Stanisław Lem

pola filozofo, eseisto kaj sciencfikcia aŭtoro

Stanisław Herman LEM (naskita la 12-an de septembro 1921 en Lvivo; mortinta la 27-an de marto 2006 en Krakovo) estis pola verkisto de satira kaj filozofiema sciencfikcio. Liajn librojn oni tradukis en 41 lingvojn. Vendiĝis pli ol 27 milionoj da ekzempleroj.

Stanisław Lem
Persona informo
Stanisław Lem
NaskonomoStanisław Herman Lem
Naskiĝo12-an de septembro 1921 (1921-09-12)
en Lvivo
Morto27-an de marto 2006 (2006-03-27) (84-jaraĝa)
en Krakovo
Mortis perkora malsufiĉo vd
Tombotombejo "Savanto" en Krakovo vd
Religioateismo vd
Etnojudoj vd
Lingvojanglapolarusagermana vd
LoĝlokoKrakovoVienoLvivo vd
ŜtatanecoPollando vd
Alma materLviva UniversitatoJagelona Universitato • Danylo Halytsky Lviv National Medical University vd
Subskribo Stanisław Lem
Familio
PatroSamuel Lem vd
Edz(in)oBarbara Lem vd
InfanojTomasz Lem vd
ParencojHenryk Hescheles • Marian Hemar • Janina Altman vd
Profesio
Okupofilozofo • eseisto • satiristo • scenaristo • sciencfikcia verkisto • futurologoverkisto • poeto • kuracisto • scienca esploristo • dramaturgo vd
Laborkampofilozofiosciencfikciodramo • sciencfikcia literaturo vd
Aktiva dum1946– vd
Verkado
VerkojSolaris ❦
Summa technologiae ❦
The Star Diaries ❦
Fiasko ❦
Golem XIV ❦
The Astronauts ❦
Fables for Robots ❦
Q9170006 ❦
Q9170905 ❦
The Cyberiad ❦
Czas nieutracony ❦
The Man from Mars ❦
A Perfect Vacuum ❦
Edeno (romano) ❦
His Master's Voice ❦
Q12021770 ❦
The Chain of Chance ❦
The Futurological Congress ❦
Q11750478 ❦
Q11753121 ❦
Q97376008 ❦
La Nevenkebla ❦
Q11792642 ❦
La Magelana Nubo (romano) ❦
Q48845674 ❦
Tales of Pirx the Pilot ❦
Taglibro trovita en bankuvo vd
En TTTOficiala retejo vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Stanisław Lem en sia laborejo

Vivo

Lem naskiĝis en Lvovo (tiam en Pollando, nun en Ukrainio) kiel filo de la kuracisto Samuel Lem kaj Sabina Woller. Li studis medicinon en la Universitato de Lvovo kaj la Jagelona Universitato en Krakovo, sed interrompis la studadon pro la invado de la nazioj dum la dua mondmilito. Poste Lem laboris kiel aŭtoriparisto kaj veldisto, kaj aniĝis al la kontraŭgermana rezistantaro. En 1946 Lem transloĝiĝis al Krakovo kaj finis sian studadon. Li laboris kiel helpanto en scienca esplorejo kaj komencis verki novelojn dum la libertempo.

Stilo

La verkado de Lem estas karakterizita per amaso da originalaj ideoj. Krome, lia verkado karakteriziĝas per granda diverseco kaj inkluzivas multajn humurajn verkojn (inkluzive en la rakontkolektoj, La Cyberiada, kaj Opowiesci o pilocie Pirxie (la spaca piloto Pireksi) ĝis plej seriozaj verkoj, kiel Solaris. malgraŭ la granda diverseco, oni povas konstati el tio, kio estas ofta en liaj verkoj, ke ili havas apartan filozofian elementon.

Agnoskoj

Li estis premiita per honora membriĝo al la asocio Science Fiction and Fantasy Writers of America (SFWA) en 1973, sed la premio estis forprenita en 1976 pro liaj komentoj pri lastatempa sciencfikcia literaturo; li priskribis ĝin kiel malplene elpensitan, aĉe verkitan, kaj zorgantan pli multe pri vendokvanto ol pri ideoj aŭ literatura novigo. SWFA poste proponis al li normalan membriĝon, sed tion li rifuzis.

Stanisław Lem estis kavaliro de la Ordeno de Blanka Aglo, la plej alta ŝtata honorigo de la Pola Respubliko.

Multaj liaj verkoj estis adaptitaj al filmoj.

