Socia retejo

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri Socia retejo. Por informoj pri la sociologio termino, vidu la artikolon socia reto (sociologio).


Sociaj retejojsociaj amaskomunikiloj (angla: social media) estas interretaj servoj, kiu permesas al uzantoj krei kaj konservi socian reton, kiu povas konsisti el ekzistanta eksterretaj sociaj kontaktoj (socia reto), sed ankaŭ povas konsisti el interretaj uzantoj, kiuj neniam renkontiĝis por interkonatiĝo. Tamen ĝi ofte havas miksitan karakteron Multaj el ili ankaŭ gastigas aliajn servojn kiel babilejoj, blogoj kaj forumoj.

Socia retejo estas uzata por kundividi ekzemple personajn spertojn, opiniojn, novaĵojn kaj aliajn informojn kun aliaj. Membriĝi kutime okazas per la malfermo de konto kaj profilo, kiu povas esti ligita al la profiloj de aliaj membroj.

Ĉar pli kaj pli multaj sociaj retejoj ekestis lastatempe, aperis ankaŭ iloj kaj platformoj por kombini la plej bonan el diversaj sociretejoj kaj eviti perdi tempon konservante ĉiun profilon individue. Ekzemploj de ĉi tiuj platformoj estas Tweetdeck, Yoono kaj la Interreta Pasporto.

Ekonomikisto Xavier Wauthy (UCL) argumentas ke ĉiu, kiu opinias ke li aŭ ŝi estas senpage membro de socia retejo, tamen pagos la membrecon pro pli multekostaj produktoj de kompanioj kiuj pagas por varbi sur tiuj retejoj[1]. Wauthy atentigas ke uzantoj de tiaj retejoj fordonas personajn informojn, kiujn la retejoj povus vendi, vidpunkto kiun ankaŭ Jaron Lanier disvastigas.

Kelkaj konataj ekzemploj de sociaj medioj estas Amikumu, Facebook, VKontakte, WeChat.

Socia retejo "MiaVivo" tute en Esperanto

MiaVivo.net estas ekskluzive 'esperantista' socia retejo kaj estas la daŭrigo de la antaŭa retejo "Nubo.re".

Polemiko

MozFest (Mozilla Festivalo) estas forumo por pridiskuti pli humanan interreton en kiu oni pledas por travidebleco, ankaŭ prilumante la bezonon je sekureco kaj sekurigo de uzantoj pro damaĝaj tendencoj en sociaj retejoj[1].

Celgrupoj

Sociaj retejoj uzas enhavon kiun uzantoj enretigis ("uzanto-generita enhavo"). Ĉi tio igas ĝin tipa ekzemplo de la tiel nomata Web 2.0 kaj kreskigas la scion pri klientoj kaj ilia konduto por kompanioj, amaskomunikiloj kaj esplororganizaĵoj.

Estas pli kaj pli da sociaj retejoj en rilato al specifa temo aŭ niĉo; ekzemplo estas LinkedIn, kie uzantoj povas resti en kontakto kun komercaj partneroj kaj serĉi projektojn aŭ homojn kun specifa kompetenteco pere de siaj kontaktoj.  

Krom la pure sociaj retejoj, kie la profilo kaj la amikaro estas la kerno, ekzistas ankaŭ multaj alicelaj retejoj kiuj prilaboras elementojn de sociaj retejoj. Ekzemple, homoj kun konto en Flickr kaj YouTube ankaŭ povas indiki, kiuj estas iliaj kontaktoj por resti informitaj pri nova materialo de ĉi tiuj kontaktoj.

