Romain Gary

franca verkisto

Romain GARY (naskita kiel Roman Kacav (jide רומן קצב‎‎, pole Kacew; ruse Рома́н Ле́йбович Ка́цев, Roman Leibovich Katsev) en Vilno (tiutempe en la Rusia Imperio), 21-an de majo 1914 - 2-an de decembro 1980) ankaŭ konata sub la plumnomo Émile Aĵar, estis franca de juda-litova origino, aerarmea soldato, verkisto, reĝisoro kaj diplomato.

Romain Gary
Persona informo
Romain Gary
NaskonomoRoman Kacew
Naskiĝo21-an de majo 1914 (1914-05-21)
en Vilno,  Rusia Imperio
Morto2-an de decembro 1980 (1980-12-02) (66-jaraĝa)
en 7-a arondismento de Parizo,  Francio
Mortis prosinmortigo vd
Mortis perpafvundo vd
Lingvojpolajidorusaanglafranca vd
LoĝlokoRue du Bac • Vilnius • Nico vd
ŜtatanecoFrancioRusia ImperioPollandoLitovio vd
Alma materLycée Masséna • Faculté de droit d'Aix-en-Provence • School of the Air and Space • Pariza Fakultato de Juro • universitato Paul Cézanne Aix-Marseille III vd
Subskribo Romain Gary
Memorigilo Romain Gary
Familio
PatroArieh-Leïb Kacew vd
PatrinoMina Owczyńska vd
GefratojJoseph Bregsztein • Walentyna Kacew • Pawel Kacew vd
Edz(in)oLesley Blanch • Jean Seberg • Leïla Chellabi vd
InfanojAlexandre Diego Gary vd
Profesio
Alia nomoFosco Sinibaldi • Shatan Bogat • Émile Ajar • Romain Gary • Lucien Brulard • René Deville vd
Okupofilmreĝisoroscenaristodiplomatotradukistopiloto • romanisto • verkisto • Français libre vd
Aktiva dum1945–1980 vd
Verkado
VerkojThe Roots of Heaven ❦
Forest of Anger ❦
La promesse de l'aube ❦
The Life Before Us ❦
White Dog ❦
Clair de femme vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Memora surskribo sur la domo sur strato Sanavichos, kie Roman Gary loĝis en Vilno (Vilna) inter 1917 kaj 1923

Li estas konsiderita grava verkisto de franca literaturo en la dua duono de la 20-a jarcento. Li verkis en la franca kaj la angla, sed estante poligloto, lia verkaro estas ankaŭ lingva mozaiko de 15 aliaj lingvoj[1].

Biografio

Romain, kune kun sia patrino kaj vartistino Anelya Voitsekhovich, vivis en Moskvo de 1915 ĝis 1921[2]. Post la disiĝo de la gepatroj li loĝis kun la patrino en Pollando kaj en 1928 ili transloĝiĝis al Francio. Dum la Dua Mondmilito, Roman devis elmigri al Britio, kie li aliĝis al la francaj trupoj formitaj de De Gaulle. Li batalis kiel aviadilisto en Eŭropo kaj Afriko.

Li batalis kadre de la Aerarmeo de Libera Francio kiel aviadila mitralisto kaj observisto dum la Dua Mondmilito. Kiam la piloto de lia aviadilo estis blindigita, kaj li mem vundita, li voĉe gvidis la piloton por plu veturi kaj surterigi la aviadilon. Pro tiu ago li ricevis la Honoran legion kaj aliajn omaĝojn.

Lia unua instigo al verkado estas pri lia milita sperto. Li komencis sian literaturan verkadon dum siaj studoj, kaj verkis sian unuan longan eldonitan libron - Éducation européenne (Eŭropa Edukado), 1945 - dum la milito.

Post la milito li laboris kiel diplomato ĝis 1961 en Los-Anĝeleso, Usono (1958), La Paz, Bolivio (1956), Sofio (Bulgario) kaj Novjorko, ĉe Unuiĝintaj Nacioj.

Kolegaj amikoj liaj en Parizo estis la verkistoj André Malraux kaj Albert Camus, kun kiuj li amikiĝis en la oficejoj de la eldonejo Gallimard. Li uzis ĉefe la pseŭdonimon Émile Aĵar, sed ankaŭ Fosco Sinibaldi, Rene Deville, Shatan Bogat kaj sia propra naskiĝnomo, Roman Kacew. Li estis la nura verkisto kiu ricevis dufoje la Premion Goncourt, la duan fojon per la pseŭdonimo de Émile Aĵar, kio generis polemikon en Francio. Tiu ĉi premio por franclingva literaturo estas aljuĝita nur unufoje al aŭtoro. Gary, kiu jam ricevis la premion en 1956 por Les racines du ciel, publikigis La vie devant soi sub la pseŭdonimo Émile Ajar en 1975. interalie, la filo de la kuzino de Gary, Paul Pavlowitch, pozis kiel la verkisto. Pavlowitch rivelis sian rolon en libro, dudek tagojn antaŭ ol la eldonisto de Gary publikis la postmortan libron de Gary: Vie et mort d'Émile Ajar (Vivo kaj morto de Emile Ajar).