Verkaro

En Esperanto aperis 2021 traduko de la romano Solaris, tradukita de Przemysław Wierzbowski kaj la Bjalistoka Esperanto-Societo, ISBN 978-83-962222-0-6. Aperis ankaŭ filma versio de Solaris, sed sen subtekstoj en Esperanto.

Listo de la unuaj eldonoj de verkoj de Lem en Pollando
JaroEsperanta titolo
pola titolo
EnhavoEldonejoRimarkojEldonkvantoLigilo
1951Astronaŭtoj
Astronauci
Sciencfikcia romanoCzytelnikLa unua romano laŭ libroforma eldonjaro
Kovrilo: Jan Miklaszewski; ilustraĵoj: Bolesław Penciak
10 370[1]
Jaĥto „Paradise”. Teatraĵo en kvar aktoj
Jacht „Paradise”. Sztuka w czterech aktach
TeatraĵoCzytelnikKunaŭtoro: Roman Hussarski
Kovrilo: Jan Miklaszewski
4 370
1954Sezamo kaj aliaj rakontoj
Sezam kaj inne opowiadania
Kolekto de sciencfikciaj rakontojIskryKovrilo: Jan Młodożeniec20 000+176
1955Neperdita tempo
Czas nieutracony
realisma romano (trilogio)Wydawnictwo LiterackieLa unua parto de trilogio (planita kiel memstara romano) finita en septembro 1948, do la unua romano verkita de la aŭtoro, sed eldonita (kun postaj du partoj kaj cenzuristaj modifoj) en 195510 000+175
La Magelana Nubo
Obłok Magellana
Sciencfikcia romanoIskryKovrilo: Jan Młodożeniec20 000+205[2]
1957Dialogoj
Dialogi
Futurologiaj-filozofiaj eseojWydawnictwo LiterackieKovrilo: Kazimierz Mikulski
Wydanie rozszerzone: 1972 r.
3 000+205[3]
Stela taglibro
Dzienniki gwiazdowe
Kolekto de sciencfikciaj rakontojIskryKovrilo: Marian Stachurski
Ŝanĝitaj kaj vastigitaj eldonoj: Wydawnictwo Literackie 1966, Czytelnik 1971
20 000+205[4]
1959Edeno
Eden
Sciencfikcia romanoIskryKovrilo: Maciej Hibner20 000+250[5]
Invado el Aldebarano Inwazja z AldebaranaKolekto de sciencfikciaj rakontojWydawnictwo LiterackieObwoluta: Daniel Mróz10 000+205
Krimesploro
Śledztwo
Detektiva romanoWydawnictwo Ministerstwa Obrony NarodowejKovrilo: Antoni Boratyński50 000[6]
1961Libro de robotoj
Księga robotów
Kolekto de sciencfikciaj rakontojIskryIlustraĵoj kaj kovrilo: Daniel Mróz10 000+250
Taglibro trovita en bankuvo
Pamiętnik znaleziony w wannie
Sciencfikcia romanoWydawnictwo LiterackieKovrilo kaj librokovraĵo: Daniel Mróz10 000+253[7]
Reveno el la steloj
Powrót z gwiazd
Sciencfikcia romanoCzytelnikKovrilo: Marian Stachurski20 250[8]
SolarisSciencfikcia romanoWydawnictwo Ministerstwa Obrony NarodowejKovrilo kaj librokovraĵo: Konstanty Maria Sopoćko10 000[9]
1962Enorbitiĝo
Wejście na orbitę
Eseoj kaj literaturaj publicaĵojWydawnictwo LiterackieKovrilo: Zofia Darowska2 500+253[10]
1963Luna nokto
Noc księżycowa
Kolekto de sciencfikciaj rakontoj kaj scenaroj de televidaj spektaklojWydawnictwo LiterackieKovrilo kaj librokovraĵo: Daniel Mróz10 000+251
1964Fabeloj de robotoj
Bajki robotów
Kolekto de sciencfikciaj rakontojWydawnictwo LiterackieKovrilo kaj ilustraĵoj: Szymon Kobyliński7 000+290
La Nevenkebla kaj aliaj rakontoj
Niezwyciężony i inne opowiadania
La etromano La Nevenkebla kaj kolekto de sciencfikciaj rakontojWydawnictwo Ministerstwa Obrony Narodowej10 000+290[11]
Summa technologiaeFilozofiaj-futurulogiaj eseojWydawnictwo LiterackieKovrilo: Daniel Mróz
Pligrandigitaj eldonoj: Wydawnictwo Literackie 1967, Wydawnictwo Lubelskie 1984
3 000+251[12]
1965Ciberiado
Cyberiada
Kolekto de sciencfikciaj rakontojWydawnictwo LiterackieKovrilo kaj ilustraĵoj: Daniel Mróz10 000+290[13]
Ĉasado
Polowanie
Kolekto de sciencfikciaj rakontojWydawnictwo LiterackieKovrilo: Daniel Mróz7 000+290
1966La Alta Kastelo
Wysoki Zamek
Membiografia romanoWydawnictwo Ministerstwa Obrony NarodowejKovrilo: Piotr Borowy20 000+300[14]
1968Filozofio de hazardo
Filozofia przypadku
Filozofiaj eseoj, literaturaj publicaĵojWydawnictwo LiterackieLibrokovraĵo laŭ ideo de Stanisław Lem: Barbara Konarzewska
Ŝanĝitaj eldonoj: 1975 kaj 1988