Listo de sociaj retejoj

Jen listo de rimarkindaj sociaj retejoj

NomoPriskribo/FokusoUzantojEo-versio
Amikumu (aplikaĵo)Ekzercado de lingvoj i.a. Esperantopli ol 10000Jes
Mia VivoMiaVivo.net estas la daŭrigo de Nubo.re (ĉeso en novembro 2020). Nur esperantistoj, serĉado de membroj laŭ nomo, forumo, simplaj grupoj, profiloj, eventoj, komercaj paĝoj. Estas loko por ebligi kaj kuraĝigi pli aktivan retan vivon Esperante.1000 [2]Jes
Vero (apo)Socia retejo kiu pretendas funkcii laŭ inversa kronologio anstataŭ pere de alogoritmoj. La fondinto elektis nomon en Esperanto.5 mioNe
VKontakteOriginale fokusis al la ruslingva junularo kaj studentaro, sed iĝis ĝenerala socia reto por rus-parolanta mondo.420 000 000[3]Jes
UnilangPor tiuj kiuj interesiĝas pri lingvoj kaj lingvistiko i.a. Esperanto. Membroj kunordigas mem siajn interesoprojektojn. Reta forumo kaj babilejo. Subteno de Unikodo por skribi en diversaj alfabetoj. Membroj povas krei kaj disdividi lingvo-kvizojn. Interfaco tradukas ĉiujn retpaĝojn.4 500Jes
IpernityFotado, blogado kaj videoj sur kiuj aktivas multaj esperantistoj. Interfaco estis en Esperanto, sed pro manko de pagantaj membroj ĝi ne plu haveblas (2020).100 000Jes
UŝahidiAfrikdevena socia retejo kies platformo ebligas per civitana partoprenado preventi aŭ raporti pri malamaj kaj perfortaj mesaĝoj (2008).2 mioNe
MastodonMikroblogo simile al Twitter kaj Tumblr, sed sencentra kun profiloj laŭ intereso, uzebla en apoj por android kaj iOS en 25 lingvoj (ne en Esperanto). Ekzistas eta Esperantista komunumo en Mastodon, kiu ne retroveblas per la plurlingva falmenuo sur joinmastodon.org, sed troviĝas en la nur esperantista nodo kaj dise en diversaj nodoj. Kelkaj el ili estas troveblaj uzante la kradvorton #esperanto1 000 000Jes
FacebookOriginale fokusis lernejojn kaj universitatojn, sed iĝis retejo por ĉiuj.1 800 000 000[4]Jes
Lernu!Ne estas socia retejo por lernantoj kaj instruistoj de Esperanto sur Lernu.net200 000Jes
Identi.caPepada mikroblogo simila al Twitter (tvitero), havebla en 30 lingvoj?Jes
WT SocialWT Social Arkivigite je 2020-10-30 per la retarkivo Wayback Machine estas novtipa retejo, listo de elekteblaj lingvoj i.a.Esperanto447 000[5]Parte
DiasporaNovtipa retejo kiu ne dependas de ununura reta aktoro (precipe la interreto), interreta peranto aŭ individuo, sed funkcianta laŭ disdonado de la retprovizantaj nodoj de ĉi tiuj diversaj aktoroj.660 000<ref Welcome to the new social web (angle). The Federation. Alirita 2017-03-18.</ref>Parte
Academia.eduAcademia.edu Socia retejo por kunhavigi sciencajn esplorojn en formato 'Open Access', ankaŭ en rilato al Esperanto142 mio[6]Parte
TIGInterfaco en 13 lingvoj. Celas konsciigon pri tutmondaj problemoj, interkulturan dialogon kaj interkompreniĝon. TIG-revuo diskonigas kontribuojn de siaj membroj, ĉefe en Kanado. Global Gallery disponas pri multegaj belaj fotoj rilate al tutmondaj temoj.116 000Ne
FlickrĈefe por kundividi fotojn kaj (ekde 2008) ankaŭ filmetojn (maksimume 90" kaj 150 MB)32 000 000Ne
InstagramFotoj, filmetoj600 000 000[7]Ne
Last.fmMuziko (interfaco en 12 lingvoj)30 000 000Ne
LinkedInKomerco kaj profesiaj profiloj470 000 000Ne
LiveJournalBlogado17 564 977Ne
MySpaceĜenerale130 000 000Ne
OrkutĜenerale. Ĉesis en 2014. Ĝia postsekvanto nomiĝas Hello.100 000 000Ne
StudiVZ | deGelernantoj kaj universitataj studentoj, plejparte germanparolantaj, kunfondita de esperantisto Dennis Bemmann .1 000 000Ne
TwitterMikroblogo300 000 000Ne
XING | deProfesiaj kontaktoj,simile al LinkedIn, ĉefe en Germanio kaj aliaj eŭropaj landoj,8 000 000Ne
LibraryThingBabelio estas samtempe socia retejo kaj retejo kun recenzoj de libroj.2 375 000 [8]Ne
GoodreadsGoodreads estas samtempe socia retejo kaj retejo kun recenzoj de libroj i.a. en Esperanto650 000[9]Ne
BabelioBabelio estas samtempe socia retejo kaj retejo kun recenzoj de libroj.650 000[10]Ne
RedditRedit estas socia retejo pri aktualaĵoj en kiu eblas i.a. starigi lingvajn demandojn pri Esperanto en forumoj, tn. redditeroj ('subreddits'). La plej aktivaj esperantaj forumoj estas r/Esperanto, r/Esperante, r/memeoj, r/learnesperanto kaj r/DemanduReddit . Ankaŭ estas tre granda forumo pri konstruitaj lingvoj r/conlangs430 mio ĉiumonate! (2020) [11]Ne

Eksteraj ligiloj

Referencoj