Romain Gary tiel liberiĝis el la antaŭjuĝoj ligitaj al ekzistantaj bildo kaj famo, kiujn la publiko havis de li. Sub la subskribo Ajar, li eĉ aŭdacis publikigi la verkonPseudo, en kiu la aŭtoro severe primokas iun Tonton Makoute (onĉjon Makuto), figuron de Romain Gary, kiun Paul Pavlowitch vokis "onĉjo" en la reala vivo. Tiel li trompis iujn kritikistojn (kiel Mathieu Galey, nepo de la fama arkitekto Lucien Bechmann), kiuj estis severe draŝintaj la verkiston Romain Gary, kaj laŭdegis la junan geniulon de la franca literaturo Émile Ajar. Li ankaŭ trompis siajn amikojn, kiuj estis eksuspektantaj, ke Gary estas Ajar. Post la publikigo de Pseudo, ili fine pensis, ke ne.

Gary iĝis unu el la plej popularaj kaj produktivaj verkistoj de Francio. Li estis entute aŭtoro de ĉirkaŭ 30 libroj, 25 librojn sub sia nomo kaj ses librojn sub pseŭdonimoj, nome romanoj, rakontoj, eseoj kaj memoroj, krom filmaj scenaroj, medio en kiu li reĝisoris du filmojn ĉefrolulitaj de lia edzino, Jean Seberg.

Plurlingvismo

Studinte juron, li iĝis diplomato, parte pere de sia plurlingvismo, propra de multaj judoj devenaj el Orienta Eŭropo (li parolis kaj verkis en la angla kaj franca lingvoj, uzante ankaŭ la rusan kaj la germanan, kaj krome komprenis la polan, hispanan, italan, litovan kaj jidan)[3].

Verkaro

Laŭ la reala nomo Romain Kacew

  • 1935 : L'Orage (15.02.1935 en Gringoire)
  • 1935 : Une petite femme (24.05.1935 en Gringoire)
  • 1937 : Le Vin des morts

Laŭ la pseŭdonimo kaj nomo Romain Gary

(ekde oktobro 1951 Romain Gary ne plu estas pseŭdonimo, sed lia oficiala nomo)

  • 1945 : Éducation européenne
  • 1946 : Tulipe
  • 1949 : Le Grand Vestiaire
  • 1952 : Les Couleurs du jour
  • 1956 : Les Racines du ciel1956 Prix Goncourt; tradukita al la angla kiel The Roots of Heaven (1957); filmo surbaze de la libro estas The Roots of Heaven (1958)
  • 1960 : La Promesse de l'aube
  • 1961 : Johnnie Cœur (teatraĵo)
  • 1962 : Gloire à nos illustres pionniers
  • 1963 : Lady L (Lesly Blanch, brita ĵurnalistino kaj verkistino), origine verkita en la angla
  • 1965 : The Ski Bum, origine verkita en la angla
  • 1965 : Pour Sganarelle (Frère Océan 1) (eseo)
  • 1966 : The Talent Sccout, origine verkita en la angla, franca traduko: Les Mangeurs d'étoiles (La Comédie américaine 1)
  • 1967 : La Danse de Gengis Cohn (Frère Océan 2)
  • 1968 : La Tête coupable (Frère Océan 3)
  • 1969 : Adieu Gary Cooper (La Comédie américaine 2)
  • 1970 : Chien blanc. Inspiris White dog (1982), polemika kontraŭrasisma filmo de Samuel Fuller.
  • 1971 : Les Trésors de la Mer Rouge
  • 1972 : Europa
  • 1973 : Les Enchanteurs
  • 1974 : La nuit sera calme
  • 1975 : Au-delà de cette limite votre ticket n'est plus valable
  • 1977 : Clair de femme
  • 1977 : Charge d'âme
  • 1979 : La Bonne Moitié (teatraĵo)
  • 1979 : Les Clowns lyriques
  • 1980 : Les Cerfs-volants
  • 1981 : Vie et mort d'Émile Ajar (postmorta)
  • 1984 : L'Homme à la colombe (postmorta)

Laŭ la pseŭdonimo de Fosco Sinibaldi

  • 1958 : L'Homme à la colombe

Laŭ la pseŭdonimo de Shatan Bogat

  • 1974 : Les Têtes de Stéphanie

Laŭ la pseŭdonimo de Émile Ajar

  • 1974 : Gros-Câlin
  • 1975 : La Vie devant soi (premio Goncourt)
  • 1976 : Pseudo
  • 1979 : L'Angoisse du roi Salomon

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksterlingva verkado

Eksterlingvaj verkistoj