Sławomir Mrożek

Sławomir MROŻEK [sŭavomir mroĵek] (naskiĝis la 30-an de junio 1930 en Borzęcin, Pollando, mortis la 15-an de aŭgusto 2013 en Nico, Francio, cindrourno en la Nacia Panteono en Krakovo kiu troviĝas en la kripto de la Preĝejo de Sanktaj Apostoloj Petro kaj Paŭlo en Krakovo) estis pola dramaturgo, prozverkisto kaj desegnisto.

Sławomir Mrożek
Persona informo
Sławomir Mrożek
Naskiĝo29-an de junio 1930 (1930-06-29)
en Borzęcin,  Pollando
Morto15-an de aŭgusto 2013 (2013-08-15) (83-jaraĝa)
en Nico,  Francio
TomboNacia Panteono en Krakovo vd
Etnopoloj vd
Lingvojpola vd
ŜtatanecoPollandoFrancio vd
Alma materBartłomiej Nowodworski High School vd
PartioPola Unuiĝinta Laborista Partio vd
Subskribo Sławomir Mrożek
Familio
Edz(in)oMaria Obremba vd
Profesio
Okupoverkistodramaturgo • taglibristo • ĵurnalisto • sciencfikcia verkisto • pentristo vd
Aktiva enKrakovo vd
Aktiva dum1950– vd
Verkado
VerkojEdek ❦
The Émigrés vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Sławomir Mrożek subskribanta siajn librojn, 2006.
Urno kun la cindro de Sławomir Mrożek en la Preĝejo de Sanktaj Apostoloj Petro kaj Paŭlo en Krakovo, tie en ĝia kripto estis poste metita la cindrourno en la Nacia Panteono
La Preĝejo de Sanktaj Apostoloj Petro kaj Paŭlo en Krakovo, en ĝia kripto estas la Nacia Panteono kie estas la cindrourno de Sławomir Mrożek

Biografio

Li estas abituriento de la Liceo Nowodworski en Krakovo.

Li debutis en la jaro 1950 kiel desegnisto en la revuo Przekrój kaj en la sama jaro li eldonis rakontojn: Rakontoj el la Burda Monto (Opowiadania z Trzmielowej Góry) kaj Duonkirasoj praktike (Półpancerze praktycznie) tio estis lia verkista debuto. Krome li komencis sian karieron kiel ĵurnalisto sed en la fruaj 1950-aj jaroj li turnis sin al teatraĵskribado. La unua dramo, Policja (La Polico), estis verkita en 1958.

En la jaroj 1963 al 1996 li vivis ekster-Pollande en Italio, Francio, Usono kaj en Meksiko (en 1977 li reiris al Pollando). Lia unua plenlonga teatraĵo estas ankaŭ lia plej bone konata verko, Tango (1964, Esperanto-traduko en 1968). Ĝi estas daŭre prezentata tra Eŭropo.

En la jaro 1968 li malaprobis la intervenon de Varsovia Kontrakto en Ĉeĥoslovakio. La invado de ĉiuj armeoj (krom Rumanio) mortigis la Pragan Printempon.

En decembro 1981 li protestis kontraŭ enkonduko de la militleĝo en Pollando (1981-1983) fare de komunistoj kaj Wojciech Jaruzelski.

En la jaro 1996 li revenis al Pollando. En la jaro 2002 li havis apopleksion, kaj rezulte havis afazion. Li perdis la eblecon uzi la lingvon parole kaj skribe. Danke al terapio kiu daŭris tri jarojn, li denove akiris kapablon skribi kaj paroli. Rezulte de lia lukto kontraŭ la malsano estas aŭtobiografio[1].

La verkoj de Mrożek estas akre komikaj kaj ili apartenas al la Absurda Teatro, kreantaj siajn efikojn per ilustraĵoj, politikaj kaj historiaj referencoj pri misformoj (deformoj aŭ politikaj deformaĵoj kiel en distordita/falsa spegulo) kaj satiro.

Honora Legio (medalo de kavaliro)
Komandora Kruco kun Stelo de la Ordeno de Renaskiĝo de Pollando
La Medalo pro la Merito por Kulturo "Gloria Artis"
Ilustraĵo de Daniel Mróz en la libro Elefanto, 1957

La debutoj

  • 1950 - Opowiadania z Trzmielowej Góry (Rakontoj el la Burda Monto)
  • 1950 - Półpancerze praktycznie (Duonkirasoj praktike)

Gravaj Verkoj

  • 1957 - Słoń (Elefanto)
  • 1958 - Policja (Polico)
  • 1960 - Indyk (Meleagro)
  • 1961 - Na pełnym morzu (Sur la maro)
  • 1964 - Tango (Tango)
  • 1967 - Dom na granicy (Domo sur la landlimo)
  • 1974 - Emigranci (La Enmigrintoj)
  • 1987 - Portret (Portreto)
  • 1993 - Miłość na Krymie (Amo en la Krimeo)

Distingoj kaj premioj

Ordenoj kaj distingoj

Aliaj

En la jaro 1962 li ekestis unu el la kvar unuaj laŭreatoj de la Premio de Fondaĵo Familio Kościelski[6].

