Robert C. Merton

usona ekonomikisto

Robert Cox MERTON (31a de Julio, 1944) estas usona financa ekonomikisto, Nobel-premiito pri Ekonomiko, kaj profesoro en la Sloan School of Management de la Masaĉuseca Instituto de Teknologio, konata pro siaj pioniraj kontribuoj al kontinua financo, speciale al la unua kontina modelo por prezopcioj, nome modelo Black–Scholes–Merton. En 1993 Merton kunfondis heĝfonduson Long-Term Capital Management.

Robert C. Merton
Nobel-premiito
Persona informo
Robert Carhart Merton
Naskiĝo31-an de julio 1944 (1944-07-31) (79-jaraĝa)
en Nov-Jorko, Nov-Jorkio
Lingvojangla vd
ŜtatanecoUsono vd
Alma materKalifornia Instituto de TeknologioMasaĉuseca Instituto de Teknologio • Fu Foundation School of Engineering and Applied Science • ekonomika altlernejo Harvard vd
Familio
PatroRobert King Merton vd
Profesio
Okupoekonomikisto • universitata instruisto vd
Laborkampoekonomiofinancoj • asset pricing vd
Doktoreca konsilistoPaul Samuelson vd
Verkado
Verkojmodelo de Black-Scholes vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

En 1997 Merton kun Myron Scholes ricevis la Nobel-premion pri Ekonomiko pro sia metodo determini la valoron de derivaĵoj.

La nuntempa esplorado de Merton fokusas al temoj pri vivodaŭra investado kaj financado de emeritigoj, mezurado kaj monitorado de sistemaj riskoj en makrofinanco, kaj financa kongruo kun ŝanĝodinamiko en financaj institucioj.[1]

Notoj