3 000+283[15]
La Mastra Voĉo
(Głos Pana)
Sciencfikcia romanoCzytelnikKovrilo kaj librokovraĵo: Andrzej Heidrich10 280[16]
Rakontoj pri la piloto Pirks
(Opowieści o pilocie Pirxie)
Kolekto de sciencfikciaj rakontojWydawnictwo LiterackieKovrilo kaj librokovraĵo: Andrzej Heidrich20 000+283[17]
1970Sciencfikcio kaj futurologio
Fantastyka kaj futurologia
Futurologiaj-filozofiaj eseoj, literaturaj publicaĵojWydawnictwo LiterackieKovrilo kaj librokovraĵo: Barbara Konarzewska
Ŝanĝita eldono: 1972
5 000+283[18]
1971Sendormeco
Bezsenność
Kongres futurologiczny kaj kvar sciencfikciaj rakontojWydawnictwo LiterackieKovrilo kaj librokovraĵo: Daniel Mróz30 283
Perfekta vakuo
Doskonała próżnia
Recenzoj de neekzistantaj librojCzytelnikKovrilo kaj librokovraĵo: Andrzej Heidrich20 290
1973Imaginara grando
Wielkość urojona
Kolekto de antaŭparoloj por neekzistantaj librojCzytelnikKovrilo laŭ projekto de Stanisław Lem30 290
1975Diskursoj kaj skizoj
Rozprawy kaj szkice
Eseoj kaj literaturaj publicaĵojWydawnictwo LiterackieKovrilo kaj librokovraĵo: Barbara Konarzewska
Serio Elektitaj Verkoj (Dzieła wybrane)
10 000+283
Hospitalo de la Transfiguriĝo
Szpital przemienienia
Realisma romanoCzytelnikLa unua parto de la trilogio Neperdita tempo, unue planita kiel memstara romano. En 1975 unuafoje eldonita sola, sen cenzuristaj modifoj aldonitaj al la antaŭaj eldonoj.
Grafika prilaboro: Jan Miklaszewski
20 290[19]
La Alta Kastelo. Junaĝaj poemoj
Wysoki Zamek. Wiersze młodzieńcze
La membiografia romano La Alta Kastelo kaj poemoj el la junaĝoWydawnictwo LiterackieLa poemoj antaŭe aperis en la semajngazeto Tygodnik Powszechny en la jaroj 1947–48.
Kovrilo kaj librokovraĵo: Barbara Konarzewska.
Serio Elektitaj Verkoj (Dzieła wybrane)
40 000+283
1976Kataro
Katar
Detektiva romanoWydawnictwo Literackie100 000+283[20]
Masko
Maska
Kolekto de sciencfikciaj rakontoj kaj scenaroj de televidaj spektaklojWydawnictwo LiterackieKovrilo kaj librokovraĵo: Barbara Paleta40 000+283
1979Ripeto
Powtórka
Sciencfikcia rakonto kaj scenaroj de radioprogramojIskryGrafika prilaboro: Andrzej Hałajkiewicz
Serio Fantastyka-Przygoda
50 000+300
1981Golemo 14
Golem XIV
Kolekto de sciencfikciaj rakontojWydawnictwo Literackie80 000+350[21]
1982Surloka esploro
Wizja lokalna
Sciencfikcia romanoWydawnictwo LiterackieKovrilo kaj librokovraĵo: Włodzimierz Targosz50 000+350[22]
1984Provoko
Prowokacja
Recenzoj de neekzistantaj librojWydawnictwo Literackie50 000+350
1986Biblioteko de la 21-a jarcento
Biblioteka XXI wieku
Recenzje nieistniejących książekWydawnictwo LiterackiePostparolo: Jerzy Jarzębski100 000+350[23]
1987FiaskoSciencfikcia romanoWydawnictwo LiterackieLa lasta romano de Lem100 000+283[24]
Paco sur la Tero
Pokój na Ziemi
Sciencfikcia romanoWydawnictwo Literackie100 000+283[25]
1993Utiligita drako
Pożytek ze smoka
Kolekto de sciencfikciaj rakontojPola Societo de Libroeldonistoj kaj la eldonejo VERBAKovrilo: Michał Urbański
1994Homo el Marso
Człowiek z Marsa
Sciencfikcia romanoNiezależna Oficyna Wydawnicza „Nowa”La unua oficiala libroforma eldono. Unue aperis en 1946 en partoj, en la gazeto Nowy Świat Przygód; en la 1980-aj jaroj du fojojn eldonita fanzine. Postparolo: Jerzy Jarzębski[26]
1995Plaĉa tempo
Lube czasy
Kolekto de felietonoj publikigitaj en Tygodnik Powszechny en la jaroj 1994–95 kadre de la serio La mondo laŭ LemZnakElekto: Tomasz Fiałkowski; grafika prilaboro: Wojciech Kołyszko
1996Sex WarsKolekto de felietonoj kaj eseojNowaGrafika prilaboro: Małgorzata Śliwińska
Ŝanĝita kaj plivastigita eldono: Wydawnictwo Literackie 2004
[27]
Sekreto de ĉina paco
Tajemnica chińskiego pokoju
Kolekto de eseoj publikigitaj en la gazeto PC MagazineSocieto de Aŭtoroj kaj Eldonistoj de Sciencaj Verkoj UniversitasKovrilo: Jacek Szczerbiński
