b resp., kiam ilin sekvas vokalo. Ili transskribiĝas kiel k, t kaj p resp., kiam ilin sekvas alia konsonanto aŭ kiam ili situas silabofine.
구미영동백암옥천합덕호법
GumiYeongdongBaegamOkcheonHapdeokHobeop
  • Silabofinaj konsonantoj transskribiĝas laŭ la prononco, ne laŭ la supra skemo.
월곶벚꽃한밭
Wolgot
(ne "Wolgoj")
beotkkot
(ne "beojkkoch")
Hanbat
  • La litero ㄹ transskibiĝas kiel r, kiam ĝin sekvas vokalo. Ĝi transskribiĝas kiel l, kiam ĝin sekvas konsonanto aŭ kiam ĝi situas silabofine. La sinsekvaj ㄹㄹ transskribiĝas kiel ll.
구리설악칠곡임실울릉호법
GuriSeorakChilgokImsilUlleungHobeop
  • Asimilitaj konsonantoj transskibiĝas laŭ la prononco, kaj ne laŭ la korea skribo.
백마신문로종로왕십리별내신라
Baengma
(ne "Baekma")
Sinmunno
(ne "Sinmunro")
Jongno
(ne "Jongro")
Wangsimni
(ne "Wangsipni")
Byeollae
(ne "Byeolnae")
Silla
(ne "Sinra")
  • Ankaŭ la prononco de “epentezaj ㄴ and ㄹ ” transskribiĝas laŭ la prononco.
학여울알약
Hangnyeoul
(ne "Hakyeoul")
allyak
(ne "alyak")
  • La literoj ㄷ kaj ㅌ, sekvataj de i, transskribiĝas laŭ la prononco kiel j kaj ch resp..
해돋이알같이맞히다
haedoji
(ne "haedodi")
algachi
(ne "algati")
machida)
(ne "majhida")
  • Ĝenerale, kiam antaŭ aŭ post la literoj ㄱ, ㄷ, ㅂ kaj ㅈ troviĝas la litero ㅎ, ili transskribiĝas kiel k, t, p kaj ch resp. kiel aspirata konsonanto, kaj h ne skribiĝas.
좋고놓다잡혀낳지
joko
(ne "johgo")
nota
(ne "nohda")
japyeo
(ne "japhyeo")
nachi
(ne "nahji")
  • La h tamen skribiĝas en substantivoj, kiam la litero ㅎ sekvas la literojn ㄱ, ㄷ kaj ㅂ.
묵호집현전
Mukho
(ne "Muko")
Jiphyeonjeon
(ne "Jipyeonjeon")
  • La prononco en kunmetitaj morfemoj transskribiĝas laŭ la korea skribo, kaj ne laŭ la asimilita prononco.
압구정낙동강죽변낙성대합정팔당샛별울산
ApgujeongNakdonggangJukbyeonNakseongdaeHapjeongPaldangsaetbyeolUlsan

Tabelo de konsonanta asimilado

fina konsonantokomenca konsonanto de la najbara silabo
gndrmbsjchktph
kgkgngnkdngnngmkbkskjkchkkktkpkh/k
nnngnnndll/nnnmnbnsnjnchnkntnpnh
lrlgllldlllmlblsljlchlkltlplh
mmmgmnmdmnmmmbmsmjmchmkmtmpmh
pbpgmnpdmnmmpbpspjpchpkptppph/p
ngngnggngnngdngnngmngbngsngjngchngkngtngpngh

Streketo

Por montri silablimojn, oni povas uzi streketon.

중앙반구대세운해운대
Jung-angBan-gudaeSe-unHae-undae

Majuskligo

Propraj nomoj transskribiĝas majuskle en la vortokomenco.

부산세종
BusanSejong

Personaj nomoj

Inter la familia kaj individua nomoj estu spaceto. Kutime la silaboj de la individua nomo ne dividiĝas aparte, sed oni ankaŭ povas skribi ilin ligante per streketo.

송나리
Song Nari
(aŭ: Song Na-ri)

Notoj:

  • En personaj nomoj, konsonanta asimilo ne esprimiĝas en transkribo:
한복남홍빛나
Han Boknam
(aŭ: Han Bok-nam;
ne "Han Bongnam")
Hong Bitna
(aŭ: Hong Bit-na;
ne: "Hong Binna")
  • Transskriba sistemo por familiaj nomoj ankoraŭ ne estas oficialigita.

Geografiaj nomoj

Administraciaj unuoj en Sud-Koreio transskribiĝas jene: 도 do, 시 si, 군 gun, 구 gu, 읍 eup, 면 myeon, 리 ri, 동 dong kaj 가 ga. Ili aldoniĝas al la loknomo kun streketo kiel sufiksoj.

충청북도제주도의정부시양주군도봉구신창읍
Chungcheongbuk-doJeju-doUijeongbu-siYangju-gunDobong-guSinchang-eup
삼죽면인왕리당산동봉천 1동종로 2가퇴계로 3가
Samjuk-myeonInwang-riDangsan-dongBongcheon 1-dongJongno 2-gaToegyero 3-ga

Silaboj de la geografiaj nomoj ne dividiĝas kaj transskribiĝas sen streketo.

남산속리산금강독도경복궁무량수전연화교극락전안압지
NamsanSongnisanGeumgangDokdoGyeongbokgungMuryangsujeonYeonhwagyoGeungnakjeonAnapji
남한산성화랑대불국사현충사독립문오죽헌촉석루종묘다보탑
NamhansanseongHwarangdaeBulguksaHyeonchungsaDongnimmunOjukheonChokseongnuJongmyoDabotap

Konvencia transskribo

Oni rajtas uzi konvenciajn transskribojn ĝis nun uzatajn por nomoj de personoj kaj firmoj.

Inversigebleco

Ĉar ne eblas aŭtomate inversigi inter la transskribo kaj la korea skribo, ekzistas modifita metodo, t.e. rekta transliterumado de korea skribo, kiu ne reflektas la asimilitan prononcon.

붓꽃먹는독립문리물엿굳이좋다가곡조랑말없었습니다
jibjipbakkgabsbuskkochmeogneundoglibmunlimul-yeosgud-ijohdagagogjolangmaleobs-eoss-seubnida

Vidu ankaŭ

Korea lingvo