En la jaro 1990 li ricevis la Honoran Civitanecon de la Reĝa Urbo Krakovo [7].

En decembro 2004 pro la libro Varia. Jak zostałem filmowcem (Varia. Kiel mi ekestis filmisto) li estis honorita per Premio la Krakova Libro de Monato.

Stanisław Mrożek ricevis pro la korespondado kun Stanisław Lem (ĝi estis eldonita en Pollando kiel Leteroj) Premion de Pola PEN-Klubo Jan Parandowski 2010[8].

La 23-an de marto 2012 Sławomir Mrożek ricevis doktorecon pro honoro de la Silezia Universitato en Katowice[9].

Verkado

En sia verkado li tuŝis problemojn forte ligitaj kun la historio de Pollando kaj kun ĝia kulturtradicio (ekz. romantismo), sed ankaŭ universalajn temojn kiel la libereco kaj danĝerigoj flanke de nova civilizo.

Kolekto de rakontoj

  • Opowiadania z Trzmielowej Góry (Rakontoj el la Burda Monto) , 1953
  • Półpancerze praktyczne (Duonkirasoj praktike), 1953
  • Słoń (Elefanto), 1957
  • Wesele w Atomicach (Nuptofesto en Atomice) (kolekto de rakontoj), 1959
  • Deszcz (Pluvo),1962
  • Dwa listy i inne opowiadania (Du leteroj kaj aliaj rakontoj), 1970
  • Opowiadania (Rakontoj), 1981
  • Donosy (Denuncoj), 1983
  • Śpiąca Królewna (Dormanta Reĝidino)
  • Woda (Akvo)
  • Ostatni husarz (La lasta husaro)
  • Zeszyt (Kajero)

Dramoj

  • Policja (Polico), 1958
  • Męczeństwo Piotra Oheya (Martireco de Petro Ohey), 1959
  • Indyk (Meleagro), 1960
  • Na pełnym morzu (Sur la maro), 1961
  • Karol (Karlo), 1961
  • Strip-tease (Striptizo), 1961
  • Zabawa (Ludo), 1962
  • Kynolog w rozterce (Kanisologo hezite), 1962
  • Czarowna noc (Ĉarma nokto), 1963
  • Śmierć porucznika (Morto de leŭtenanto), 1963
  • Tango (dramo), 1964
  • Der Hirsch (Cervo), 1965
  • Racket Baby, 1965
  • Poczwórka, 1967
  • Dom na granicy (Domo sur la landlimo), 1967
  • Testarium, 1967
  • Profesor (Profesoro), 1968
  • Drugie danie (La dua plado), 1968
  • Szczęśliwe wydarzenie (La feliĉa evento), 1971
  • Rzeźnia (Buĉejo), 1973
  • Emigranci (La Enmigrintoj) (dramo), 1974
  • Garbus (Ĝibulo), 1975
  • Serenada (Serenado), 1977
  • Lis filozof (Vulpo filozofo), 1977
  • Polowanie na lisa (Vulpoĉasado), 1977
  • Krawiec (Kudristo), 1977
  • Lis aspirant (Vulpo aspiranto), 1978
  • Pieszo (Piede), 1980
  • Vatzlav, 1982
  • Ambasador (Ambasadoro), 1982
  • Letni dzień (La somera tago), 1983
  • Alfa, 1984
  • Kontrakt (Kontrakto), 1986
  • Portret (Portreto), 1987
  • Wdowy (Vidvinoj), 1992
  • Miłość na Krymie (Amo en la Krimeo), 1993
  • Wielebni (Eminentuloj), 2000
  • Piękny widok (Bela vido), 2000
  • Karnawał, czyli pierwsza żona Adama (Karnavalo, aŭ unua edzino de Adamo), 2013

Romanoj

  • Maleńkie lato (Malgranda somero), 1956
  • Ucieczka na południe (La fuĝo suden), 1961

Kolekto de felietonoj

  • Małe listy (Malgrandaj leteroj), 1981
  • Dziennik powrotu (Taglibro de la reveno), 2000
  • Małe listy (Malgrandaj leteroj), 2000

Filmscenarioj

  • Wyspa róż (Insulo de rozoj), 1975
  • Amor (Amoro), 1978
  • Powrót (Reveno), 1994

Aliaj

  • Rysunki (Desegnaĵoj), Varsovio 1982
  • Baltazar (Baltazaro), aŭtobiografio, 2006
  • Człowiek według Mrożka (Homo laŭ Mrożek). Desegnaĵoj 1950-2000
  • Tango z samym sobą (Tango kun si mem). (Elektitaj verkoj), Noir sur Blanc, Varsovio 2009[10]
  • Dziennik. Tom 1. 1962-1969 (Taglibro. Vol. 1. 1962-1969), Krakovo 2010
  • Dziennik. Tom 2. 1970-1979 (Taglibro. Vol. 2. 1970-1979), Krakovo 2012
  • Dziennik. Tom 3. 1980-1989 (Taglibro. Vol. 3. 1980-1989), Krakovo 2013
  • Listy (Lem) (Leteroj (Lem), 2011

Sławomir Mrożek kaj Esperanto

Referencoj