Enigmo. Rakontoj
Zagadka. Opowiadania
Kolekto de sciencfikciaj rakontojInterartPostparolo: Jerzy Jarzębski; kovrilo: Roman Kirylenko;
Serio Verkoj (Dzieła)
[28]
1997Truita tuto
Dziury w całym
Kolekto de felietonoj publikigitaj en Tygodnik Powszechny en la jaroj 1995–97 kadre de la serio La mondo laŭ LemZnakElekto: Tomasz Fiałkowski; grafika prilaboro: Wojciech Kołyszko
1999Megabita bombo
Bomba megabitowa
Kolekto de eseoj publikigitaj en la gazeto PC MagazineWydawnictwo LiterackiePostparolo: Jerzy Jarzębski; kovrilo: Tomasz Lec
2000Momento (Lem)
Okamgnienie
Kolekto de eseojWydawnictwo LiterackieKovrilo: Marek Pawłowski[29]
PrzekładaniecKolekto de scenaroj por filmoj, televidaj kaj radiaj spektaklojWydawnictwo LiterackiePostparolo: Jerzy Jarzębski; kovrilo: Tomasz Lec
Serio Kolektitaj Verkoj (Dzieła zebrane)
[30]
2001Diktaĵoj aŭ…
Dyktanda czyli…
Modeloj de diktaĵoj por nevo de la edzinoPrzedsięwzięcie Galicja[31]
2002Listy albo opór materiiElektitaj leteroj de Lem al diversaj homoj kaj instituciojWydawnictwo LiterackiePostparolo: Jerzy Jarzębski; kovrilo: Tomasz Lec[32]
2003Dilemoj
Dylematy
Kolekto de felietonojWydawnictwo LiterackiePostparolo: Jerzy Jarzębski; kovrilo: Tomasz Lec
Mia opinio pri literaturo
Mój pogląd na literaturę
Eseoj kaj literaturaj publicaĵojWydawnictwo LiterackiePostparolo: Jerzy Jarzębski; kovrilo: Tomasz Lec
Serio Kolektitaj Verkoj (Dzieła zebrane)
[33]
2004Kurtcirkvitoj
Krótkie zwarcia
Elekto de felietonoj publikigitaj en Tygodnik Powszechny en la jaroj 1994–2004Wydawnictwo LiterackiePostparolo: Jerzy Jarzębski; kovrilo: Tomasz Lec
Serio Kolektitaj Verkoj (Dzieła zebrane)
[34]
2005La 1940-aj jaroj. Diktaĵoj
Lata czterdzieste. Dyktanda
Debutaj rakontoj kaj poemoj el la 1940-aj jaroj, kaj Diktaĵoj aŭ…Wydawnictwo LiterackiePostparolo: Jerzy Jarzębski; kovrilo: Tomasz Lec
Serio Kolektitaj Verkoj (Dzieła zebrane)
2006Raso de rabobestoj. Lastaj tekstoj
Rasa drapieżców. Teksty ostatnie
Elekto de felietonoj publikigitaj en Tygodnik Powszechny en la jaroj 2005–2006Wydawnictwo LiterackieWybór kaj posłowie: Tomasz Fiałkowski; kovrilo: Przemysław Dębowski[35]
2009Homo el Marso. Junaĝaj rakontoj. Poemoj
Człowiek z Marsa. Opowiadania młodzieńcze. Wiersze
La romano Homo el Marso, rakontoj kaj poemoj el la kolekto La 1940-aj jaroj. Diktaĵoj kaj la rakonto Siostra BarbaraAgora SAPostparolo: Jerzy Jarzębski; kovrilo: Krystian Rosiński;
Kolekto Biblioteko de Gazeta Wyborcza
Fuŝita krimromano
Sknocony kryminał
La nefinita krimromano Fuŝita krimromano, la dramo Radikoj. Pluraktaj drramoj kaj Diktaĵoj aŭ…Agora SAPostparolo: Jerzy Jarzębski; kovrilo: Krystian Rosiński;
Kolekto Biblioteko de Gazeta Wyborcza
[36]
2011Leteroj
Leteroj
Korespondaĵoj de Lem kun Sławomir Mrożek el la jaroj 1956–1978Wydawnictwo LiterackieKunaŭtoro: Sławomir Mrożek; antaŭparolo: Jerzy Jarzębski[37]
2013Gloro kaj Fortuno
Sława kaj Fortuna
Korespondaĵoj de Lem kun Michael Kandel el la jaroj 1972–1987Wydawnictwo LiterackieEn la libro troviĝas nur leteroj de Lem; antaŭparolo: Jerzy Jarzębski[38]
2016Planedo de LEM
Planeta LEMa. Felietony ponadczasowe
Elekto de felietonojWydawnictwo LiterackieElekto: Wojciech Zemek; postparolo: Jerzy Jarzębski[39]
2017Ĝardeno de obskuro kaj aliaj rakontoj
Ogród ciemności kaj inne opowiadania
Kolekto de rakontojWydawnictwo LiterackieElekto: Tomasz Lem; postparolo: Jerzy Jarzębski[40]
2018Doloras nur tiam, kiam mi ridas…
Boli tylko, gdy się śmieję…
Korespondaĵoj kun Ewa LipskaWydawnictwo LiterackieKunaŭtoroj: Ewa Lipska kaj Tomasz Lem[41]
2018Diablo kaj ĉefverko
Diabeł kaj arcydzieło
Elekto de eseojWydawnictwo LiterackieElekto: Wojciech Zemek; postparolo: Jerzy Jarzębski[42]

