Rupelgipo
La Rupelgipo aŭ Rupelvulturo (Gyps rueppellii) estas granda vulturo, tio estas rabobirdo de la familio de Akcipitredoj, kiu loĝas en la mondoregiono de Sahelo de centra Afriko. La nuna populacio de 30,000 malpliiĝas pro pliiĝanta habitatoperdo kaj aliaj premoj.[1] Konata ankaŭ kiel Rupelgrifo, Grifo de Rüppell, Vulturo de Rueppell kaj aliaj variantoj, tiu Vulturo de Rüppell ricevis nomon honore de Eduard Rüppell, germana esploristo, kolektisto kaj zoologo de la 19a jarcento. La Rupelgipo estas konsiderata la plej alte fluganta birdo de la mondo, kun konfirmita pruvo de flugo je altitudo de 11,000 m super marnivelo.[2]
Rupelgipo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Rupelgipo | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Gyps rueppellii (A. Brehm, 1852) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
CR | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Aspekto
Plenkreskulo estas 85–107 cm longa, kun enverguro de 2.26 al 2.6 m kaj pezo game el 6.4 al 9 kg.[3][4][5] Ambaŭ seksoj estas similaj: makulecbruna aŭ nigreca ĝenerale kun helbruna suba ventro kaj fajna, eluzita blankeca lanugo kovranta la kapon kaj kolon. La bazo de la kolo havas blankecan kolumon, la okulo estas flava aŭ sukcenkolora, la kropomakulo tre ĉokoladbruna. Silentema ĝenerale, ili iĝas voĉema ĉe nesto kaj ĉe kadavraĵo, ege kriante.
Ekologio
La Rupelgipo estas tre sociema, ripoze, neste kaj ariĝe por manĝi laŭ grandaj vulturaroj. Ili povas veturi rapide se necese, ĝis 35 km/h, kaj flugas tiom for kiom ĝis 150 km el la nestoloko por trovi manĝon.
La Rupelgipo komune flugas je altitudoj game el 6000 m. Tiuj birdoj havas specialan varianton de la hemoglobino alphaD; tiu proteino havas altan emon al oksigeno, kio permesas la specion preni oksigenon efike spite la malaltan partan premon en la supra troposfero.[6] Oni konfirmis ke aviadila motoro englutis Rupelgipon dum flugo super Abiĝano, Eburbordo, la 29an de novembro 1973 je altitudo de 11.000 m.[2] Aŭguste de 2010 Rupelgipo fuĝinta el rabobirdejo en Skotujo, okazigis ĝeneralan averton al pilotoj en la areo por esti pli antetemaj pro danĝero de kolizio.[7]
Habitato kaj manĝo
Rupelgipoj estas animaloj de plej aridaj kaj montaraj areoj de Afriko: ĉefe duondezertoj kaj dezertobordoj. Ili ripozas sur neatingeblaj rokokornicoj se tiuj disponeblas, aŭ en arboj, kutime Acacia.
Kiam ekascendas termikoj ĉirkaŭ du horojn post sunapero, la Rupelgipoj forlasas la ripozejojn kaj ekpatrolas super ebenaĵoj, uzante siajn elstarajn vidkapablojn por trovi kadavraĵojn de grandaj animaloj, aŭ karnovorulojn kiuj ĵus mortigis. Ili atendas, eĉ kelkajn tagojn se necese, ĝis kiam karnovorulo lasas la kadavraĵon. Oni scias, ke ili foje kaptas vivantajn predojn, sed tio ege raras.
Rupelgipoj havas kelkajn adaptaĵojn al sia dieto kaj estas specializitaj manĝantoj inter la malnovmondaj vulturoj de Afriko. Ili havas ĉefe povegan bekon kaj, post kiam la plej mildaj partoj de kadavraĵoj estis konsumitaj, ili pluas preni eĉ la ostojn, kiujn ili englutas ĝis kiam ili apenaŭ povas jam ekflugi. Ili havas ankaŭ malantaŭenajn spinojn en la lango por helpi depreni vianderojn el ostoj.
Statuso
Ekde kiam tiu specio estis pritaksata de la Internacia Unio por la Konservo de Naturo en 1998, la populacioj de Rupelgipo malpliiĝis. La specio estis listita fare de la Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj ĉe la statuso de "preskaŭ minacata" el 2007 kaj la IUCN antaŭvidas, ke la populacioj de tiu specio plu malpliiĝos.[8]
Vidu ankaŭ
- La Blankadorsa vulturo estas iom pli malgranda kaj havas pli mallongan kolon.
Referencoj
- BirdLife International (2008). Gyps rueppellii. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2010.4. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Elŝutita 2011-05-31.
- BirdLife International (2007a): 2006–2007 Ruĝalistaj statusŝanĝoj Arkivigite je 2008-09-14 per la retarkivo Wayback Machine. Konsultita la 26an de aŭgusto 2007.
- BirdLife International (2007b): Rüppell's Vulture - BirdLife Species Factsheet. Konsultita la 26an de aŭgusto 2007.