Skolo de la kvin elementoj
La Skolo de la kvin elementoj, Kvin Ĉinaj Elementoj aŭ teorio de la kvin elementoj (en ĉina: 五行; en Pinjino: wǔxíng) estas maniero klasigi la naturajn fenomenojn, kaj iliajn interrilatojn, laŭ la tradicia ĉina filozofio. Pli preciza traduko estus kvin fazoj aŭ kvin movoj, por eviti perdon de la dinamika kaj transforma karaktero kiun tio havas en ĉina lingvo. Tiu teorio estas aplikata al fakoj tiom diversaj kiom la muziko, la ĉina tradicia medicino, la milit-strategio, la batalartoj aŭ la Fengŝuo.[1][2][3][4][5] La kvin elementoj estas jenaj: fajro (火, huǒ), akvo (水, shǔi), ligno (木, mù), metalo (金, jīn) kaj tero (土, tǔ). La teorio priskribas la ciklojn de generado (生, shēng) kaj de dominado (克, kè) inter ili.
Laŭ la ciklo de generado (nomita ankaŭ ciklo de kreado):
- ligno nutras fajron,
- fajro per siaj cindroj produktas teron,
- tero gastigas mineralojn,
- mineraloj mutras akvon,
- akvo donas vivon al ligno.
Laŭ la ciklo de dominado (nomita ankaŭ stelo de detruo):
- ligno nutras sin el tero,
- tero retenas akvon,
- akvo estingas fajron,
- fajro fandas metalon,
- metalo tranĉas lignon.
Referencoj
Bibliografio
- Elsa Capuntas, Teoría Básica I. 2010. ISBN 978-84-614-0281-6 Edita: Fundación Europea de Medicina Tradicional China