Robert Baden-Powell
Ĉi tiu artikolo temas pri fondinto de skoltismo. Por gitaristo rigardu la paĝon Baden Powell. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Baden. |
Robert Stephenson Smyth BADEN-POWELL (elp. [ˈbeɪdən ˈpoʊ.əl]), konata ankaŭ kiel B-P kaj Lordo Baden-Powell (naskiĝis la 22-an de februaro 1857 en Londono, mortis la 8-an de januaro 1941 en Nyeri, Kenjo) estis fondinto de skoltismo, internacia movado por infanoj kaj junuloj. La celoj de skoltismo estas i.a. eduki la junularon aktivaj civitanoj. Lia edzino estis Olave Baden-Powell.
- 1870 BP ricevis edukadon en la lernejo Charterhouse de Londono.
- 1872 La lernejo Charterhouse translokiĝas al Godalming. BP aliĝas al la piedpilka teamo, partoprenas en teatraĵoj kaj ofte forlasas la lernejon por esplori la ĉirkaŭaĵojn. La lernejo ne vere altiras lin kaj li ofte kaŝas sin de siaj profesoroj.
Robert Baden-Powell | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Robert Stephenson Smyth Powell |
Aliaj nomoj | B.-P. • Impeesa • Mhala Parzi • Kanatankis • Stephe • BiPi |
Naskiĝo | 22-an de februaro 1857 en Paddington |
Morto | 8-an de januaro 1941 (83-jaraĝa) en Nyeri, Kenjo |
Tombo | Nyeri |
Lingvoj | angla |
Loĝloko | Pax Hill • Outspan Hotel |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Alma mater | Rose Hill School, Alderley • Charterhouse School • Rose Hill School |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Baden Powell |
Patrino | Henrietta Grace Smyth |
Frat(in)oj | Agnes Baden-Powell • Warington Baden-Powell • Baden Baden-Powell • George Baden-Powell • Frank Baden-Powell |
Edz(in)o | Olave Baden-Powell |
Infanoj | Peter Baden-Powell • Betty Clay • Heather Grace Baden-Powell |
Okupo | |
Okupo | scout leader • verkisto • politikisto • skulptisto • oficiro |
Lia edzino Olave revenis ĝis Anglio en 1942, tamen kiam ŝi mortis (en 1977) ŝiaj cindroj estis senditaj al Kenjo kaj enterigitaj apud ŝia edzo en Nyeri[1]. La kenja registaro deklaris Baden-Powell-tombo nacia monumento[2].
Baden-Powell kaj Esperanto
Pri Esperanto Baden-Powell skribis en sia plej konata verko Skoltado por knaboj[3] :
“ | Se vi deziras ke via patrolo havu sekretan lingvon, lernu Esperanton. Ne estas malfacile kaj la lernolibro kostas nur dek cendojn. Tiu lingvo estas uzata en ĉiuj landoj: vi povos elturniĝi per ĝi eksterlande. | ” |
Tiu frazo malaperis el la postaj eldonoj de la verko[4] kiujn li mem ne reviziis.
Fontoj
|