En Esperanto aperis

  • Rakontoj el Ciberiado (Cyberiada):
    • La maŝino de Trurl (Elektrybałt Trurla) – tradukis Zbigniew Sienkiewicz en Pola Esperantisto 1-2, 1982.
    • Kiel la mondo saviĝis (Jak ocalał świat) – traduko de Matthew McLauchlin de la angla traduko el la pola fare de Michael Kandel. 2002[1].
      • Kiel saviĝis la mondo (Jak ocalał świat) – tradukis el la pola Vladimir Ivanov. 2010[2].
      • Kiel la mondo saviĝis (Jak ocalał świat) – tradukis el la pola Jerzy Wałaszek[1].
    • La granda batado. – tradukis el la pola Jerzy Wałaszek[1].
  • El la rememoroj de Ijon Tichy. Novelo el la ciklo Stelaj taglibroj (Dzienniki gwiazdowe). Tradukis Zbigniew Sienkiewicz. En: Sferoj 1. – Santander: Grupo Nifo, 1983[1].
  • Luna nokto – sciencfikcia teatraĵo. Tradukis el la pola Valentin Melnikov. 1998[3].
  • Surloka esploro (Wizja lokalna) – traduko de Jurij Finkel de la rusa traduko el la pola fare de K. Duŝenko. 2001[4].
  • Elektitaj rakontoj – tradukis el la pola Jerzy Wałaszek.
  • Solaris – tradukis el la pola Przemysław Wierzbowski. La 12-an de septembro 2021 Bjalistoka Esperanto-Societo lanĉis Esperanto-tradukon de la romano.[5]

Referencoj

Eksteraj ligiloj