Salerno

komunumo de Italio

Salerno (saˈlɛrno) estas komunumo de Italio. Ĝi situas en la regiono Kampanio kaj la provinco Salerno, sude de Napolo. Fine de 2023 en la komunumo vivis 127 186 loĝantoj sur areo de 59,85 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 125 loĝantoj/km². Kristana patrono estas la Sankta Mateo, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.

Salerno
Salerno
komunumo de Italio • urbego • urbo
Ŝtato Italio
Regiono Kampanio
ProvincoSA Salerno
Geografia situo, 14° 46′ O (mapo)40.68333333333314.76666666666740° 41′ N, 14° 46′ O (mapo)
Alto super marnivelo4 m
Areo58,96 km²
Loĝantaro127 186 (2023)
Loĝdenso2125 loĝantoj/km²
SubdividaĵojFuorni, Matierno, Pastorano, Ogliara, Sant'Angelo, Rufoli, Sordina kaj Giovi
Najbaraj komunumojBaronissi, Castiglione del Genovesi, Cava de' Tirreni, Giffoni Valle Piana, Pellezzano, Pontecagnano Faiano, San Cipriano Picentino, San Mango Piemonte kaj Vietri sul Mare
PatronoSankta Mateo
Festa tago21-a de septembro
Nomo de loĝantoj(itale) salernitani
Poŝtkodo84121–84135
Imposta kodoH703
Kodo laŭ ISTAT065116
Telefona prefikso089
RetpaĝoOficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Najbaras la komunumoj Baronissi, Castiglione del Genovesi, Cava de' Tirreni, Giffoni Valle Piana, Pellezzano, Pontecagnano Faiano, San Cipriano Picentino, San Mango Piemonte kaj Vietri sul Mare. Somere la komunuma haveno estas trafike ligita al Capri, Positano kaj Napolo per la boataj linioj de la mara metroo.

Geografio

Montoj kaj maro ĉirkaŭ Salerno

Salerno situas sur la bordo de la Tirena Maro, en granda golfo kiu prenis nomon de ĝi, nome Golfo de Salerno.

Norde estas montoj, sude la maro, kaj sudoriente ebenaĵo kreita de la rivero Sele, kiu fluas en la maron ĉirkaŭ 40 km sude de Salerno.

Salerno

Salerno estas tre proksima al Napolo (ĉ. 60 km). Ĝi situas en la regiono Kampanio kaj estas ĉefurbo de unu el ĝiaj provincoj.

Historio

En la 6-a jarcento a.K. jam ekzistis sur apuda monteto etruska vilaĝo aŭ urbeto, Irna, kiu dum la 5-a jarcento a.K. falis sub la samnitoj. Je la piedo de tiu monteto naskiĝis poste nova urbeto, Salernum, kiu baldaŭ iĝis pli grava ol Irna mem.

Post la falo de la Okcidenta Romia Imperio, Salerno restis sub la Bizanca Imperio ĝis 646, kiam ĝi estis konkerita de la Lombardoj venantoj de Benevento. Ekde 774 la princoj de Benevento loĝis pli en Salerno ol en Benevento mem; en 851 ekestis du princlandoj, de Salerno kaj de Benevento, kiuj tamen havis kutime la saman reganton.

Salerno estis tre prospera en la 10-a kaj 11-a jarcento. Tre fama estis en tiu tempo la Medicina Lernejo de Salerno, simila al antikva universitato.

En 1076 Salerno estis konkerita de Robert de Hauteville, normanda militestro kiu jam estis konkerinta grandan parton de la Suda Italio. Ne tro doloriga estis tamen la konkero por la urbo: la normanda militestro antaŭ 17 jaroj jam edziniĝis la fratinon de la lasta lombarda princo de Salerno kaj permesis ke la venkita princo foriru kun sia kortego senĝene kaj senhaste (post pluraj monatoj).

Salerno, verŝajne en la 17-a jarcento

Sub la normandoj Salerno plu prosperis kaj estis unu el la ĉefaj urboj de la normanda Reĝlando de Sicilio. En la postaj jarcentoj ĝi ĉiam restis parto de tiu reĝlando kaj de la reĝlandoj postvenantaj (Reĝlando de Napolo, Reĝlando de la du Sicilioj), sed iom post iom ĝi iĝis pli malgrava ĉar la proksima Napolo iĝis la ĉefurbo de la reĝlando.

En 1861 Salerno, kiel la tuta Suditalio, iĝis parto de la ĵus kreita Reĝlando de Italio.

Vidindaĵoj

La historia centro estas tre riĉa je mezepokaj konstruaĵoj, inter aliaj:

  • la katedralo (duomo), konstruita inter 1080 kaj 1085 sur antaŭa preĝejo paleokristana kaj plurfoje modifita
  • pluraj aliaj preĝejoj enhavantaj partojn de la lombarda tempo (Sankta Maria de Lama enhavas ankaŭ lombardajn freskojn)
  • pluraj nobelaj palacoj de la lombarda kaj de la normanda epoko, grave modifitaj en la postaj jarcentoj
La kastelo de Areki

Ekster la centro estas:

  • la kastelo de Areki (castello di Arechi), mezepoka fortikaĵo
  • la turo Carnale (elp: karnale), granda defenda turo konstruita en 1569
  • mezepokaj akveduktoj
  • arkeologia areo (ĉefe etruska kaj samnita)

Lokaj famuloj

Naskiĝintaj en Salerno:

  • Filozofisto Nicola Abbagnano (20-a jarcento)
  • Politikistino Mara Carfagna (vivanta)
  • Politikisto Francesco D'Onofrio (vivanta)
  • Aktorino Giuliana De Sio (vivanta)
  • Sankta Donato de Montevergine, monaĥo (13-a jarcento)
  • Guaiferio, lombarda princo (9-a jarcento)
  • Johano el Procida (13-a jarcento)
  • Pentristo Andrea Sabbatini (16-a jarcento)

Mortintaj en Salerno:

  • la lombarda princo Areki la 2-a (8-a jarcento)
  • papo Gregorio la 7-a (11-a jarcento)

Loĝintaj en Salerno:

Eksteraj ligiloj